Klarigoj por uzantoj
La serĉilo kaj foliumilo en la redaktejo funkcias ĝenerale tre simile kiel la publika versio de «vortaro.net», sed estas tamen kelkaj diferencoj. Tial estas en aparta paĝo klarigoj por ordinaraj uzantoj (ne-redaktantoj). Ĉi-poste estos traktataj nur tiuj partoj de la redaktejo, kiujn nur redaktantoj povas vidi kaj uzi.
Aliro
La redaktejo estas atingeblaj ĉe la adreso https://redaktejo.vortaro.net. Nur anoj de la teamo de redaktantoj havas aliron al la redaktejo. Por aliri ĝin oni devas ensaluti per uzantonomo kaj pasvorto.
Sukcese ensalutinte oni vidas unue la ordinaran serĉilopaĝon, sed kun aldonita titolo Redaktejo plej supre. La serĉilo tamen uzas alian datumbazon kun alia enhavo.
Kiam oni redaktas artikolon, kaj konservas la ŝanĝojn, tiuj ŝanĝoj estas videblaj nur se oni uzas la redaktejon. Uzantoj de la ordinara «vortaro.net» ne rimarkas la ŝanĝojn. Iam estonte la redaktita nova versio fariĝos la ordinara versio de «vortaro.net», kaj sekve la nova versio de la Plena Ilustrita Vortaro, sed tio ne okazos baldaŭ.
Se oni volas elsaluti, oni alklaku la supran titolon Redaktejo.
Legu cetere ĉe Resti ensalutinta.
TTT-legiloj
La redaktejo estas testita en la TTT-legiloj Kromio («Chrome») kaj Fajrovulpo («Firefox»). Plej bone ĝi funkcias en Kromio. Kredeble ĝi funkcias ankaŭ en aliaj modernaj TTT-legiloj, sed en malnovaj programoj (ekz. «Microsoft Internet Explorer»), ĝi kredeble tute ne funkcias. Bv. uzi modernan TTT-legilon.
Serĉilo kaj foliumilo
Baze la serĉilo kaj la foliumilo en la redaktejo funkcias tute same kiel en la publika versio de «vortaro.net», sed estas aldonita MR-butono por montri klarigojn pri mallongigoj kaj simboloj uzataj en la redaktata versio en aparta fenestro.
Maldekstre de ĉiu artikolo estas R-butono, per kiu oni povas malfermi la redaktilon por redakti la koncernan artikolon. Oni ankaŭ povas uzi la fulmoklavon r, kiu aŭtomate aktivigas la unuan videblan R-butonon (aŭ la solan R-butonon, se estas nur unu). Tie estas ankaŭ H-butono, per kiu oni povas malfermi la redakto-historion de la artikolo.
Maldekstre de ĉiu artikolo en serĉorezulto (en la sekcio Serĉi) estas ankaŭ foliumi-butono (same kiel en la publika versio) kun la simbolo 📖. Por aktivigi tiun butonon oni povas uzi la fulmoklavon f. Tio aŭtomate aktivigas la unuan videblan foliumi-butonon (aŭ la solan foliumi-butonon, se estas nur unu).
En la sekcio Serĉi aldone estas Nova-butono sub la kampo kun la serĉesprimo. Per tiu butono oni povas malfermi la redaktilon por krei tute novan artikolon. Legu pli detale ĉi-poste pri kreado de nova artikolo.
En la sekcio Serĉi estas ankaŭ re-butono sub la kampo kun la serĉesprimo. Per tiu butono oni povas ŝalti uzadon de regulesprimoj anstataŭ ordinaraj ĵokersignon. Se oni ŝaltas uzon de regulesprimoj, ne okazas aŭtomata proponado de serĉoj, kaj serĉado en la cetera teksto ne okazas.
Krome oni povas ĉiun kapvorton aŭ derivaĵon alklaki tenante la Alt-klavon (aŭ Option-klavon) por serĉi la koncernan vorton en PIV 2020, do en la publika versio de «vortaro.net». La serĉo malfermiĝas en aparta fenestro aŭ langeto.
Reŝargi la serĉilon
Ordinare kiam oni ekigas serĉon en la serĉilo (ekz. per la butono Ek), nenio okazas, se la serĉoparametroj ne estas ŝanĝitaj, ĉar la sama serĉorezulto aperus. Sed en la redaktejo povas esti, ke la koncernaj artikoloj intertempe estas ŝanĝitaj, kaj tiam la rezulto ja estos alia post nova ŝerĉo. En tiaj okazoj oni povas alklaki la Ek-butonon tenante la Stir-klavon. Tiam la serĉilo refaras la saman serĉon.
Reŝargi la foliumilon
Kiam artikolo estas ŝanĝita, la prezento en la foliumilo ne ĉiam tuj ĝisdatiĝas per la nova enhavo. Por vidi la ŝanĝojn oni povas uzi la R-butonon («R» = «reŝargi») fine de la listo de komencliteroj. Tiam la samaj artikoloj reŝargiĝas sed kun ĝisdata enhavo.
Regrandigado
En la Serĉilo kaj la Foliumilo oni povas ŝanĝi la larĝon de tiu panelo, en kiu aperas la serĉorezultoj kaj artikoloj. Por tiu celo oni uzas la suban dekstran angulon de la respektiva panelo. (En la publika versio oni uzas la dekstran randon.)
La larĝoj de tiuj paneloj estas memorataj, kaj rekreiĝas, kiam oni remalfermas la redaktejon.
Serĉado de vorto en artikoloteksto
Same kiel en la publika versio de «vortaro.net» oni povas aŭtomate serĉi unuopan vorton en artikoloteksto se oni duoble alklakas la vorton (aŭ markas ĝin per la muso). En la publika versio oni povas malŝalti tiun funkcion per butono kun la simbolo 📋, ĉar tiu funkcio povas esti iom ĝena, se oni volas kopii vorton en artikolo En la redakta versio tio estas inversigita: Nun oni ŝaltas tian serĉadon de unuopaj vortoj per samloka butono kun la simbolo 👆. Alternative, se oni nur volas marki vorton (eble por poste kopii ĝin), kaj ne volas ĝin aŭtomate serĉi, oni premu la Stir-klavon, kiam oni markas la vorton. Tiam ne okazas aŭtomata serĉado.
Tia serĉado de unuopaj vortoj estas en la publika versio iom komplikita, se oni uzas tuŝekranon sen muso. Nun en la redaktejo ĝi estas pli facile uzebla. Oni simple duoble tuŝetu vorton, kvazaŭ farante duoblan alklakon per fingro. Se oni ne volas uzi tiun eblon, oni malŝaltu ĝin per la butono 👆. Ĉio ĉi estas tamen testita nur en Kromio kaj Fajrovulpo en androida poŝtelefono.
Se la nova aranĝo pri tia serĉado montriĝos bone funkcianta, ĝi kredeble estos realigita ankaŭ en la publika versio.
Redaktilo
La redaktilo malfermiĝas en aparta fenestro (aŭ sub aparta langeto).
En la redaktilo estas supre diversaj butonoj kaj elektiloj, kaj sube du paneloj.
La du paneloj
La maldekstra panelo estas la kodo-panelo. En ĝi oni vidas la XML-kodon de la koncerna artikolo, kaj povas redakti tiun kodon.
La dekstra panelo estas la prezento-panelo. En ĝi oni vidas, kiel la artikolo aperas normale en «vortaro.net».
Plej ofte oni laboras en la kodo-panelo. Ĝi tiam havas fokuson. Oni povas meti la fokuson al la kodo-panelo per alklako aŭ per la fulmoklavo Stir-spaceto. Sed ankaŭ estas eble moviĝi inter la du paneloj per la tabo-klavo.
Kiam oni faras ŝanĝojn en la kodo-panelo, la prezento-panelo aŭtomate ĝisdatiĝas kun prezento responda al la nova stato de la kodo. Sed la ĝisdatiĝo okazas nur kiam oni forlasas la kodo-panelon. T.e., kiam oni formovas la tajpomontrilon el la kodo-panelo. Tia prezento montras, kiel la artikolo aspektos post eventuala konservado de la ŝanĝoj.
Se la kodo estas en malbona stato (enhavas gravajn erarojn), la prezento-panelo aŭ tute ne ĝisdatiĝas, aŭ montras anstataŭe eraro-mesaĝon. Plej ofte kiam estas tiaj eraroj, aperas aparta atentigo en la kodo-panelo. Sed iaj eraroj estas konstateblaj nur post sendado de la kodo al la servilo.
La butonoj
Super la du paneloj estas diversaj butonoj:
| Fermi | fermi la redaktilon (sen konservi eventualajn nekonservitajn ŝanĝojn) |
|---|---|
| Reŝargi | reŝargi la artikolon (forĵetante eventualajn nekonservitajn ŝanĝojn) |
| Beligi | rebeligi la prezenton de la kodo (linirompojn, deŝovojn k.s.) |
| Kontroli | kontroli, ĉu la kodo estas en ordo (rapida baza kontrolado en la TTT-legilo) |
| Komentado | verki komenton pri la ŝanĝoj, kaj vidi antaŭajn komentojn - legu pli detale ĉi-poste ĉe Konservado kaj komentado |
| Testi | plene kontroli, ĉu la kodo estas en ordo kaj konservebla (zorga kontrolado en la servilo) |
| Konservi | konservi la kodon - legu pli detale ĉi-poste ĉe Konservado kaj komentado |
| e | Aŭtomate konverti ekzemplojn - la markado de ekzemploj estas klarigita en aparta paĝo. La uzo de la butono e estas klarigita en la fino de tiu paĝo. |
| sci | Aŭtomate konverti ĉiujn i-elementojn en sci-elementojn. |
| RP | Enmeti referencokodon - la uzo de referencoj kaj referencopunktoj estas klarigita en aparta paĝo |
| ←→ | Reen aŭ antaŭen en la ŝanĝohistorio (tiuj du butonoj estas unue nevideblaj, sed videbliĝas, kiam ili estas uzeblaj, t.e. kiam oni ŝanĝas la kodon en la kodo-panelo) |
La elektiloj
Post tiuj butonoj sekvas pli da elektiloj kaj butonoj:
| Vinjetoj | Falmenuo, per kiu oni povas rapide enmeti vinjeto-kodaĵojn |
|---|---|
| Markoj | Falmenuo, per kiu oni povas rapide enmeti diversajn XML-kodaĵojn |
| Signoj | Falmenuo, per kiu oni povas rapide enmeti specialsignojn |
| Tipo | Falmenuo, per kiu oni povas ŝanĝi la artikolotipon, kio estas bezonata nur tre malofte |
| H | Por elekti aŭ ŝanĝi eventualan homonimo-numeron (①, ② ...) - tre malofte bezonata |
| Apartigi | Por ŝalti aŭ malŝalti apartigitan prezenton en la prezento-panelo (ordinare ĝi estu ŝaltita) |
| Ligi | Por ŝalti aŭ malŝalti aŭtomatan sinkronigadon de la du paneloj - se tia ligado estas ŝaltita, tiam ĉe rulumado de la enhavo en unu panelo, la alia panelo aŭtomate rulumiĝas al la responda loko (kio povas esti utila en longaj artikoloj) |
| F | «F» = «Refreŝigi». Por refreŝigi la prezenton en la prezento-panelo. Refreŝigo normale okazas aŭtomate post ŝanĝoj en la kodo-panelo, sed iafoje oni volas, ke la prezento estu refarita, kvankam nenio ŝanĝiĝis en la kodo. |
| T | «T» = «Kontrolado de ekzemploj el la Tekstaro de Esperanto». Vidu la klarigojn pri flava markado de ekzemploj en la Tekstaroj. |
| N | «N» = «Normaligi». Por restarigi la ordinarajn larĝojn de la du paneloj. Legu pli detale ĉi-poste pri ŝanĝado de la larĝo de panelo. |
| Nova | Por krei novan artikolon. Legu pli detale ĉi-poste pri kreado de nova artikolo. |
| R? | Por malfermi tiun ĉi klarigopaĝon en aparta fenestro |
| MR | Por malfermi en aparta fenestro la paĝon kun mallongigoj kaj simboloj. |
| KS | Por malfermi la kodoserĉilon en aparta fenestro |
| RF | Por malfermi la fonto-registrejon en aparta fenestro |
| V | Por vidi liston de ĉiuj konservitaj redaktoversioj. Legu pli detale ĉi-poste pri redaktohistorio. |
| M | Por montri la artikolon en la sekcio «Foliumi». |
| 2020 | Por serĉi la kapvorton en la publika versio (= PIV 2020). |
La tri falmenuoj estas kaŝeblaj per alklako al la koncerna etikedo Vinjetoj, Markoj aŭ Signoj. Tiam la falmenuo kaj tiu etikodo kaŝiĝas. La kaŝostato estas memorata. Aperas anstataŭe la mallongaj etikedoj V, M kaj S. Per alklako al tia etikedeto oni povas reaperigi la koncernan falmenuon.
Ofto
Plej supre aperas ankaŭ informoj pri la ofto de la radiko. Tiuj informoj venas el la Tekstaro de Esperanto, kaj estas ĝisdatigataj de tempo al tempo.
Multaj radikoj, kiuj estas homonimaj, t.e. havas homoniman numeron, ankoraŭ ne havas informojn pri ofto, sed iom post iom ricevos tiajn datumojn.
Fantom-elektilo
Plej supre estas ankoraŭ unu speciala elektilo, kiun oni nur treege malofte bezonas uzi: Fant.. Per ĝi eblas igi artikolojn «fantomaj». Oni povas legi pri tio en la aparta paĝo Fantomaj artikoloj.
Ligvokalkontrola elektilo
Supre estas ankoraŭ unu speciala elektilo, Ligvok.kontr. = «Ligvokala kontrolado» (vidu ĉe Interliga finaĵoj). Per tiu elektilo eblas malŝalti aŭtomatan kontroladon de ligvokaloj en derivaĵoj, se la kontrolado donas malbonan rezulton, aŭ se oni iam volas ion konservi, sed ne havas tempon aŭ eblon korekti eventualajn misajn ligvokalojn.
