Bildoj

Ilustraĵoj estas enmetataj en la artikolojn per bildo-elementoj. Por povi enmeti ilustraĵon, la uzota bildo devas unue esti registrita. Tion oni faras en la Bildoregistrejo.

Kiel serĉi bildojn

En la Bildoregistrejon, oni povas serĉi jam registritajn bildojn, ĉu per la nomoj, sub kiuj ili estis registritaj por uzo en PIV, ĉu per la origina nomo de la bildodosiero en la Vikimedia Komunejo (VK). La serĉorzultoj aperas en tabela formo en alfabeta ordo laŭ la nomoj. Oni vidas ĉe ĉiu bildo ties malgrandan version. Se oni ĝin alklakas, aperos la granda versio.

Kiel registri bildon

Dume oni povas tie registri nur tiajn bildojn, kiuj estas troveblaj en la Vikimedia Komunejo (VK). Eble iam poste estos aldonita maniero registri bildojn el aliaj fontoj.

Registri novan bildon

Ordinare oni registras bildon per enmetado de adreso de la bildo. Tiu adreso devas esti adreso ĉe VK. Krome oni nur devas aldoni nomon de la bildo.

  1. Oni serĉu taŭgan bildon ĉe VK. (La interfaco tie estas bedaŭrinde nur parte en Esperanto.)
  2. Tie enskribu serĉesprimon supre dekstre.
  3. Aperas paĝo kun elekteblaj bildoj. La serĉon oni povas limigi per elektado de permesilospeco. Vidu ĉi-poste pri permesiloj, kiuj estas taŭgaj por nia uzo.
  4. Trovinte bildon uzeblan oni alklaku ĝin. Tiam aperas informoj pri tiu bildo. Tie alklaku Pliaj detaloj. Tiam aperas paĝo pri tiu bildo kun pli da informoj. (Iafoje tiu paĝo aperas jam tuj post alklako al la bildo.)
  5. En tiu paĝo estas sub la bildo pluraj ligiloj al diversaj grandoj (sed iafoje estas nur unu eblo). Elektu taŭgan grandon, t.e. je proksimume 1000 rastrumeroj laŭlarĝe1500 rastrumeroj laŭalte. Atentu, ke la ligilo devas konduki al PNG-bildo aŭ JPEG-bildo. Alian bildospecojn la Bildoregistrejo rifuzos. Sed ŝajnas, ke la vasta plimulto el la bildoj ĉe VK aperas kiel PNG aŭ JPEG, kiam oni atingas tiujn ligilojn.
  6. La taŭgan ligilon oni alklaku per la dekstra musbutono, kaj tiam elektu «Kopii la ligilan adreson».
  7. Poste oni reiru al la Bildoregistrejo.
  8. Tie alklaku la butonon Aldoni novan bildon. Aperas loko por registri la bildon.
  9. Tie engluu la kopiitan adreson en la tekstokampon VK (en la kolumno «Bildo»). Alklaku poste la apudan butonon Montri (aŭ simple eliru el la tekstokampo). Tiam aperas antaŭrigardo de la elektita bildo kune kun informoj pri la aŭtoro de la bildo kaj pri la permesilo.
  10. Poste enskribu nomon de la bildo en la tekstokampon en la kolumno «Nomo». Tiun nomon oni poste uzu en bildo-elementoj. La nomo ordinare estu tiu vorto, kiun la bildo ilustros, sed oni povas enskribi ian ajn nomon. La nomo tamen ne povas enhavi supersignajn literojn, nek spacetojn. Funkcias nur ordinaraj literoj (a-z, A-Z), ciferoj (0-9) kaj substreka signo (_). Por la supersignifaj esperantaj literoj ni uzu la H-sistemon: ch, gh, hh, jh, sh, u (por unueco). La nomo devas esti unika. Ne rajtas ekzisti du bildoj kun la sama nomo. Gravas la uskleco de la nomo. Uzu do ordinare nur minusklojn, sed se temas pri propra nomo, oni ja povas uzi komencan majusklon. Se oni ne sekvas tiujn regulojn, aperos eraromesaĝo.
  11. Poste oni devas kontroli, ke la indiko pri aŭtoro estas ĝusta. Se tie jam estas aŭtomate trovita informo, ĝi plej verŝajne estas tute ĝusta, sed povas esti inde kontroli en la paĝo de la bildo en la VK-ejo. Se la aŭtomata prenado de datumoj ne trovis indikon de aŭtoro, estas aparte inde kontroli tion en la VK-paĝo, ĉar ofte tie tamen troviĝas informo pri la aŭtoro. Laŭbezone korektu la informon.
  12. Poste indas kontroli, ke la aŭtoro ne menciis pliajn kondiĉojn por uzo de la bildo, krom la indikita permesilo. Se ekzistas tia plia postulo, estas plej bone elekti alian bildon.
  13. Kontrolinte la informojn pri aŭtoro kaj la kondiĉojn de uzo, oni devas meti hokon ĉe Kontrolo de aŭtoro kaj ankaŭ ĉe Kontrolo de permesoj por konfirmi, ke oni ĉion bone kontrolis. Sen tiuj konfirmaj hokoj ne estas eble konservi la bildon.
  14. Aldone oni povas enskribi komenton en la unua tekstokampo en la kolumno «Komentoj», sed tio normale ne estas necesa. La komento estas nur por nia interna uzo. Ordinaraj uzantoj ne vidos ĝin. (Dume ne uzu la kampon «Ŝanĝoj».)
  15. Poste alklaku Konservi.
  16. Se ĉio iros glate, la bildo tiam estos registrita. La konservado povas daŭri kelkajn sekundojn, ĉar la sistemo devas elŝuti el VK diversajn informojn pri la bildo, ekz. la nomon de la aŭtoro kaj la permesilon. La sistemo aŭtomate kreas malgrandan version de la bildo, kaj aŭtomate konvertas JPEG-bildojn en PNG-bildojn.