Ekzemplokontrola elektilo
Supre estas ankoraŭ unu speciala elektilo, Ekz.kontr. = «Ekzemplokontrolado». Per tiu elektilo eblas malŝalti aŭtomatan kontroladon de ligvokaloj en derivaĵoj. Legu pli detale en la paĝo pri ekzemplomarkado.
La kodo
La artikoloj estas koditaj en speco de XML-kodo aparte kreita por «vortaro.net». Por tiuj, kiuj jam uzis XML-on, ĝi estas sufiĉe facile komprenebla. Ĝi uzas nur la plej bazajn kaj simplajn eblojn de XML.
Estas rekomendinde unue tralegi tiujn ĉi klarigojn de la XML-kodo, sen provi kompreni ĉiujn detalojn, kaj poste trarigardi kelkajn el la artikoloj per la redaktilo komparante la kodon kun la prezento, laŭbezone konsultante tiujn ĉi klarigojn.
Jen kiel ekzemplo la XML-kodo de la artikolo remorko. Ne zorgu nun pri la fajnaj detaloj. Ili estos poste klarigitaj:
<k>remork<l/>o</k> <TRAF/> <S n="1">Ŝipo, barko, barĝo, trenata de motorŝipo. <sago><r>trenŝipo</r></sago>.</S> <S n="2">Veturilo trenata de biciklo, de aŭtomobilo aŭ de tramo. <sago><r>ruldomo, postveturilo</r></sago>.</S> <D><d><t/>ad<l/>o</d>. Trenado de <t/>o: <i><t/>ado estas malpermesita sur tiu ĉi vojo</i>.</D> <D><d><t/>i</d> <klas><m>tr</m></klas> Treni post si, kiel <t/>on.</D>
En tia formo la kodo estas konservita en la datumbazo. Sed por igi la kodon pli facile legebla, oni vidas ĝin en la kodo-panelo en la jena pli klara formo:
<k>remork<l/>o</k> <TRAF/> <S n="1">Ŝipo, barko, barĝo, trenata de motorŝipo. <sago><r>trenŝipo</r></sago>.</S> <S n="2">Veturilo trenata de biciklo, de aŭtomobilo aŭ de tramo. <sago><r>ruldomo, postveturilo</r></sago>.</S> <D><d><t/>ad<l/>o</d>. Trenado de <t/>o: <i><t/>ado estas malpermesita sur tiu ĉi vojo</i>.</D> <D><d><t/>i</d> <klas><m>tr</m></klas> Treni post si, kiel <t/>on.</D>
En maldekstra kolumno apud tiu kodo oni aldone vidas numerojn de la linioj. Tiuj numeroj povas iafoje helpi retrovi lokojn en la kodo, precipe kiam aperas atentigoj pri eraroj.
Ĉiu, kiu scias ion pri XML, tamen tuj rimarkas, ke io grava mankas en tiu kodo, nome la komenca kaj fina markoj. Principe la kodo vere aspektas jene kun komenca kaj fina art-markoj («art» = «artikolo»).
<art> <k>remork<l/>o</k> <TRAF/> <S n="1">Ŝipo, barko, barĝo, trenata de motorŝipo. <sago><r>trenŝipo</r></sago>.</S> <S n="2">Veturilo trenata de biciklo, de aŭtomobilo aŭ de tramo. <sago><r>ruldomo, postveturilo</r></sago>.</S> <D><d><t/>ad<l/>o</d>. Trenado de <t/>o: <i><t/>ado estas malpermesita sur tiu ĉi vojo</i>.</D> <D><d><t/>i</d> <klas><m>tr</m></klas> Treni post si, kiel <t/>on.</D> </art>
Sed tiujn komencan kaj finan art-markojn oni neniam tuŝu en la redaktado. Tial ili ne aperas en la kodo-panelo. Sed iafoje en eventualaj eraromesaĝoj ili povas esti menciataj. Tiuj markoj do estas subkomprenataj antaŭ kaj post tio, kion oni vidas en la kodo-panelo.
XML-elementoj
XML-kodo konsistas el t.n. elementoj. Jen ekzemplo de k-elemento: <k>remork<l/>o</k>. Ĝi komenciĝas per komenca marko, <k>. La litero k estas la nomo de la elemento. Ĝi signifas «kapvorto». Poste sekvas la enhavo de la elemento, remork<l/>o. La elemento finiĝas per fina marko: </k>. La signo / (suprenstreko) estas karakterizaĵo de finaj markoj.
La enhavo de tiu elemento konsistas el simpla teksto, kaj el unu plia elemento, l, kiu estas skribata jene: <l/>. Ĝi estas t.n. malplena elemento, kiu estas senenhava. Ĝi estas nur unu sola marko, kiu estas samtempe komenco kaj fino. Tion montras la suprenstreko antaŭ la signo >. La elemento l reprezentas la disigan signon, kiu aperas inter elementoj de kapvortoj kaj derivaĵoj.
Malplenajn elementojn oni povas skribi ankaŭ kiel komencan kaj finan markojn sen enhavo: <l></l> = <l/>. Se oni uzas tiun skribomanieron, la redaktilo mem iam transformas la pli longan kodaĵon en la preferatan simplan formon <l/>.
Ĉi-poste estas listo de ĉiuj elementoj uzeblaj en la PIV-redaktado.
Atributoj
Kelkaj XML-elementoj povas havi atributon, kiu donas plian informon pri la elemento. Iuj elementoj eĉ devas havi certan atributon. Atributo ĉiam troviĝas en la komenca marko de la elemento. Jen ekzemplo:
<k ofi="F">abat<l/>o</k>
La komenca marko tie enhavas la atributon ofi kun la valoro F. ofi signifas «oficialeco», kaj la valoro F signifas «Fundamenta». Tio montras, ke la vorto «abato» estas Fundamenta. La atributo ofi povas anstataŭ F enhavi numeron de la koncerna Oficiala Aldono al la Universala Vortaro: 1 - 15 aŭ unu el la jaroj 1923, 1929 kaj 1953, en kiuj okazis apartaj aldonoj al la Universala Vortaro ekster la ordinaraj numeritaj kolektoj. Neoficialaj vortoj ne havas ofi-atributon.
Atributo ĉiam konsistas el nomo, egalecosigno kaj valoro inter citiloj. Principe oni povas uzi aŭ duoblajn rektajn citilojn, "...", aŭ simplajn rektajn citilojn, '...' (sed la komenca kaj fina citiloj devas esti de la sama speco). En tiu ĉi redaktejo oni tamen prefere uzu duoblajn citilojn. Se oni tamen uzas simplajn citilojn, la servilo ŝanĝas ilin en duoblajn, kiam oni konservas la kodon.
Listo de elementoj kaj ties atributoj
La sekvaj XML-elementoj estas uzeblaj en artikoloj. Iuj estas ofte uzataj, kaj indas memorfiksi ilin. Aliaj estas tre maloftaj, kaj sufiĉas konsulti tiun ĉi tabelon, kiam oni renkontas ilin. La nomoj estas intence tre mallongaj, plej ofte unu-literaj.
La plejparto de la reguloj, kiuj validas por uzo de la diversaj elementoj, estas formale difinitaj, kaj uzataj de programo, kiu kontrolas la kodon, kiam oni provas ĝin konservi (aŭ uzas la butonon «Testi»). La esenco de tiuj formalaj reguloj estas prezentata en tabeloj en aparta paĝo.
Grupigaj elementoj
Grupiga elemento indikas tutan sekcion de artikolo. La nomo estas ĉiam majuskla.
| <S> | senco (numerita per 1, 2, 3 ktp.). Ĝi devas havi n-atributon kun numero, ekz. <S n="1">. Iafoje povas esti pli ol unu numero. Ĝi povas havi rp-atributon por referencopunkto. |
|---|---|
| <SS> | subsenco (numerita per a, b, c ktp.). Ĝi devas havi n-atributon kun litero, ekz. <SS n="a">. Ĝi povas havi rp-atributon por referencopunkto. |
| <D> | derivaĵo-sekcio. D-elemento devas enhavi almenaŭ unu d-elementon. Ĝi ankaŭ povas havi rp-atributon por referencopunkto. |
| <SD> | subderivaĵo-sekcio. SD-elemento funkcias tute same kiel D-elemento, sed devas troviĝi ene de D-elemento. Pli detalaj klarigoj, kiam kaj kiel oni uzu subderivaĵojn troviĝas en nia vikio. |
Simplaj elementoj kun enhavo
Simpla elemento estas parto de kuranta teksto. La nomo estas ĉiam minuskla.
| <k> | kapvorto. Ĝi povas havi ofi-atributon de oficialeco, ekz. <k ofi="1">, kaj ankaŭ (malofte) f-atributon («f» por «fremda») kun la valoro «1», kio indikas, ke la vorto estas ne-Esperanta, kaj tial estos kursive prezentata. |
|---|---|
| <d> | derivaĵo. Ĝi povas havi ofi-atributon de oficialeco, ekz. <d ofi="F">. Ĝi ankaŭ povas havi rp-atributon por referencopunkto. d-elemento rajtas aperi nur ene de D-elemento aŭ SD-elemento. |
| <m> | mallongigo. Ĝi kaŭzas, ke la mallongigo ricevu klarigan ŝvebotekston en la prezento, ekz. <m>tr</m> (por «transitiva»). Oni uzu iun el la mallongigoj en la listo de PIV-mallongigoj, alie aperas eraromesaĝo, kiam oni provas konservi la kodon (aŭ uzas la butonon Testi). Vidu ankaŭ la klarigojn pri mallongigospecoj. |
| <mn> | mallongigo nenorma. Ĝi funkcias tute same kiel m, sed estas uzata por mallongigoj, kiuj ne estas en la listo de PIV-mallongigoj, sed kiuj tamen iafoje aperas en ekzemploj, kie la origina teksto uzis tian mallongigon. Oni uzu iun el la mallongigoj en la listo de nenormaj PIV-mallongigoj. mn povas esti uzata nur en ekzemploj (E-elementoj kaj e-elementoj). Vidu ankaŭ la klarigojn pri mallongigospecoj |
| <s> | simbolo. Uzata por marki simbolojn kaj simbolajn mallongigojn menciitajn en difinotekstoj kiel simbolojn de vorto aŭ esprimo, kiu estas klarigata. Ekz. la prefikso «mili-» havas la simbolon «m» («mm» = «milimetro»). Temas do pri menciado de tiaj simboloj, ne pri uzado de ili. Tiel markita teksto ricevas iom apartan aspekton en la prezento. Vidu ekzemplojn en la artikoloj «mili-» kaj «deka-». Vidu ankaŭ ĉi-poste pri la elemento form. s-elemento povas havi tip-atributon kun la valoro «tex»: <s tip="tex">...</s> Se oni aldonas tian atributon, la teksto estu skribita laŭ la reguloj de la tipografia lingvo TeX. Legu apartajn klarigojn pri skribado de formuloj pere de TeX. s-elemento ankaŭ povas havi koloro-atributon uzeblan, kiam la koloro estas esenca eco de la koncerna simbolo. Uzeblaj valoroj nun estas nigra kaj ruĝa (aliaj povas esti aldonataj laŭbezone). |
| <r> | referenco. Uzata por indiki referencon al alia artikolo aŭ al preciza loko en alia artikolo. Ĝi povas havi rp-atributon por indiki precizan lokon en artikolo, ekz. <r rp="vort-abc">vorto</r>, kaj ankaŭ r-atributon, vf-atributon kaj ligi-atributon por specialaj uzoj. Vidu detalajn klarigojn pri referencoj. |
| <o> | opinia etikedo. Uzata por diversaj opiniaj aŭ informaj etikedoj. La teksto devas esti iu el la sekvaj vortoj: «analoge», «aparte», «arĥaismo», «eksa nomo», «eŭfemismo», «evitinde», «familiare», «figurasence», «ironie», «malofte», «malŝate», «personige», «prefere», «proprasence», «striktasence», «ŝerce», «vastasence». |
| <b> | mencio. Uzata por marki mencion de priparolata vorto en difinoj kaj rimarkoj (se la vorto ne estas alimaniere elstarigita, ekz. per r-elemento). Vidu ekzemplojn en rimarko en la artikolo abandoni. Ordinare la prezento estas grasa stilo, sed kiam prepozicio estas tiel markita ene de klas-elemento (<klas><m>tr</m> aŭ <b>al</b></klas> k.s.), la prezento estas kursiva stilo. |
| <i> | kursiva stilo. Uzata en kelkaj lokoj, kie la teksto devas esti prezentata kursive, sed por kiuj neniu alia pli sencohava elemento estas havebla. Atentu, ke oni uzu unuavice la elementojn e kaj E por ekzemploj, frem por fremdaj vortoj, sci por sciencaj nomoj kaj var por variabloj kaj konstantoj. |
| <maj> | majuskletoj. Uzata por teksto, kiu estu prezentata per majuskletoj, ekz. «Sin.». |
| <sup> | supre-skribita teksto (supra indico) Uzata precipe en ĥemiaj aŭ matematikaj formuloj, kie la teksto devas esti prezentata en supre-skribita pozicio, ekz. 10<sup>–7</sup> → «10–7». |
| <sub> | sube-skribita teksto (suba indico). Uzata en kelkaj lokoj, precipe en ĥemiaj formuloj, kie la teksto devas esti prezentata en sube-skribita pozicio, ekz. P<sub>2</sub>O<sub>5</sub> → «P2O5». |
| <frem> | ne-Esperanta vorto. Uzata por prezenti nacilingvajn nomojn kaj alispecajn ne-Esperantajn vortojn. Ĝi povas havi l-atributon por indiki la lingvon per trilitera kodo laŭ la normo ISO 639-3 (prefere oni ĉiam aldonu tian atributon, sed ĝi ne estas deviga). Ekz. <frem l="fra">Duployé</frem> (fra = «la franca lingvo»). Vidu ĉi-poste tabelon de ĉiuj lingvokodaĵoj, kiujn ni povas uzi. Atentu, ke oni ne uzu frem por t.n. latinaj nomoj en la scienca nomenklaturo, sed sci. Teksto en frem aperas kursive en la prezento. Se la teksto uzas skribosistemon, por kiu kursivo ne estas konvena (ekz. ĉinajn signojn), oni marku tiun tekston kiel mk por malkursivo, ekz. <frem l="cmn"><mk>漢字</mk> hànzì</frem>. En la l-atributo oni ankaŭ povas enskribi pli ol unu lingvokodaĵon, ekz. l="fra eng" (franca kaj angla), se iam tia fremdaĵo estas komuna por pli ol unu lingvo. |
| <fak> | fakaj informoj. Uzata por prezenti informojn por fakuloj. |
| <sci> | scienca nomenklaturo («latina» nomo). Uzata por prezenti zoologiajn, botanikajn kaj alispecajn terminojn el la scienca nomenklaturo bazita sur Latino, ekz. <sci>Apis</sci> (Apis estas la scienca nomo de «abelo»). sci ordinare aperu ene de fak-elemento. |
| <form> | formulo. Uzata por prezenti ĥemiajn kaj alispecajn formulojn, ekz. <form>H<sub>2</sub>O</form> → «H2O». form-elemento povas havi tip-atributon kun la valoro «tex»: <form tip="tex">...</form> Se oni aldonas tian atributon, la teksto de la formulo estu skribita laŭ la reguloj de la tipografia lingvo TeX. Legu apartajn klarigojn pri skribado de formuloj pere de TeX. Vidu ankaŭ la elementon sub, kiu ofte estas bezonata en ĥemiaj formuloj. |
| <var> | variablo aŭ konstanto. Uzata por variabloj kaj konstantoj en matematiko, fiziko k.s. var-elementoj estas ĉiam kursive prezentataj, kaj povas aperi nur ene de form-elementoj. |
| <nom> | nacilingvaj nomoj. Uzata por prezenti nacilingvajn formojn de loknomoj kaj alispecaj nomoj kune kun la elementoj n kaj lat. Vidu detalajn klarigojn pri markado de nacilingvaj nomoj. |
| <n> | nacilingva nomo. Uzata por prezenti nacilingvan formon de loknomo aŭ alispeca nomo kune kun la elementoj nom kaj lat. |
| <lat> | latinlitera transskribo. Uzata por prezenti latinliteran formon (transskribon aŭ transliterigon) de nacilingva loknomo aŭ alispeca nomo kune kun la elementoj nom kaj n. |
| <sago> | «saga» referencolisto. Uzata por marki liston de referencoj, kiuj ricevu antaŭ si sago-vinjeton (➞). Vidu la detalajn klarigojn pri referencoj. |
| <sino> | sinonima referencolisto. Uzata por marki liston de sinonimoj, kiuj ricevu antaŭ si la mallongigon Sin.. Vidu la detalajn klarigojn pri referencoj. |
| <klas> | gramatika kategorio k.s.. Uzata por marki indikojn kiel «prepozicio», «prefikso», «memstare», «mallongigo» k.s. en difino (ordinare komence de la difino). Tiaj elementoj prezentiĝas kursive kaj interkrampe (la krampoj aldoniĝas aŭtomate en la prezento). Provizore en la redaktejo la teksto de klas-elementoj krome ricevas substrekadon. La prezenta aspekto estas eksperimenta kaj eble estos poste modifita. |
| <kun> | kuntekstodona informo. Uzata en difinoj por marki indikojn kiel «ĉe remaĉuloj», «en preĝejo» k.s. (ordinare komence de la difino). Tiaj elementoj prezentiĝas kun iom grizeca teksto interkrampe (la krampoj aldoniĝas aŭtomate en la prezento). Provizore en la redaktejo la teksto de kun-elementoj krome ricevas subajn punktetojn. La prezenta aspekto estas eksperimenta kaj eble estos poste modifita. |
| <v> | variablovorto. Io, kio tipe rilatas gramatike al la koncerna vorto. Legu detalajn klarigojn pri la uzo de v-elementoj. |
| <neg> | ne-glosa difino. Uzata por marki tiajn difinojn, kiuj tute ne povas esti uzataj anstataŭ la difinata vorto, sed kiuj nur klarigas, kio ĝi estas, aŭ kiel oni uzas ĝin. Ekz. la difino de la vorto «Alberto» estas «vira nomo», sed oni tute ne povas uzi «vira nomo» kiel anstataŭaĵon de la nomo «Alberto». La difino ne vere difinas la nomon, sed nur klarigas, kio ĝi estas. Alia ekzemplo estas la difino de la prepozicio «per», kiu estas «prepozicio montranta...», kio same neniel povas esti anstataŭaĵo de la prepozicio en teksto. La difino anstataŭ klarigas, kiel funkcias la prepozicio. Difinoj markitaj per neg prezentiĝas kursive inter rektaj krampoj (la krampoj aldoniĝas aŭtomate en la prezento). Notu, ke finan punkton aŭ punktokomon (antaŭ ekemzploj) de difino kun neg oni metu post la fina marko </neg> (ne antaŭ ĝi). La prezenta aspekto estas eksperimenta kaj eble estos poste modifita. |
| <rim> | rimarko. Uzata por rimarkoj por la legantoj. rim-elemento devas havi n-atributon por numero (1, 2, 3...). Tiaj rimarkoj devas esti logike numerataj de 1 por la unua rimarko), 2 por la dua, ktp. |
| <bildo> |
ilustraĵo. Uzata por enmeti ilustraĵojn en artikolon. bildo-elemento devas havi nomo-atributon, kiu indikas, kiu bildo aperu, ekz. <bildo nomo="io"></bildo>. La nomo devas esti nomo de unu el tiuj bildoj, kiuj estas registritaj en la Bildoregistrejo. bildo-elemento ankaŭ povas havi grando-atributon, kiu influas la grandon de la bildo en la prezento, ekz. <bildo nomo="io" grando="50"></bildo>. La valoro estas procentaĵo. Ekz. 50 esprimas, ke la larĝo de la bildo estu duono (50 procentoj) de la ordinara larĝo, kaj ke la alto same estu nur duona. Oni povas uzi valorojn inter 10 kaj 100. Se oni ne uzas grando-atributon la sistemo uzas la valoron 100 (cent procentoj). bildo-elemento povas havi enhavon, bildo-tekston. Ĝi aperos kiel teksto sub la ilustraĵo, ekz. <bildo nomo="io">Bildo-teksto</bildo>. Krom simpla teksto, la jenaj elementoj estas uzeblaj en tia bildoteksto: b, c, form, frem, i, maj, m, r, sci, s, sub, sup, t, z kaj ĉiuj vinjetaj elementoj. Ordinare ĉiu bildo havu tekston, ordinare la vorton, kiun ĝi ilustras. Sed se la artikolo estas tre simpla, t.e. se ĝi enhavas nur kapvorton (ne derivaĵojn), kaj la difino de la kapvorto ne havas numeritajn sencojn, tiam bildo-teksto ne estas necesa. bildo-elemento estu lokita en la fino de sia sekcio, t.e. en la fino de S-elemento, D-elemento k.s., aŭ post la teksto pri la kapvorto, se tiu ne enhavas S-elementojn. Post |
| <j> | nekorektinda deviaĵo, «tiele!». Uzata en aŭtentikaj ekzemploj (kun fontindiko) por vortoj, kiuj ne sekvas la normojn de la vortaro mem, sed ja estas aŭtentikaj. T.e. tiel efektive estis skribite en la origina teksto. j-elementoj servas por helpi postajn redaktantojn, kiuj eble povus pensi, ke tiuj vortoj estas korektindaj. La ĉeesto de j diras al ili, ke la koncerna teksto tamen ne estu korektita. Ekz. la <j>3a</j> etaĝo (tio devus esti 3-a laŭ la internaj normoj de la vortaro), aŭ la <j>Franca</j> lingvo (tio devus esti franca laŭ la principoj pri uskloj uzataj en la vortaro). j estu uzata nur por simplaj okazoj, kaj neniam estas deviga. Oni uzu j, kiam oni taksas, ke estas risko, ke posta redaktanto miskorektos la tekston. Se temas pri io pli speciala aŭ pli komplikita, estas pli bone klarigi la aferon en noto-elemento. En la prezento j-elementoj ricevas subtilan duoblan substrekadon, sed nur en la prezento-panelo de la redaktilo. En la serĉilo kaj la foliumilo, j-elementoj aperas kiel ordinara teksto. Atentu, ke j estu uzata nur ene de ekzemploj, do ĉiam ene de e-elemento aŭ E-elemento. |
Simplaj senenhavaj elementoj
La nomo estas ĉiam minuskla litero.
| <t/> |
tildo (reprezentas la radikon de la artikola kapvorto). Ĝi povas havi u-atributon por indiki usklecoŝanĝon de la komenca litero (kompare kun la kapvorto), ekz. <t u="maj"/> (ŝanĝo de minusklo al majusklo) aŭ <t u="min"/> (ŝanĝo de majusklo al minusklo). La indikoj de tiaj usklecoŝanĝoj estas en «vortaro.net» aliaj ol en la presita vortaro. Vidu diskuton pri tio en la ĝenerala klarigopaĝo de la publika versio de «vortaro.net». En la kodo-panelo oni povas rapide ŝanĝi la u-atributon de t-elemento per alklako kaj samtempa premo de la Alt-klavo (aŭ Option-klavo). Tiam la kodo ciklas inter <t/>, <t u="min"> kaj <t u="maj"/>. Tia alklaka ŝanĝado de u-atributo tamen funkcias nur kiam la t-elemento en la kodopanelo estas jam rekonita kiel tia, kaj laŭe kolorigita. Se oni ĝin ĵus entajpis, kaj ankoraŭ ne forlasis la kodopanelon, la alklakado ankoraŭ ne funkcias. La u-atributo ankaŭ povas havi la valorojn tutmin = «tutminuskle» por tiaj maloftaj okazoj, en kiuj la radiko devas esti tute minuskligita, ĉar la kapvorto estas tute majuskla. Temas pri mallongigoj kiel PIV, PAG, PMEG k.s. El PIV oni povas fari ekz. la derivaĵon «mal‧piv‧a», en kiu «piv» aperas tute minuskle. Ankaŭ eblas la valoro tutmaj = «tutmajuskle» por la inverso, sed kredeble ĝi apenaŭ estas bezonata. |
||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| <l/> |
limo inter elementoj (fariĝas «‧» en la prezento). Tiu marko reprezentas limon inter elementoj en kapvortoj kaj derivaĵoj. Do, ekz. en la artikolo pri la verbo «akuŝi» la derivaĵo «akuŝistino» estu skribita <t/>ist<l/>in<l/>o (tie <t/> reprezentas la radikon «akuŝ»). En la prezento tio fariĝas «akuŝ‧ist‧in‧o» (aŭ «~ist‧in‧o», se oni uzas prezenton kun tildoj). Se oni uzas l-elementon komence aŭ fine de de kapvorto aŭ derivaĵo, tio indikas, ke temas pri finaĵo aŭ afikso. Tia l-elemento aperas kiel dividostreko en la prezento:
|
||||||||
| <h/> | homonimo-numero (uzata en referencoj post vorto, kies artikolo havas homonimo-numeron: ①, ② ktp.). Ĝi devas havi n-atributon kun la numero, ekz. <h n="1"/> → «①». h-elementoj ankaŭ povas aperi ene de d-elementoj kiel precizigon de parto de derivaĵo. | ||||||||
| <c/> | nerompebla spaceto (uzata en specialaj lokoj, ekz. formuloj, kie necesas eviti linirompon en la prezento - en la elementoj sub kaj sup oni tamen neniam bezonas uzi c-elementojn, ĉar en sub kaj sup linirompoj neniam okazas) | ||||||||
| <f/> | nerompebla nul-spaceto (uzata en specialaj lokoj, kie necesas eviti linirompon en la prezento, sed kie ne aperu spaceto. f-elemento estas uzinda interalie post tripunkto, kiun tuj sekvas teksto, se oni volas eviti, ke aperu linirompo post la tripunkto en la prezento. | ||||||||
| <z/> | nerompebla dividostreko (uzata en specialaj lokoj, kie dividostreko aperas post spaceto komence de vorto, kaj kie necesas eviti, ke aperu linirompo post la dividostreko en la prezento - ekzemplo troviĝas en la artikolo pri «dioneo» - en la elementoj sub kaj sup oni tamen neniam bezonas uzi z-elementojn, ĉar en sub kaj sup linirompoj neniam okazas) | ||||||||
| <lr/> | origina linirompo (uzata en ekzemploj, kiuj estas cititaj el poezio aŭ simila teksto, por indiki originan linirompon - en la prezento tio fariĝas suprenstreko, «/» - vidu ankaŭ la klarigojn pri markado de ekzemploj) | ||||||||
| <alineo/> | alineolimo (uzata en iaj maloftaj okazoj ĉe ekzemploj, kiuj en la origina teksto komenciĝas en unu alineo, sed finiĝas komence de dua alineo - vidu la klarigojn pri fontindikoj) |
Ekzemplomarkoj
Por marki ekzemplojn ekzistas la jenaj elementoj, kies uzo estas aparte klarigita en la paĝo pri markado de ekzemploj.
| <e> | ekzemplo |
|---|---|
| <E> | ekzemplobloko |
| <EG> | ekzemplogrupo |
| <mk> | malkursivo |
| <g> | gloso |
| <w> | ripetvorto |
| <x/> | ellasita teksto |
La elemento mk estas uzebla ankaŭ en la elemento frem.