«Mankas bildo»

Se aperas ĉe konservado de bildo la eraromesaĝo Mankas bildo, la kaŭzo plej verŝajne estas, ke la elektita bildo estas tro granda por konservi en la sistemo. Provu elekti alian version de la bildo.

Redakti bildon

Per la butono redakti ĉe bildo oni povas ekredakti bildon, ekz. ŝanĝante ties nomon (kio tamen ne estas ebla, se la bildo estas uzata kun tiu nomo en iu artikolo), aldonante komenton, aŭ eĉ ŝanĝante la bildon mem.

Uzoj

Ĉe bildo, kiu estas efektive uzata ie en la vortaro, aperas en la kolumno «Uzoj» ligilo al la koncerna paĝo (aŭ ligiloj al la koncernaj paĝoj, se la bildo estas plurfoje uzata, kio kredeble ne okazos ofte).

Forigi bildon

Se bildo ne estas bezonata, aŭ estis erare registrita, oni povas ĝin forigi per la butono Forigi en la unua kolumno. Bildo, kiu estas efektive uzata en artikolo, ne estas forigebla.

Registri modifitan bildon

Iafoje bildo trovita en VK bezonas iom da modifado por esti taŭga por la vortaro. Eble ĝi bezonas esti iom pritondita aŭ simile. En tiaj okazoj - supozeble tre maloftaj - oni devas mem unue elŝuti la bildon kaj ĝin modifi per bildoredakta programo. Poste oni povas ĝin registri, sed tio estas farata iomete alie:

Atentu, ke modifitaj bildoj ne povas esti tro grandaj. Ŝajnas, ke la sistemo malakceptas bildojn pli grandajn ol ĉ. duona megabitoko.

  1. Se la bildo ankoraŭ ne estas registrita, oni uzu la butonon Aldoni novan bildon kiel ordinare. Alie oni alklaku la butonon Redakti ĉe la koncerna bildo.
  2. Poste oni aktivigu la elektilon Modifita VK-bildo en la kolumno «Bildo». Tiam aperas butono kun la teksto Alŝuti bildon. Alklaku ĝin, trovu la modifitan bildodosieron en via komputilo, kaj elektu tiun.
  3. Tiam aperas kiel ordinare antaŭrigardo de la bildo.
  4. Nun engluu kiel ordinare la VK-adreson de la origina versio de la bildo, trovenda samamaniere kiel ordinare. Se la bildo jam antaŭe estis registrita en nemodifita formo, kredeble la ĝusta adreso jam estas en tiu kampo.
  5. Entajpu nomon por la bildo kaj eventualan komenton.
  6. Entajpu ankaŭ mallongan priskribon de la modifoj faritaj al la bildo en la kampon «Ŝanĝoj» en la kolumno «Komentoj». Tiun priskribon vidos la ordinaraj uzantoj de la vortaro. Ĝi estu nur kelketajn vortojn longa, ekz. «Iom pritondita" aŭ simile. Eventuala pli detala priskribo de la modifoj povas esti enskribitaj en la tekstokampon «Komento», sed tion vidos nur la membroj de la PIV-teamo.
  7. Poste alklaku Konservi.
  8. Se ĉio iros glate, la bildo tiam estos registrita.

Permesiloj

Bildoj uzataj en la vortaro devas esti publikigitaj kun taŭga permesilo. La sistemo havas liston de taŭgaj permesiloj. Tiu listo aperas en la Bildoregistrejo kiel listo supre dekstre. (Se tiu listo ĝenas, oni povas ĝin fermi per alklako al la titolo «Uzeblaj permesiloj»). Kiam oni elektas bildon en VK, oni atentu, ĉu ĝi havas unu el tiuj permesiloj. Alie la sistemo rifuzos la bildon.

Kelkaj bildoj estas publikigitaj kun pli ol unu permesilo. En tiaj okazoj la sistemo aŭtomate elektas tiun el la permesiloj, kiu estas preferata laŭ la sistemo. La listo de permesiloj videbla en la Bildoregistrejo montras la permesilojn laŭ la preferordo de la plej preferata ĝis la malplej preferata.

La listo de taŭgaj permesiloj kaj la preferordo eventuale estos modifitaj post diskutoj en la teamo. La temo de kopirajto kaj permesiloj estas kompleksa kaj malfacila, kaj ni traktu ĝin serioze.

Se ni volas modifi bildon, ni eĉ pli zorge atentu la kondiĉojn kaj dezirojn de la aŭtoro de la bildo. Legu zorge la klarigojn en la koncerna bildo-paĝo de VK. Se tie aperas ia kondiĉo aŭ deziro, kiu ne estas leĝe deviga, ni ĝin tamen atentu. Prefere ni elektu alian bildon, se estas io, kion ni ne povas plenumi.

Aŭtoro

La nomo de la aŭtoro estas aŭtomate prenata el VK. Se ĝi tie ne estas trovebla, aperas anstataŭe la vorto «Nekonato». Kredeble estos aldonita eblo redakti la aŭtomate prenitan aŭtoro-nomon, ĉar iafoje ĝi estas strange vortumita. En iaj okazoj ĝi estas registrita en VK en formo ne digestebla, kaj ni tiam eble bezonos mane entajpi la nomon.