Vinjetoj
La multaj fakaj kaj alispecaj vinjetoj estas en la XML-kodo reprezentataj de tutmajusklaj kvarliteraj malplenaj elementoj:
noto-elemento
La elemento noto estas uzebla por aldoni noton, kiu celas nur redaktantojn. En la prezento la noto-teksto aperas nur por redaktantoj kaj tiam nur kiel piktogramo kun la plena teksto kiel ŝpruchelpa teksto ĉe musumado. Ĝi estas celita por notoj, kiuj daŭre restu en la artikolo, ekz. por klarigi al postaj redaktantoj la kialon de tiu aŭ alia elekto. Por okazaj rimarkoj, kiuj laŭplane estu forigitaj, oni uzu XML-komentojn. Por rimarkoj, kiuj ja aperu en la prezento, oni uzu la elementon rim. Ene de noto-elemento oni uzu nur simplan tekston. Aliaj XML-elementoj tie ne estas permesitaj.
klar-elemento
La elemento klar (por «klarigo») estas uzebla por referenci al ĝeneralaj klarigoj troveblaj en aparta paĝo. En la prezento aperas aparte markita demandosigno. Se oni musumas sur tiu demandosigno, aperas mallonga versio de la koncerna klarigo. Se oni alklakas la demandosignon, oni saltas al la plena versio de la klarigo. Tio estas celita por ĝeneralaj klarigoj, kiuj koncernas multajn lokojn en la vortaro. Por ne bezoni ripeti la saman klarigon plurloke, ni povas uzi klar-referencojn. klar-elemento enhavu n-atributon kun identigilo, fiksita por la koncerna klarigo. Klarigojn povas aldoni nur la administranto (Bertilo). Jam ekzistas kelkaj tiaj klarigaj notoj (kvankam iuj el ili havas nur provizoran tekston). Unu el ili havas la identigilon "landanoj". Por enmeti referencon al ĝi, oni do skribu: <klar n="landanoj"/>. La klarigoj troviĝas en la paĝo: Klarigaj notoj. Tie oni trovas la tekston de «landanoj» sub la titolo «Landanovortoj kaj gentovortoj».
Ankaŭ eblas meti tekston en la klar-elementon: <klar n="identigilo">Teksto</klar>. Tiam ne aperas la ordinara demandosigno. Antataŭe tiu teksto fariĝas rekta ligilo al la klariga noto. Ekzemplon de tio aperas en rimarko en la artikolo pri la sufikso -iv-.
manskribo-elemento
Ekzistas ankaŭ la elemento <manskribo>. Ĝi estas uzata en du ekzemploj ĉe «grafemo», kie ĝi donas apartan manskriban aspekton al du signoj. Eble tio iam estos alie solvita.
Helpaj elektiloj
Por faciligi la enmetadon de XML-kodaĵoj ekzistas kvar helpaj falmenuoj:
Bazaj XML-reguloj
Kiam oni redaktas la kodon en la kodo-panelo, okazas aŭtomata kontrolado, ĉu la kodo sekvas la elementajn regulojn de XML. Se estas eraroj, aperas ruĝa atentigo ĉe la lini-numeroj maldekstre de la kodo. Tia kontrolado aŭtomate okazas, kiam oni forlasas la kodo-panelon (ekz. per la tabo-klavo). Oni ankaŭ povas uzi la butonon Kontroli por plenumi tian kontroladon. Tiam oni ricevas klarigon de la eraro en aparta fenestreto. Se aperas ruĝa atentigo pri eraro, kaj oni ne komprenas, kio estas malbona, oni uzu la butonon Kontroli (sed bedaŭrinde iafoje la eraro-mesaĝo povas esti iom enigma).
Oni aparte atentu, ke la diversaj markoj estas metitaj en logika ordo. Ekz. la jeno ne estas ebla: <i>teksto <b>teksto</i></b>. Tie la fina </i>-marko aperas antaŭ ol la b-elemento estas finita. Jen ĝustigita formo: <i>teksto <b>teksto</b></i>. Ankaŭ la citiloj de atributoj devas esti logike uzataj. Jen ekzemplo de erara uzo: <k ofi="1">. La du citiloj ne estas de la sama speco. Oni uzu <k ofi="1"> (aŭ <k ofi='1'>).
PIV-reguloj
La diversaj elementoj ne povas aperi iel ajn aŭ ie ajn en la artikoloj. PIV havas kompleksan strukturon kun reguloj. Ĉe konservado la kodo estas denove kontrolata, ĉi-foje pli zorge, por ke ne aperu io, kio kontraŭas tiujn regulojn. Se estas eraro, la servilo rifuzas konservi, sed donas eraromesaĝon, kiu espereble helpas korekti la kodon. Multaj el tiuj eraromesaĝoj venas el aparta programo, t.n. validumilo, kiu kontrolas XML-kodon. La eraromesaĝoj origine estas en la angla. La plej oftaj estas jam tradukitaj en Esperanton, sed ankoraŭ povas aperi tiaj mesaĝoj en la angla. Bv. raporti ilin, por ke ankaŭ ili povu esti tradukataj.
Per la butono Testi oni povas plenumi tian saman pli zorgan kontroladon en la servilo, se oni ankoraŭ ne volas konservi la redaktitan kodon.
Senconumeroj
Sencoj aperas ene de S-elementoj, ekz. <S n="2">...</S>. Per n-atributo oni indikas la numeron de la senco.
Ordinare en tiu atributo estas nur unu numero, kaj se estas pli ol unu senco de vorto, aperas laŭvice S-elementoj kun la numeroj 1, 2, 3 ktp. Sed iafoje en PIV la sencoj estas numeritaj en iom pli komplikita maniero. Iafoje mankas numero, kaj iafoje unu senco havas pli ol unu numeron, ekz. <S n="2, 3">. Tio okazas, kiam derivaĵo havas sencojn, kiuj respondas al la sencoj de la kapvorto.
Povas esti, ke ekz. la O-formo de verbo havas nur kelkajn el la sencoj de la verbo, kaj tiam povas manki numero. Tiel statas ekz. en la artikolo «akcepti», kie la baza verbo havas ses sencojn (numeritajn 1, 2, 3, 4, 5, 6), sed la O-formo «akcepto» ne havas sencon respondan al senco 5 de la verbo. Tial mankas la numero 5 en la listo de sencoj de «akcepto». Kaj la sencoj 2 kaj 3 de «akcepti» estas ĉe «akcepto» kunmetitaj kiel unu senco kun la duobla numero 2, 3.
En tiaj okazoj oni povas skribi du aŭ eĉ pli da numeroj en la n-atributo de S-elemento. Ekz. en la XML-kodo de la artikolo «akcepti», oni trovas <S n="2, 3">. Tiam oni metu komon kaj spaceton inter la numeroj.
Subsencoj estas malpli oftaj. Ili aperas ene de SS-elementoj, ekz. <SS n="a">...</SS>. Per n-atributo oni indikas la numeron de la senco, uzante literojn: a, b, c, ĉ ...
Beligado
La kodo aperas en «beligita» formo, en kiu diversaj sekcioj estas prezentataj en apartaj blokoj kun linirompoj antaŭe kaj poste. Krome la linilongo estas adaptita al la larĝo de la panelo. Aldone la diversaj XML-markoj ricevas koloran prezenton por plifaciligi la legadon de la kodo. Se post redaktado la kodo aspektas malorde aŭ estas malfacile legebla, oni povas ĝin rebeligi per la butono Beligi. Se oni aldonas enhavon al linio, povas esti, ke la fino de la linio ne plu estas videbla (ne okazas aŭtomata faldado de la linioj). Ankaŭ tiam oni povas uzi la butonon Beligi por plibonigi la kodon. Atentu, ke linirompoj, deŝovoj, linilongo k.s. tute ne gravas kiam oni poste konservas la kodon.
Ĉe ekzemploj kun aŭtora indiko (a-atributo) kaj referenco al la Tekstaro de Esperanto (t-atributo) la beligado aldone iafoje korektas la aŭtoran indikon, se ĝi ne kongruas kun la aŭtoro de la indikita teksto en la Tekstaro. Vidu ankaŭ la detalajn klarigojn pri ekzemplomarkado.
Konservado kaj komentado
Por konservi redakton, oni uzu la butonon Konservi.
Kiam la redaktilo enhavas nekonservitajn ŝanĝojn la Konservi-butono ekhavas verdan fonon. Se oni alklakas tiun butonon, kvankam ne okazis konservindaj ŝanĝoj, aperas mesaĝo «Nenio estas ŝanĝita». Se oni tamen ial volas konservi la artikolon, oni alklaku la butonon Tamen konservi.
Iafoje en tre specialaj okazoj, povas esti necese rekonservi artikolon, en kiu oni ne faris verajn ŝanĝojn. Por fari tion, oni povas premi la Stir-klavon, kiam oni alklakas Konservi (aŭ oni klavu Stir-Majuskligo-Enigo). Tio povas esti bezonata ekz. se la konservadofunkcio estas ŝanĝita, kaj konservas la kodon en iom alia maniero ol antaŭe. Tiam povas esti necese rekonservi iujn artikolojn, por ke la enskriboj en la datumbazo estu refreŝigitaj.
Post alklako de la butono Konservi, aperas fenestreto, en kiu eblas aldoni komenton en tekstokampo. Tiu tekstokampo normale estas plurlinia, sed plej ofte unu sola linio sufiĉas.
Se oni ĝenerale preferas unu-linian komentokampon, oni povas aktivigi la elektilon «1K» super la paneloj (inter la elektilo «Ligi» kaj la «N»-butono). Poste ĉiufoje, kiam oni alklakas «Konservi», aperas unu-linia komentokampo. Se oni uzas unulinian komentokampon, sed trovas, ke oni tamen bezonas skribi plurlinian komenton, oni povas klavi Stir-Enigo en la unulinia komentokampo, kiu tiam tuj fariĝas plurlinia.
Se oni uzas la Spaceto-klavon en malplena komentokampo, aperas tie aŭtomate kopio de la laste konservita komento. Tio povas esti utila, sed oni faras multajn similajn redaktojn sinsekve, kaj aldonis ĉiufoje la saman aŭ pli-malpli la saman komenton.
Por efektive konservi, oni uzu la suban butonon Jes, konservu ĉiujn ŝanĝojn, sed oni ankaŭ povas uzi fulmoklavon, kiam oni estas en la tekstokampo. Se oni uzas plurlinian tekstokampon, oni uzu la fulmoklavon Stir-Enigo por tuj konservi. Simpla Enigo tiam nur aldonas plian linion al la komento. Se oni uzas unu-linian tekstokampon, simpla Enigo tuj konservas.
Oni povas aldoni komenton ankaŭ per la butono Komentado. Ĝi malfermas fenestreton kun plurlinia tekstokampo por verki komenton. Sub ĝi aperas la komento de la aktuala redakto, kaj eventuale ankaŭ listo de komentoj de antaŭaj redaktoj. Povas aperi ankaŭ butono por ŝargi pli da antaŭaj komentoj.
Tiu fenestreto estas movebla per la muso: Premu la maldekstran musbutonon sur la fenestreto-titolo «Komentado», kaj tiru la fenestron al la dezirata loko.
Verkinte tian komenton, oni povas simple tuj uzi la butonon Konservi. Ne necesas aparte konservi la komenton, nek necesas fermi la komentado-fenestreton. Sed oni ankaŭ povas pluredakti, kaj konservi nur iam poste.
Se oni jam enmetis komenton per la sekcio «Komentado», kaj se tiu komento jam estas plurlinia, tiam la tekstokampo, kiu aperas post alklako de «Konservi», ĉiam estas plurlinia, por povi akcepti la antaŭverkitan komenton.
Se oni ne aldonas komenton, kiam oni konservas redakton, oni ankaŭ povas ĝin aldoni poste. En la fenestreto de komentoj ĉiu propra komento estas montrata en tekstokampo, en kiu oni povas aldoni mankantan komenton aŭ redakti jam faritan komenton. (Sed ne eblas ŝanĝi komenton de redakto farita de iu alia.) Sub ĉiu tia tekstokampo estas butono Ĝisdatigi la komenton. Tia ĝisdatigado de komento ne kreas novan version de la artikolo, sed simple anstataŭas la antaŭan komenton (aŭ mankon de komento). Tia ŝanĝo de komento do ne estas malfarebla. Estas iom riske tiamaniere ŝanĝi malnovajn komentojn, ĉar oni eble ne bone memoras, kio estis ŝanĝita en tiu redakto. Sed redakti la komenton de la aktuala versio ordinare estas tute en ordo.
Por fermi la fenestreton oni povas aŭ denove alklaki la butonon Komentado, aŭ alklaki la ×-fermilon supre dekstre, aŭ uzi la Eskapo-klavon (se la tajpomontrilo estas en unu el la komentadaj tekstokampoj). Eventuala nekonservita teksto en la tekstokampoj ne malaperas ĉe fermado de la fenestreto.
XML-komentoj
Krom la ĉi-antaŭe klarigita komentado oni ankaŭ povas enskribi komentojn en la XML-kodon. Tiaj komentoj aperas en la prezento nur por redaktantoj kaj tiam nur kiel piktogramo kun la plena teksto kiel ŝpruchelpa teksto ĉe musumado. Ili do servas nur kiel informoj al la redaktantoj. Tiaj komentoj havas la jenan formon:
<!-- komentoteksto -->
Tia kodaĵo ne estas XML-marko en la ordinara senco. Ĝi havas nek komencan markon, nek finan markon. XML-komento ĉiam komenciĝas per la kodaĵo <!--, kaj finiĝas per la kodajo -->. Inter tiu du kodaĵoj oni povas meti tekston, sed en tiu komentoteksto oni nepre ne uzu du sinsekvajn dividostrekojn, --, ĉar tiam aperas eraromesaĝo, kiam oni provas konservi la kodon (aŭ kiam oni uzas la Testi-butonon). Nur la komenca kaj fina kodaĵoj de tia komento rajtas enhavi du sinsekvajn dividostrekojn. (Kontrolado per la butono Kontroli ankoraŭ ne kaptas tiajn erarojn.) Tiu regulo pri dividostrekoj estas baza (kaj iom ĝena) XML-regulo, kiun ni ne povas influi.
Niaj XML-komentoj devas krome komenciĝi per kvarlitera kradvorto, kiu indikas, pri kia speco de komento temas, ekz. #PLIB (= «plibonigo»):
<!--#PLIB komentoteksto -->
Listo de uzeblaj kradvortoj troviĝas en la vikio.
Kredeble estas bone uzi tiajn komentojn nur en specialaj okazoj, kiam oni nepre volas atentigi pri io grava en la kodo kiel averto aŭ informo al postaj redaktantoj aŭ simile. Se ni uzos multajn tiajn komentojn, la kodo povas fariĝi malfacile travidebla. Eble estas rekomendinde skribi tiajn komentojn nur inter kodo-blokoj (kiel apartaj linioj), kaj malofte ene de kuranta teksto.
XML-komentoj estas uzindaj por komentoj, kiuj iam estu forigitaj - ekz. kiam iu tasko estos plenumita. Por notoj, kiuj daŭre restu en la kodo, sed ne aperu en la prezento, oni uzu la XML-elemento noto.
Ŝanĝi la larĝon de panelo
La du paneloj komence okupas po duonon de la havebla spaco (malpli se temas pri tre mallonga unu-linia artikolo). Se oni volas, oni povas ŝanĝi la larĝon de ĉiu el la du paneloj aparte. La suba dekstra angulo de ĉiu el la paneloj estas tirilo, per kiu oni povas permuse ŝanĝi la larĝon de la panelo.
Post tia ŝanĝo de la kodo-panelo, oni eble volas uzi la butonon Beligi por ĝustigi la linilarĝon.
Se oni tiel ŝanĝas la larĝojn de la paneloj, tiuj larĝoj estas memorataj, kaj aŭtomate restarigataj, kiam oni malfermas la redaktilon (en la sama TTT-legilo en la sama komputilo). Se oni volas forĵeti tiujn permanajn agordojn de la larĝoj, oni uzu la N-butonon («N» por «normaligi»), kaj poste reŝargu la fenestron. Tiam oni rehavas la bazan staton kun po duono de la havebla spaco por la du paneloj.
Se oni ŝanĝas la grandon de la tuta fenestro, povas esti, ke la du paneloj poste ne havas konvenajn larĝojn. Oni tiam eble bezonas reŝargi la redaktilon, kaj eble antaŭe uzi la normaligan N-butonon.
Por iuj uzantoj tiu memorado de la larĝoj de la du paneloj ne funkcias ĝuste. Oni tial povas ĝin malŝalti forigante la hoketon de la elektilo «ML» (= «memori larĝojn»). Tiam la du paneloj ĉiam komence okupas pli-malpli po duonon de la fenestrolarĝo. Oni plu povas ŝanĝi la larĝojn, sed la larĝoŝanĝoj tiam ne estas reaplikataj, kiam oni denove malfermas la redaktilon.
Legu ankaŭ pri ŝanĝado de la tiparograndoj en la du paneloj.
Sinkronigado de la paneloj
Kiam oni redaktas longan artikolon, povas esti malfacile retrovi en la prezento-panelo la saman lokon, pri kiu oni okupiĝas en la kodo-panelo (aŭ inverse). Por helpi pri tio ekzistas du rimedoj:
Oni povas «ligi» la du panelojn per la elektilo Ligi. Tiam la du paneloj rulumiĝas sinkrone, montrante la saman lokon en la artikolo.
Oni povas duoble alklaki lokon en unu el la paneloj. Tiam la paneloj aŭtomate rulumiĝas por prezenti tiun saman lokon (kaj tiuj du lokoj koloriĝas flave):
- En la kodo-panelo oni povas tiucele duoble alklaki la komencan markon de d-elementoj, k-elementoj, S-elementoj, SS-elementoj, rim-elementojn, kaj krome ankaŭ t-markojn kaj XML-komentojn.
- En la prezento-panelo oni povas tiucele duoble alklaki derivaĵojn, kapvortojn, numerojn (1, 2...) de sekcio, numerojn (a, b...) de subsekcio, la komencan Rim. de rimarkoj kaj aperojn de la kapvorta radiko (verde kolorigitajn kaj respondajn al t-elemento), kaj krome ankaŭ la ruĝe markitajn krisignojn, kiuj reprezentas XML-ajn komentojn en la kodopanelo.
Sed oni ne bezonas tion parkerigi. Tiamaniere duoble alklakebla loko flaviĝas, kiam oni musumas super ĝi.
Se oni volas testi la sinkronigadon, la artikolo «iri» estas bona ekzemplo, ĉar ĝi estas la plej longa artikolo en PIV.
Tajpomontrilo
Tiu loko en la kodo-panelo, en kiu aperas teksto, se oni tajpas, estas ordinare montrata per tajpomontrilo. La aspekto de tiu montrilo ordinare estas vertikala streko. Kiam la kodo-panelo ne estas fokusita, aperas io simila al tia tajpomontrilo en la lasta loko, kie la vera tajpomontrilo troviĝis. Tiu «fantoma» tajpomontrilo indikas la lokon, kie teksto enmetiĝas, se oni uzas iun el la du falmenuoj Vinjetoj kaj Markoj. Ĝi ankaŭ montras tiun lokon, kie la vera tajpomontrilo aperos, se oni refokusigos la kodo-panelon per la tabo-klavo aŭ per la fulmoklavo Stir-spaceto.
Specialsignoj
Tri signoj havas specialan uzon en XML-kodo: <, > kaj &. Se oni volas uzi ilin kiel ordinarajn signojn en la teksto, oni devas ilin skribi per specialaj kodaĵoj, sed tio estas nur malofte bezonata:
| < | → < |
|---|---|
| > | → > |
| & | → & |
Ekzemploj de la kodaĵoj < kaj > troviĝas en la artikolo «krampo». Ekzemplo de la kodaĵo & troviĝas en la artikolo «ligi», en la difino de la derivaĵo «kaj-ligaĵo».
Tiujn tri signojn kaj multajn aliajn specialsignojn oni ankaŭ povas enmeti pere de la falmenuo «Signoj».
Kelkaj aliaj signoj, kiuj ne havas ian specialan rolon en XML, tamen povas esti malfacile tajpeblaj kaj malfacile rekoneblaj en la XML-kodo. Tial por ili ni uzos en la kodo surogatojn, kiuj aŭtomate transformiĝas en la ĝustajn signojn en la artikoloprezento:
| ... | (tri ordinaraj punktoj) | → | … (tripunkto kiel unu sola signo) |
|---|---|---|---|
| -- | (du dividostrekoj) | → | − (minus-signo) |
| --- | (tri dividostrekoj) | → | – (ĝis-streko) |
| ---- | (kvar dividostrekoj) | → | — (halto-streko) |
Oni tute povas kaj rajtas entajpi la efektivajn signojn «…», «−», «–» kaj «—». Sed en la datumbazo ili tamen estos konservitaj en la ĉi-antaŭa surogata formo.
Rimarku, ke la simpla signo «-» (unu sola «-») estu uzata nur kiel dividostreko (ne por minuso, nek por «ĝis», nek kiel halto-streko).
Legu ankaŭ pri tajpado de kelkaj aliaj specialsignoj en la klarigo pri klavopremoj.
Interligaj finaĵoj
En kapvortoj kaj derivaĵoj ofte aperas interliga finaĵo, ekz. la «o» post «dorm» en la vorto «dormoĉambro», aŭ la «a» post «dekstr» en la vorto «dekstramanulo». Ordinare tiaj interligaj finaĵoj estas libervolaj. Ekz. oni tute rajtas uzi «dormĉambro» anstataŭ «dormoĉambro», kaj anstataŭ la ordinara formo «bitlibro» oni rajtas uzi «bitolibro».
Kiam ni registras nur formon kun ligvokalo, en serĉado oni povas ĝin trovi ankaŭ se oni entajpas la formon sen ligvokalo. Tio funkcias aŭtomate. Tiujn okazojn, en kiuj ligvokalo ne estas ellasebla, ĉar la senco ŝanĝiĝus (ekz. «unuaeco» ne egalas al «unueco«), la sistemo aŭtomate rekonas.
Kiam ni registras formon sen ligvokalo, oni povas tamen indiki, ke ankaŭ la formo kun ligvokalo estu uzebla en la serĉado. Tion oni faras per rektaj krampoj:
| <d>bit[o]libr<l/>o</d> | Tio prezentiĝos en la serĉilo kaj la foliumilo kiel bit‧libr‧o, sed se oni serĉas «bitolibro», oni tamen trovas tiun vorton. |
|---|
Por redaktantoj tiaj interligaj finaĵoj kun rektaj krampoj tamen estas videblaj por faciligi la redaktadon:
| <d>bit[o]libr<l/>o</d> | En la redaktejo (en serĉorezultoj, en foliumado kaj en la prezentopanelo de la redaktilo) tio prezentiĝos kiel bit‧[o]‧libr‧o. Oni povas tamen ŝalti «ordinaran prezenton» por vidi, kiel tio aspektos por ordinaraj uzantoj. |
|---|
Oni povas uzi tiajn rektajn krampojn ĉe la finaĵoj «o», «a», «e» kaj «i», sed nur ene de d-elementoj.
Oni povas tiel marki pli ol unu interligan finaĵon en la sama vorto, ekz. <d>aer[o]balon[o]vetur<l/>o</d>, kvankam tio certe ne okazos tre ofte. Tiu ekzemplo prezentiĝos por la uzantoj kiel «aer‧balon‧vetur‧o», sed oni povas trovi ĝin serĉante iun ajn el la formoj «aerbalonoveturo», «aerobalonoveturo» kaj «aerbalonveturo».
Tiaj krampaj indikoj konserviĝas kiel la XML-a elemento q (por rektaj krampoj), sed tiuj kodaĵoj ĉiam aperas kiel krampoj en la redaktilo, ĉar tio estas multe pli facile legebla kaj tajpebla. Oni povas enskribi la XML-ajn kodaĵojn anstataŭ krampoj, ekz. <d>aer<q>o</q>balon<l/>o</d>, sed post konservado tio tamen aperos kiel rektaj krampoj. Kiam oni serĉas en la kodoserĉilo, oni tamen devas enskribi ilin kiel q-markojn, ekz. <q>o</q>.
La uzo de interligaj finaĵoj en derivaĵoj estas aŭtomate kontrolata, dum oni redaktas, por certigi, ke la uzo sekvas la principojn pri ligvokaloj en niaj gvidlinioj en la vikio. Tiu aŭtomata kontrolado iafoje eble ne funkcios ĝuste (kaj do bezonas esti reprogramitaj). Se io tia okazas, oni povas malŝalti tiun kontroladon per speciala elektilo. Iafoje oni eble volas malŝalti la kontroladon, se oni bezonas ion konservi, kiam oni ne havas tempon aŭ eblon korekti la uzon de ligvokaloj.
Klavopremoj
La jenaj specialaj klavopremoj (fulmoklavoj) estas uzeblaj en la redaktilo:
Stir-spaceto havas du malsamajn funkciojn depende de tio, ĉu la fokuso estas en la kodopanelo:
- Se la fokuso ne estas en la kodopanelo: La kodo-panelo ricevas fokuson (aktiviĝas)
- Se la fokuso jam estas en la kodopanelo, Stir-spaceto diversmaniere kreas kodaĵojn aŭ enmetas specialsignojn:
Unue oni povas krei XML-markon el la litero aŭ literoj antaŭ la tajpomontrilo. Ekz. unue t, poste Stir-spaceto: kreiĝas <t/>. Aŭ unue AGRI, poste Stir-spaceto: kreiĝas <AGRI/> (la vinjeto de la fako «Agrikulturo»). Speciala varianto estas unue dd, poste Stir-spaceto: kreiĝas <D><d></d></D>.
Due per Stir-spaceco oni povas enmeti iun el la etikedoj, kiuj aperu kiel o-elemento:
anax → (<o>analoge</o>) apax → (<o>aparte</o>) arĥx aŭ arkx → (<o>arĥaismo</o>) eksax → (<o>eksa nomo</o>) evix → (<o>evitinde</o>) famx → (<o>familiare</o>) figux → (<o>figurasence</o>) prex → (<o>prefere</o>) prox → (<o>proprasence</o>) malox → (<o>malofte</o>) malx → (<o>malŝate</o>) strx → (<o>striktasence</o>) vastx → (<o>vastasence</o>) Ĉiu el la tajpokodoj konsistas el tri aŭ kvar literoj plus x. La etikedoj aperas kune kun krampoj, ĉar tiel ili preskaŭ ĉiam devas aperi en la artikolo-kodo. Se iam oni ne bezonas la krampojn, oni simple forigu ilin. (Oni kompreneble ankaŭ povas tajpi o + Stir-spaceto, kio aperigas <o></o>, kaj poste mem entajpi la etikedon.)
Trie, se la tajpomontrilo estas tuj post egalecosigno antaŭ kiu estas kelkaj minusklaj literoj, ekz. abc=, Stir-spaceto aldonas citilojn: abc="", kaj la tajpomontrilo estos lokita inter tiuj citiloj. Tio konvenas por rapide tajpi atributon ene de malferma XML-marko.
Se antaŭ la egalecosigno ne estas minusklaj literoj, kreiĝas ia atributo kun egalecosigno kaj citiloj. Tio tamen funkcias nur se oni estas ene de malferma XML-marko. Kiu atributo kreiĝas, dependas de tio, en kia XML-marko la tajpomontrilo troviĝas:
- en E-elemento aŭ e-elemento, kreiĝas ori-atributo: ori="".
- en la elementoj S, SS, klar, h kaj rim, kreiĝas n-atributo: n="1", n="a", n="A" k.s.
- en r-elemento, kreiĝas rp-atributo: rp="".
- en frem-elemento, kreiĝas u-atributo: u="min".
- en v-elemento, kreiĝas s-atributo: s="obj".
- en bildo-elemento, kreiĝas nomo-atributo: nomo="".
- en form-elemento kaj s-elemento, kreiĝas tip-atributo: tip="tex".
- en frem-elemento, kreiĝas l-atributo: l="".
- en x-elemento, kreiĝas tek-atributo: tek="".
Atentu: Tia uzo de Stir-Spaceto post egalecosigno povas ofte fuŝiĝi, ekz. se la komenca XML-marko estas ĵus kreita kaj ankoraŭ ne estas rekonita kiel tia de la panelo (rekontitaj markoj estas blue koloritaj). Simile se oni ŝanĝas la komencan XML-markon kaj poste tuj uzas = + Stir-Spaceto. Tiam necesas eliri el la kodo-panelo, kaj reeniri en ĝin por ke la sistemo rekonu la ŝanĝitan kuntekston.
Kvare, se oni jam elektis tekston (ekz. per duobla alklako), Stir-spaceto ebligas ĉirkaŭi tiun tekston per unu aŭ pli da markoj. Ekz., se oni elektas la vorton tablo, kaj poste klavas Stir-spaceto, tiam aperas fenestreto kun tekstokampo. Se en la tekstokampo oni entajpas i r kaj poste premas Enigo-klavon aŭ Tabo-klavon, tiam tablo transformiĝas en <i><r>tablo</r></i>. (En la tekstokampo oni metu spaceton inter la markonomoj.) Vidu ankaŭ ĉi-poste pri Stir-Majuskligo-spaceto kaj ankaŭ pri Alt-spaceto.
En tiu sama tria eblo oni ankaŭ povas elekti la enhavon de eventuala defaŭlta atributo. Ekz. la marko v havas la defaŭltan atributon s kun la defaŭlta valoro obj. Sekve, se oni entajpas v en la fenestreto, rezultas <v s="obj">markita teksto</v>. Sed se oni entajpas v=sub, rezultas anstataŭe <v s="sub">markita teksto</v>. Simile v= donas <v s="">markita teksto</v> (kun malplena atributo). Simile eblas ankaŭ por la markoj rim (defaŭlta atributo n="1"), rim (defaŭlta atributo n="1") S (defaŭlta atributo n="1"), SS (defaŭlta atributo n="a"), n (defaŭlta atributo l="") kaj frem (defaŭlta atributo l=""). Anstataŭ la signo = oni povas same bone uzi punkton en la fenestreto, ekz. v.sub.
Kvine oni povas per Stir-spaceto facile tajpi interalie kelkajn specialajn signojn, kiuj ofte mankas en la klavara aranĝo:
' (rekta apostrofo) → ’ (kurba apostrofo) << (du malpli-ol-signoj) → « (angula malferma citilo) >> (du pli-ol-signoj) → » (angula ferma citilo) . (punkto) → <> (malplena malferma XML-marko - la tajpomontrilo lokiĝas inter < kaj >, kie oni povas entajpi markonomon) / (suprenstreko) → </> (malplena ferma XML-marko - la tajpomontrilo lokiĝas post la suprenstreko, kie oni povas entajpi markonomon) # (kradosigno) → <!--#--> (XML-komento kun kradosigno - la tajpomontrilo lokiĝas post la kradosigno, kie oni povas entajpi kradvorton kaj komenton) Kelkajn aliajn specialsignojn oni skribu per surogataj signokombinoj. Vidu la klarigojn ĉe specialsignoj.
Stir-Majuskligo-spaceto elektas la plej proksiman vorton (se eble). Ekz. se la tajpomontrilo estas tuj antaŭ la vorto tablo aŭ en tiu vorto aŭ tuj post ĝi, oni povas per Stir-Majuskligo-spaceto elekti ĝin, kaj poste eble uzi la falmenuon «Markoj», aŭ la klavokombinon Stir-spaceto por ĉirkaŭi tiun tekston per markoj.
Alt-spaceto elektas la plej proksiman vorton (same kiel Stir-Majuskligo-spaceto), kaj tuj aperigas fenestreton kun tekstokampo por enskribi markonomojn (same kiel Stir-spaceto). Alt-spaceto do plenumas per unu komando tion, kion oni povas fari du-paŝe per Stir-Majuskligo-spaceto + Stir-spaceto.
Stir-Alt-r aldonas r-markojn (por referenco) al la plej proksima vorto (la markilo povas stari tuj antaŭ vorto, en vorto aŭ tuj post vorto) - aŭ, se teksto estas elektita, al tiu elektaĵo.
-
Eskapo-klavo
- Se la fokuso estas en la kodo-panelo: Rebeligas la prezenton de la kodo (kvazaŭ oni alklakus la butonon Beligi).
- Alie: Formovas la fokuso de la loko, kiu havas fokuson.
- Tabo movas la fokuson de unu parto de la redaktilo al alia. Se oni aldonas la majuskligan klavon, la fokuso moviĝas reen al la antaŭa parto. Se la fokuso estas en unu el la du paneloj, la tabo-klavo (sen majuskliga klavo), ĉiam movas la fokuson al la alia panelo. Tiel oni povas facile salti inter la du paneloj per la tabo-klavo. La fokusita parto havas streketitan borderon.
- Majuskligo-Enigo egalas al alklako al la butono Konservi. Vidu ankaŭ ĉe Konservado kaj komentado.
- Stir-Enigo estas uzebla por rapide konservi ŝanĝojn post aldono de komento. Vidu pli detale ĉe Konservado kaj komentado.
- Stir-Majuskligo-Sago-Supren kaj Stir-Majuskligo-Sago-Malsupren estas uzeblaj por ŝanĝi la grandon de la tiparo en la kodo-panelo kaj la prezento-panelo. Se unu el la paneloj estas fokusita, tiuj du klavopremoj ŝanĝas ties tiparograndon: Stir-Majuskligo-Sago-Supren grandigas, Stir-Majuskligo-Sago-Malsupren malgrandigas. Post ŝanĝo de la tiparogrando en la kodo-panelo, oni ordinare bezonas uzi ankaŭ la klavon Beligi. Tiuj ŝanĝoj estas memorataj. Legu ankaŭ pri ŝanĝado de la larĝoj de la du paneloj.
Ŝanĝohistorio
Kiam oni faras ŝanĝojn en la kodo-panelo, konserviĝas la antaŭa stato de la kodo en memoro, t.n. ŝanĝohistorio. Nova stato ne kreiĝas post ĉiu klavopremo, sed nur kiam oni eliras el la kodo-kampo. Poste oni povas restarigi antaŭan staton, aŭ reaktivigi postan staton, per la du historiaj sagobutonoj: ← kaj →. Ili komence ne estas videblaj, sed aperas laŭbezone. Kiam oni konservas la kodon, la ŝanĝohistorio komenciĝas de nulo, sed aldoniĝas plia enskribo en la redaktohistorio.
Se oni volas kontroli, kion oni ŝanĝis, sed ankoraŭ ne konservis, oni povas uzi la V-butonon, per kiu eblas kompari versiojn de la artikolo.
Redaktohistorio
Ĉiufoje, kiam oni konservas ŝanĝojn en artikolo, kreiĝas nova enskribo en la redaktohistorio de la artikolo. Tio signifas, ke la antaŭaj statoj daŭre restas konservitaj por ke oni povu rerigardi kaj kompari ilin laŭbezone. Konserviĝas por ĉiu tia versio ankaŭ informoj pri tio, kiu faris la koncernan redakton, kaj kiam.
Per la V-butono oni povas malfermi liston de ĉiuj redaktoj. Tiu butono montras ankaŭ la nombron de redaktoj, ekz. V 10, se ekzistas 10 versioj). La listo malfermiĝas en aparta fenestreto. Krome kiel unua versio estas listigita la stato en la kodo-panelo, kiu eble enhavas ankoraŭ ne konservitajn ŝanĝojn.
En la fenestreto aperas listo kun ĉiuj konservitaj versioj de la artikolo, de la aktuala ĝis la plej malnova. Oni povas elekti du el ili per la hoketaj elektiloj. Poste per la butono Kompari la elektitajn versiojn oni povas malfermi apartan fenestron, en kiu estas montrataj la kodo de ambaŭ versioj kun indikoj pri la diferencoj.
La fenestreto estas movebla per la muso: Premu la maldekstran musbutonon sur la fenestreto-titolo «Versioj», kaj tiru la fenestron al la dezirata loko.
Por fermi la fenestreton kun la listo de redaktoversioj, oni povas aŭ denove alklaki la V-butonon, aŭ alklaki la ×-fermilon supre dekstre.
(Ankoraŭ mankas eblo elekti malnovan version kaj restarigi ĝin kiel aktualan version.)
Krei novan artikolon
Por krei novan artikolon oni uzu unu el la Nova-butonoj. Unu estas en la serĉilo, kaj alia troviĝas en la redaktilo. Se oni alklakas tian butonon, malfermiĝas nova fenestro kun redaktilo por krei novan artikolon.
Tiam en la kodo-panelo estas simpla komenco de artikolo, nura k-elemento (kapvorto) sen enhavo. Tia elemento estas la minumumo necesa por povi konservi artikolon. Sed kompreneble unue oni devas kompletigi la kapvortan elementon per enhavo (radiko kaj plej ofte ankaŭ finaĵo).
Kredeble tre ofte estas konvene uzi malnovan artikolon kiel bazon de nova artikolo, precipe kiam oni volas reuzi parton aŭ partojn de tiu artikolo. Ekzemple povas esti, ke oni volas fari el unu el la derivaĵoj novan apartan artikolon. Tiam oni unue malfermu la jam ekzistantan artikolon en la redaktilo, kaj faru la jenajn paŝojn:
- meti la tajpomontrilon en la kodo-kampon
- marki kaj kopii la tutan tekston (ekz. per Stir-A + Stir-C)
- alklaki la Nova-butonon (nova fenestro malfermiĝas)
- meti la tajpo-montrilon en la novan kodo-panelon
- marki la tiean tekston, kaj englui la antaŭe kopiitan kodon (ekz. per Stir-A + Stir-V)
Poste oni prilaboru la kodon laŭbezone por fine konservi ĝin.
(Estos kreita ankaŭ la eblo konservi malnetojn de artikoloj por povi iam poste daŭrigi la laboron. Tia malneto ne estos atingebla de aliaj teamanoj antaŭ ol oni vere konservos ĝin kiel efektivan redakton. Sed tia funkcio ankoraŭ ne estas programita.)
Homonimo-numeroj
Kelkaj artikoloj havas homonimo-numeron, ekz. «① pigo» kaj «② pigo». Tiuj numeroj estas uzataj ankaŭ en referencoj al la koncernaj vortoj, ekz. en referenco al «pigo ①» en la artikolo «korvedo», kaj en referenco al «pigo ②» en la artikolo «cicero».
Tiaj distingaj numeroj aperas en PIV tamen nur ĉe iuj artikoloj, kies radikoj estas homonimaj. En multaj aliaj okazoj tiaj numeroj mankas, precipe kiam la radikoj ja estas homonimaj, sed la formoj de la vortoj tamen estas diversaj: ekz. «adeno» kaj «Adeno» (uskleco), «koncentri» kaj «koncentra» (finaĵoj), «-ej/» kaj «ej!», «ĉiel» kaj «ĉielo». La reguloj pri tio en PIV estas iom malklaraj, aŭ eble ne ĉiam ĝuste uzitaj. Ekz. estas en PIV 2020 du artikoloj «Lot/o» (patriarko kaj rivero), kies kapvortoj estas tute samformaj, sed kiuj tamen ne havas tiajn homonimo-numerojn. Kaj estas homonimaj numeroj ĉe «bari» kaj «baro», kvankam tie la du kapvortoj ne havas la saman formon.
En la publika versio de «vortaro.net» la homonimo-numeroj aperas ĝuste tiel, kiel estas en la presita libro.
En la redaktejo tamen nun tiaj numeroj estas uzataj laŭ rigoraj principoj: Se ekzistas pli ol unu radiko kun la sama formo (sendepende de eventualaj finaĵoj kaj sendepende de uskleco), ĉiu el la koncernataj artikoloj havas distingan homonimo-numeron. Tial nun aperas ekz. la ordinara prepozicio al kiel «① al», kaj la sekva artikolo, la vorto «alo», havas la numeron 2.
Kiam oni aldonas novan artikolon homonimo-numero aŭtomate aldoniĝas, se ekzistas alia artikolo kun samforma radiko. Oni ne bezonas ion apartan fari.
La vicordo de artikoloj kun samforma radiko, t.e. la vicordo de ties homonimaj numeroj, sekvas aron de reguloj, kiuj estas klarigitaj en la PIV-vikio ĉe Vicordo de homonimoj. Se la aŭtomate aldonitaj numeroj ne sekvas tiujn principojn, oni povas ŝanĝi la numerojn. Tion oni faras en aparta redaktopaĝo, en kiu traktiĝas tuta grupo de artikoloj kun samforma radiko. Tie oni ankaŭ povas forigi la homonimo-numeron de artikolo, se ne plu ekzistas aliaj artikoloj homonimaj kun ĝi. Oni povas redakti tian grupon de homonimaj artikoloj per la HR-butono, kiu trovigas en la artikolo-redaktilo supre maldekstre. Oni ankaŭ povas iri rekte al tiu paĝo, kaj tie enskribi radikon. Se ekzistas pli ol unu artikolon kun tia radiko, aperas la koncerna familio. Aŭ se ekzistas nur unu artikolo, kun tia radiko, sed ĝi tamen havas homoniman numeron, aperas tiu sola artikolo, kaj oni povas (eĉ devas) forigi ties numeron.
Precizigo de derivaĵo-partoj per homonimo-numero
En la prezento partoj de derivaĵoj estas duoble alklakeblaj por fari serĉon de la koncerna parto. Vidu la klarigojn pri tia serĉado. Dume tia alklakado estas aktivigita nur por redaktantoj, ĝis ni certiĝos, ke tio funkcias ĝuste.
Tia serĉado plej ofte funkcias aŭtomate, sed kiam la radikoparto estas homonima, povas esti necese precizigi, pri kiu el la koncernaj homonimoj temas, por ke la serĉado trafu la ĝustan artikolon. Tian precizigon oni faras per aldono de h-elemento kun la koncerna homonimo-numero tuj post la dubsenca radikoparto. Tio estas necesas ekz. en la derivaĵo «bit·libr·o» (en la artikolo «libr·o»), ĉar ekzistas du radikoj «bit·» kun tute malsamaj sencoj. En «bit·libr·o» temas pri «bit·o» ① (duuma cifero). Oni skribu jene en la redaktilo:
<d>bit<h n="1"/><t/>o</d>
Simile en la derivaĵo «atlas·a cedr·o» (en la artikolo «cedr·o») la radiko «atlas·» bezonas precizigon, ke temas pri «Atlas·o» ③:
<d>atlas<h n="3"/><l/>a <t/>o</d>
Por multaj bazaj homonimaj elementoj la sistemo scias diveni, pri kiu el la koncernaj homonimoj temas. Tio funkcias per ĉiuj finaĵoj, por ĉiuj oficialaj sufiksoj, afiksoj kaj vortetoj (se ili estas homonimaj), kaj aldone por la du neoficialaj sufiksoj «-i-» kaj «-iv-». Ĉe tiuj elementoj ne necesas aldoni precizigan numeron, se ili aperas en normala pozicio. Se tia elemento iafoje aperas en ne-ordinara pozicio, precizigo tamen povas esti necesa. Ekz. en la derivaĵo «pag·i·pov·a» (en la artikolo «pov·i») la finaĵo «-i-» aperas meze de vorto, kaj sekve bezonas precizigon. Alie la sistemo supozas, ke tio estas la landnoma sufikso «-i-». Do jene:
<d>pag<l/>i<h n="1"/><t/>a</d>
Simile en la derivaĵo «U-bomb·o» (en la artikolo «bomb·o») la elemento «U» bezonas tian precizigon, ĉar temas pri la litero «U» kiel mallongigo de «urani·o», kaj ne pri la finaĵo «-u»:
<d>U<h n="1"/><t/>o</d>
Kiam oni konservas artikolon aŭ uzas la butonon Testi, la sistemo kontrolas, ĉu ie en la artikolo estas derivaĵoparto, kiu bezonas precizigon. Se estas tia bezono, aperas eraro-mesaĝo. Sed tia kontrolado okazas nur, se la elektilo D-part.kontr. estas aktivigita (ĝi nun estas defaŭlte neŝaltita, ĝis ni scios, ke la sistemo pri tiaj ĉi derivaĵo-partoj bone funkcias).
En kelketaj derivaĵoj aperas parto, kiu ne havas artikolon en la vortaro. Tio okazas precipe pri fremdaj nomoj, kiuj estas klarigitaj en la difino de la derivaĵo. Ekz. la derivaĵo «Ĝemz-flameng·o» (en la artikolo «flameng·o») enhavas la fremdan nomon «Ĝemz» (la brita esploristo Harry Berkeley James), sed ni ne havas artikoln pri «Ĝemz» aŭ «Ĝemz·o». Sekve ne havas sencon serĉi tiun nomon. Por malŝalti ĉe tiu derivaĵo-parto la eblon fari serĉon per duobla alklakado, oni «precizigu» tion per aldono de h-elemento kun la numero 0:
<d><frem>Ĝemz<h n="0"/></frem>-<t/>o</d>
Tio povas esti necesa ankaŭ por kelkaj konsonantaj literoj, kiuj ne havas artikolon, ekz. la minuskla litero «h». Ĝi aperas en la derivaĵo «h-sistem·o» (= "ho-sistem·o"). Por malŝalti serĉon per duobla alklako, oni skribu jene:
<d>h<h n="0"/>-<t/>o</d>
Referencoj
En la artikolotekstoj estas multaj referencoj al aliaj vortoj (kapvortoj kaj derivaĵoj) ekz. kun la simbolo ➞. Por tiaj referencoj ni uzos en la XML-kodo r-elementojn. La uzo de referencoj kaj referencopunktoj estas klarigita en aparta paĝo.
Markado de nacilingvaj nomoj
En artikoloj pri propraj nomoj, precipe loknomoj, povas esti inde aldoni en la difino la nacilingvan nomon, aŭ plurajn nacilingvajn nomojn. Por tiu celo ni uzas tri specialajn XML-elementojn: nom, n kaj lat.
Grupon kun unu aŭ pli da nomoj de la sama afero oni metu en nom-elementon. Ene de ĝi estu unu aŭ pli da n-elementoj, po unu por ĉiu nomo. En n-elemento estu la nacilingva nomo, kaj se tiu uzas alian skribsistemon ol la latina, estu — se eble — ankaŭ lat-elemento kun latinlitera formo de la nomo.
Jen ekzemplo el la artikolo «Helsinko»:
<nom><n l="fin">Helsinki</n><n l="swe">Helsingfors</n></nom>
En ĉiu n-elemento estu nepre l-atributo kun trilitera lingvokodaĵo laŭ la normo ISO 639-3 (fin kaj swe en la ĉi-antaŭa ekzemplo). Vidu ankaŭ anglalingvajn tabelojn de ĉiuj tiuj kodaĵoj.
Iafoje se du aŭ pli da lokaj lingvoj uzas la saman skriban formon de la koncerna nomo, oni povas prezenti tiun nomon per nur unu sola n-elemento, sed kun du aŭ pli da lingvokodaĵoj en la l-atributo. Jen ekzemplo el la artikolo «Istrio»:
<nom><n l="hrv slv">Istra</n><n l="ita">Istria</n></nom>
Tie la nomo «Istra» estas kaj kroata kaj slovena nomo de Istrio, kaj tial aperas kaj hrv kaj slv en la l-atributo. Inter la kodaĵoj estu spaceto.
Jen ekzemplo de japana nomo el la artikolo «Hiroŝimo»:
<nom><n l="jpn">広島市<lat>Hiroshima-shi</lat></n></nom>
Tie post la japana nomo «広島市» estas lat-elemento kun latinlitera transskribo de la japana nomo. Ne necesas meti spaceton antaŭ la lat-elemento. En la prezento aperos tie aŭtomate spaceto aŭ alia disiga signo.
La latinliteraj transskriboj uzu prefere sistemon oficialan en la koncerna lando, aŭ por la koncerna lingvo. Se oficiala latinliteriga sistemo ne ekzistas, ni uzu — kiom eble — sistemon vaste uzatan en la mondo por tiu lingvo. Pure Esperantajn transliterigojn ni evitu. La celo ne estas montri la elparolon, sed ebligi al la uzantoj rekoni la nomon, kaj eble serĉi ĝin en enciklopedio aŭ alia fonto. Ideale por ĉiu lingvo ni elektu unu latinliterigan sistemon, kiun ni uzos sisteme por ĉiuj nomoj en tiu lingvo.
Por kelkaj ne-latinliteraj lingvoj latinlitera transskribo aperas aŭtomate, kaj por ili ni ne uzu lat-elementon por latinlitera transkribo: la rusa, la ukraina kaj la antikva greka. (En multaj artikoloj ankoraŭ aperas tia lat-elemento ĉe nomo el iu el tiuj lingvoj, ĉar antaŭe ne okazis tia aŭtomata transskribo. Tiu lat-elementoj nun estas ignorataj. Ili ne kaŭzas problemojn, sed povas esti iom post iom forigataj. En tiaj okazoj la transskribo videbla en la prezento povas esti alia ol tiu el la superflua lat-elemento, ĉar la aŭtomata transskribo uzas alian latinliterigan sistemon.)
Jen aparte kompleksa ekzemplo el la artikolo «Adriatiko». Tiu maro havas kvar nomojn en ses lingvoj:
<nom><n l="ita">Mare Adriatico</n><n l="slv">Jadransko morje</n>
<n l="bos hrv cnr">Jadransko More</n><n l="sqi">Deti Adriatik</n></nom>
Kiujn lingvojn prezenti, dependas de la unuopaj okazoj. Unuavice ni prezentu nomojn en lingvoj oficialaj en la koncerna loko. Sed en iuj okazoj ankaŭ neoficialaj lingvoj povas esti menciindaj. Apenaŭ eblas starigi absolutajn regulojn pri tio. Ni memoru, ke la precipa celo estas ebligi rekoni la koncernajn lokojn, kaj laŭbezone serĉi informojn pri ili en aliaj fontoj.
La sistemo rekonas nun la jenajn lingvojn, sed pliaj povas esti aldonataj laŭbezone:
Jen la samaj lingvoj ordigitaj alfabete laŭ la lingvokodaĵoj:
Fontindikoj
Ĉe ekzemploj kun a-elementa indiko de verko aŭ aŭtoro ni iom post iom aldonu precizan fontindikon. Pri tiaj fontindikoj estas detalaj klarigoj en aparta paĝo.
Vortolongo
Kapvortoj nun rajtas esti maksimume 40 signojn longaj, dum derivaĵoj povas esti ĝis 100 signojn longaj. Kredeble tiuj limoj neniam ĝenos nin, sed estas eble ilin ŝanĝi je bezono.
Mallongigospecoj
En la redaktata versio de PIV ni distingas inter kvar specoj de mallongigoj:
1. Mallongigoj uzataj en la vortaro
Iuj mallongigoj estas uzataj en difinoj kaj rimarkoj en la vortaraj artikoloj. Temas pri limigita normigita listo multe malpli longa ol en antaŭaj PIV-oj. Tiajn mallongigojn ni ĉiam marku en la XML-kodo per <m>...</m>. Tiaj estas interalie. la mallongigoj ĉ (ĉirkaŭ), ekz. (ekzemple), kg (kilogramoj) kaj t.e. (tio estas). En la prezento tiuj mallongigoj aŭtomate ricevas ŝpruchelpan klarigon, kiu aperas, kiam oni musumas sur la mallongigo. Vidu la plenan liston de tiuj mallongigoj.
2. Mallongigoj uzataj nur en ekzemploj
En ekzemploj, kiujn ni prenis el realaj tekstoj, povas aperi kelketaj pliaj mallongigoj, kiuj ne estas en la normigita listo de mallongigoj uzataj en la vortaro. Tiajn mallongigojn ni ĉiam marku en la XML-kodo per <mn>...</mn> (mn por «mallongigo nenorma»). Tiu marko estas uzebla nur ene de E-elementoj kaj e-elementoj. Tiaj estas interalie. la mallongigoj a.K (antaŭ Kristo), ekz. (ekzempleroj - alia senco ol ekz en m-elemento!) kaj k.t.p. (kaj tiel plu - en difinoj kaj rimarkoj ni uzas ktp). En la prezento ankaŭ tiuj mallongigoj aŭtomate ricevas ŝpruchelpan klarigon, kiu aperas, kiam oni musumas sur la mallongigo. Vidu la plenan liston de tiuj mallongigoj.
3. Mallongigoj ĝenerale uzataj
Krome estas en la vortaro artikoloj pri multaj aliaj mallongigoj ĝenerale uzataj, kiel adr (adreso), Jan (Januaro), inkl. (inkluzive) kaj L (Latino). Resumaj difinoj de tiuj mallongigoj aperas en aparta listo, aŭtomate kreata el la koncernaj artikoloj. Vidu la plenan liston de tiuj mallongigoj.
4. Mallongigoj de institucioj, asocioj, revuoj kaj verkoj
En la vortaro estas ankaŭ artikoloj pri multaj mallongigoj de plejparte Esperantaj institucioj, asocioj, revuoj kaj verkoj, kiel AdE (Akademio de Esperanto), EU (Eŭropa Unio), IKU (Internacia Kongresa Universitato) kaj S-ulo (Sennaciulo). Resumaj difinoj de tiuj mallongigoj aperas en aparta listo, aŭtomate kreata el la koncernaj artikoloj. Vidu la plenan liston de tiuj mallongigoj.
Lastatempaj redaktoj
En la serĉilopaĝo de la redaktejo aperas maldekstre tabelo de lastatempe faritaj redaktoj. Tie aperas maksimume 20 redaktoj, kaj nur redaktoj faritaj en la pasintaj kvar semajnoj. Se oni tie musumas sur la kapvorto, oni povas vidi la redaktan komenton.
Se oni alklakas kapvorton en tiu listo de redaktoj, la koncerna artikolo malfermiĝas en la serĉilo.
Ĉiu redakto havas R-butono, per kiu oni povas malfermi la koncernan artikolon en la redaktilo, D-butonon, per kiu oni povas vidi la diferencojn inter la lasta kaj la antaŭlasta redaktoj, kaj H-butonon, per kiu oni povas esplori la redakto-historon de la koncerna artikolo.
La listo de redaktoj aŭtomate refreŝiĝas ĉiun minuton.
Per la butono Vidi pli da redaktoj oni povas malfermi apartan paĝon, kiu montras la mil lastajn redaktojn en iom pli detala maniero. Tie artikolo povas aperi plurfoje, se ĝi estis redaktita pli ol unu fojon. Tie oni povas filtri la redaktojn laŭ kapvorto, komento, tempo de redakto kaj nomo de la redaktinto. Por filtri oni tajpu en la tekstokampo kape de la koncerna kolumno. La filtrado laŭ kapvorto, tempo kaj redaktinto, atentas la tekston de la komenco. La filtrado laŭ komento filtras laŭ teksto aperanta ie ajn en la komentoteksto. La filtrado ĉiam ignoras usklecon. Se oni volas vidi nur redaktojn sen komento (malplena komento), oni entajpu punkton («.»).
La listo de lastatempaj redaktoj estas regrandigebla per la suba dekstra angulo. Oni povas tute fermi la liston per alklakado al la titolo Lastatempaj redaktoj. La grando kaj malfermiteco de la listo estas memorataj, kaj rekreataj, kiam oni revenas al la redaktejo.
Se oni uzas tre malgrandan ekranon, ekz. poŝtelefonon, la listo de lastatempaj redaktoj tute ne aperas. Anstataŭe estas tie ligilo LR, per kiu oni povas malfermi la mil lastajn redaktojn.
Forviŝi kaj restarigi artikolojn
Se artikolo ne plu estu en la vortaro, oni povas ĝin forviŝi. Forviŝado ne estas definitiva, sed povas ĉiam ajn esti malfarita.
Por forviŝi artikolon, oni malfermu ĝin en la redaktilo. Tie la forviŝado-funkcio estas iom kaŝita kaj intence ne tute facila, por malebligi akcidentan aŭ malbone pripensitan forviŝadon.
Unue oni devas enskribi komenton kun ia klarigo, kial la artikolo estu forviŝita. Por fari tion oni uzu la butonon Komentado.
Poste oni duoble alklaku la grandan verdan kapvorton supre maldekstre. Tiam aperas fenestreto kun peto konfirmi la forviŝadon. La konfirmon oni devas plian fojon konfirmi. Se tiam montriĝas, ke mankas komento, oni devas refari ĉion dekomence.
Se la forviŝado sukcesas, aperas fenestreto, kiu konfirmas tion, kaj poste la redaktilo aŭtomate fermiĝas.
Se artikolo enhavas referencopunkton, kiu estas ie uzata kiel referenco en alia artikolo, ne eblas forviŝi la artikolon. Oni devas tiam unue forigi la uzojn de la koncerna referencopunkto, kaj poste reprovi la forviŝadon.
Forviŝitaj artikoloj aperas en la listo de lastatempaj redaktoj, sed nur en la aparta paĝo kun pli detala montrado de redaktoj. Forviŝitaj artikoloj estas tie aparte montritaj kun ruĝeta fono. Tie oni povas per M-butono («M» = «malfari») restarigi forviŝitan artikolon. (Forviŝita artikolo estas tie prezentita nur se la forviŝo estas unu el la lastaj mil redaktoj. Iam poste estos aldonita eblo vidi ĉiujn forviŝitajn artikolojn.)
Kiam oni restarigas artikolon, nepre necesas ĝin tuj rekonservi en la redaktilo. Tial aŭtomate malfermiĝas redaktila fenestro kun la ĵus restarigita artikolo. Tie oni ĝin konservu, eĉ se oni nenion ŝanĝas. Oni aldonu komenton pri la kialo de la restarigado. Tia tuja rekonservado necesas por ke ĉiuj datumoj pri kapvorto, derivaĵoj kaj eventualaj referencopunktoj estu bonorde reregistritaj. Alie la restarigita artikolo ne estos trovebla per la serĉilo.
Iafoje eble okazos, ke restarigita artikolo ne estas konservebla, ĉar ĝia XML-kodo ne plu kongruas kun la ĝisdataj reguloj, kiuj eble estis ŝanĝitaj post kiam la artikolo estis forviŝita. Tiam oni devas redakti ĝin por rekonformigi ĝin al la novaj reguloj, kaj poste ĝin konservi.
Resti ensalutinta
Post ensalutado oni restas ensalutinta senfine, se oni estas aktiva en la redaktejo. Se oni ĉesas esti aktiva, oni post iom da tempo devas ensaluti denove (ĝuste nun post unu horo).
Esti aktiva en la redaktejo signifas fari serĉojn, uzi la foliumilon, konservi, testi, rebeligi, aŭ reŝargi artikolon en la redaktilo, tajpi en la kodo-panelo de la redaktilo, enmeti kodaĵojn per iu el la falmenuoj, aŭ eĉ nur movi la tajpomontrilon en la kodo-panelo.
Samtempa redaktado
Se du teamanoj redaktas la saman artikolon samtempe, povas estiĝi kolizioj kaj konfuzo: Kiam unu el ili konservas siajn ŝanĝojn, eble ŝanĝoj jam konservitaj de la alia teamano nuliĝas. Por eviti tiajn ĝenojn la redaktejo uzas sistemon de ŝlosado de artikoloj: Kiam iu malfermas artikolon en la redaktilo, la artikolo ŝlosiĝas kun indiko, ke tiu teamano okupiĝas pri ĝi. Se alia teamano tiam provas malfermi la saman artikolon, tio ne sukcesas. Anstataŭe aperas mesaĝo, ke alia teamano laboras pri la artikolo.
Artikolo restas tiamaniere ŝlosita dum oni ĝin redaktas, t.e. dum oni estas aktiva en la redaktilo (vidu ĉi-antaŭe ĉe Resti ensalutinta). Sed se oni estas tute neaktiva dum iom da tempo (ĝuste nun unu horo), la artikolo aŭtomate malŝlosiĝas, kaj alia teamano povas ĝin malfermi. Tiam la artikolo ŝlosiĝas kun indiko, ke la alia teamano ĝin redaktas. Se la unua tiam provas denove redakti, aperas mesaĝo, ke alia teamano transprenis la artikolon.
Tia tempolimo estas necesa, por tiaj okazoj, kiam iu lasas artikolon malfermita dum longa tempo, eble eĉ ne memorante, ke ĝi troviĝas en nevidebla fenestro aŭ langeto. Por malebligi, ke artikolo tiamaniere restu longege ŝlosita senbezone, ekzistas la tempolimo. Sed se oni daŭre redaktas (estas aktiva en la redaktilo pri la koncerna artikolo), oni principe povas teni la artikolon ŝlosita kiom ajn longe.
Tiaj kolizioj kredeble okazos nur tre malofte, sed la ŝlosado ekzistas por tiam eviti malagrablaĵojn.
Kiam oni fermas la redaktilon, la artikolo malŝlosiĝas. Plej sekure tio okazas, se oni uzas la butonon Fermi.
Sed unu sama teamano ja povas malfermi artikolon en du malsamaj fenestroj, kaj okupiĝi pri ĝi en ambaŭ paralele (eble por esplori diversajn ideojn de redaktado). Sed se oni tiam konservas ŝanĝojn en unu el tiuj fenestroj, ne plu eblas konservi en la alia fenestro (krom se oni tie reŝargas la kodon por ekhavi la ĝisdatan version).
Artikolotipo
Ĉiu artikolo devas aparteni al unu el la jenaj tipoj. La aparteno dependas de la karaktero de la radiko de la kapvorto (de la unua kapvorto, se estas pli ol unu):
| radiko | ekz. «tabl‧o», "kur‧i" (ankaŭ ĉiuj fremdaj, ne-Esperantaj, artikoloj estu tiel klasitaj) |
|---|---|
| sufikso | ekz. «-ist-», "-em-" |
| prefikso | ekz. «mal-», "pra-" |
| litero | ekz. «a», «b» (ne liternomo, kiel «bo», «co» ktp - ili estu en la tipo «vorteto») |
| finaĵo | ekz. «-o», «-n» |
| vorteto | ekz. «la», «adiaŭ», «co», «alfa» |
| mallongigo | ekz. «k.c.», «s-ro" (ordinaraj mallongigoj) |
| mall. inst. k.s. | ekz. «UEA», «AdE», "EPĈ" (mallongigoj de institucioj, asocioj kaj revuoj) |
La tipelektilon de la redaktilo oni bezonas uzi preskaŭ nur, kiam oni kreas novan artikolon. La tipoj estos uzataj por diversaj celoj, ekz. la indikado de ofto. Kiam la tipo estas ŝanĝita sed ankoraŭ ne estas konservita, la vorto «Tipo» fariĝas ruĝa.
Horo de la servilo
La servilo, en kiu loĝas la redaktejo, uzas la horzonon UTC (Universala Tempo Kunordigita, siatempe konata kiel GMT = «Meza Tempo de Grenviĉo»). Tial ĉiuj indikoj pri redaktotempo k.s. estas indikitaj laŭ UTC.
Apartaĵoj de Fajrovulpo
Tiuj, kiuj uzas la TTT-legilon Fajrovulpo («Firefox») aŭ TTT-legilon bazitan sur Fajrovulpo, atentu pri kelkaj aferoj:
- Kiam oni redaktas longan artikolon, Fajrovulpo kelkfoje reagas iom malrapide. Se vi volas testi tion, la plej longa artikolo estas «iri».
- Se oni volas enkopii tekston en la kodo-kampon, oni enkopiu ĝin kiel «platan tekston». Tion oni ordinare povas fari per la klavo-kombino Stir-Majuskligo-V. Se oni uzas la ordinaran engluan klavo-kombinon Stir-V, la teksto povas fuŝiĝi. Iafoje linirompoj malaperas senspure, kaj vortoj povas miskuniĝi. Bedaŭrinde pro tio estas tre riske marki tekston kaj poste tiri ĝin permuse al alia loko, ĉar la enmetado tiam okazas kvazaŭ oni uzus Stir-V. Post sukcesa engluado povas esti necese uzi la butonon Beligi (aŭ la Eskapo-klavon).
Uzi propran redaktilon
Oni ankaŭ povas redakti la XML-kodon en propra tekstoredaktilo, se oni tion preferas. Tiam oni simple marku la kodon en la kodo-panelo, kaj kopiu ĝin por uzo en la preferata redaktilo. Poste oni reengluu la rezultan kodon en la kodo-panelon. Se oni uzas Fajrovulpon oni tiam devas ĝin englui kiel «platan tekston» (vidu ĉi-antaŭe). Oni poste uzu la Beligi-butonon por ĝustigi la aranĝon de la kodo.
Legosignoj
La uzo de legosignoj (antaŭe nomata «Atentolisto» por redaktantoj) estas klarigita en la klarigo-paĝo por ordinaraj uzantoj
Por redaktantoj estas du pliaj ebloj de legosignoj:
- Ĉe ĉiu legosigno en la legosigno-fenestreto estas ankaŭ R-butono por malfermi la koncernan artikolon en la redaktilo.
- Supre en la legosigno-fenestreto estas M-butono, per kiu oni povas malfermi ĉiujn atentatajn artikolojn de la aktiva grupo en aparta fenestro. (Tiu eblo dume ne ekzistas por ordinaraj uzantoj, ĉar estas kelketaj aferoj, kiuj ne funkcias tute optimume en tiu paĝo).
Kodoserĉilo
La redaktejo enhavas specialan serĉilon, per kiu oni povas priserĉi la kodon de la artikoloj. Ĝi estas atingebla ĉe la adreso kodoserchilo.html. Oni ankaŭ povas malfermi ĝin per la falmenuo Pli en la ordinara serĉopaĝo, kaj en la redaktilo per la KS-butono.
Per la kodoserĉilo oni povas serĉi XML-ajn markojn, vinjetokodojn kaj multon alian. En la serĉado oni povas uzi t.n. regulesprimojn. Tio estas sistemo de ĵokeraj signoj, kiu donas multajn eblojn de tre precizaj kaj kompleksaj serĉesprimoj. Sed oni ankaŭ povas uzi la ordinarajn ĵokersignojn * kaj ?, se oni malŝaltas la elektilon regulesprimoj. Tiuj, kiuj jam uzis regulesprimojn en programlingvoj kiel Perlo, PHP aŭ Javaskripto, jam scias, kiel ili funkcias baze, sed ĉi tie eblas uzi ankaŭ kelkajn pliajn kodaĵojn, kiuj ne estas parto de la ordinara sistemo de regulesprimoj. Vidu apartan paĝon pri regulesprimoj.
Alternative oni povas serĉi per XPath-esprimoj. Per XPath oni povas indiki elementojn en la elementostrukturo de la artikoloj. Ankaŭ XPath estas rimedo uzata precipe en programlingvoj. Vidu apartan klarigopaĝon pri XPath.
En la serĉorezultoj la trafoj estas kolore markitaj. La unua trafo estas aparte markita, kaj estas aŭtomate tuj videbla. Oni povas foliumi tra la trafoj per la klavoj Sago-Dekstren (= antaŭen) kaj Sago-Maldekstren (= reen) se oni samtempe tenas la Stir-klavon.
Negativa serĉesprimo
Krom la ordinara serĉesprimo, kiun oni povas enigi ĉe Serĉi, oni povas ankaŭ aldoni negativan serĉesprimon ĉe Sen. Se oni uzas ambaŭ serĉesprimojn, la serĉo trovas artikolojn (aŭ kuntekstojn), kiuj enhavas la unuan pozitivan serĉesprimon, sed kiuj ne enhavas la duan negativan serĉesprimon. Se oni uzas nur negativan serĉesprimon, la serĉo trovas nur artikolojn, kiuj ne enhavas tiun esprimon. En tia okazo ne aperas la XML-kodo de la koncernan artikoloj, ĉar en ĝi tute ne estas trafoj. Se oni uzas serĉon per XPath, oni ne povas uzi negativan serĉesprimon.
Kunteksto
Se oni enskribas serĉesprimon ankaŭ en la tria tekstokampo, kiu estas markita Kunteksto, la unua serĉesprimo serĉas ene de la trafoj de la kunteksta serĉesprimo, kaj nur aperas trafoj, kiuj kongruas kun ambaŭ serĉesprimoj. Se oni tiam uzas ankaŭ negativan serĉesprimon (“Sen”), la serĉo trovas lokojn en tia kunteksto, kiu enhavas la ordinaran serĉesprimon, sed kiuj ne enhavas la negativan serĉesprimon.
Tiel oni povas en la unua tekstokampo skribi ekz. <o>evitinde</o>, kaj en la tria tekstokampo ekz. <D>.+?</D>. Tiam oni trovas aperojn de <o>evitinde</o>, kiuj troviĝas ene de D-elemento.
Se oni uzas kuntekstan serĉadon, oni nepre uzu ankaŭ regulesprimojn. Uzado de ordinaraj ĵokersignoj tiam povas iafoje doni malĝustajn rezultojn, ekz. ĝi povas iafoje montri trafojn ekster la indikita kunteksto. Tial, kiam oni enmetas aŭ ŝanĝas ion en la kampo de Kunteksto, la elektilo Regulesprimoj aŭtomate aktiviĝas. Oni ankaŭ prefere ŝaltu la elektilon Uskle.
La elekto Uskle ne validas por kunteksta serĉesprimo. Ĝi ĉiam atentas usklecon. Sekve, se oni ekz. volas serĉi kaj en E-elementoj, kaj en e-elementoj, kiuj ne troviĝas ene de E-elemento, oni uzu la kuntekston <([Ee])\b[^>]*>.*?</\1>, kie la kodaĵo \1 resendas al la interkrampaĵo ([Ee]), kiu eksplicite indikas, ke povas esti E aŭ e.
Verki kuntekstajn serĉesprimojn povas esti iom malfacile. Per la butono Krei kuntekston oni povas ricevi helpon. Alklaku ĝin kaj elektu la deziratan kuntekston, aŭ plurajn deziratajn kuntekstojn. La tiel konstruataj serĉesprimoj ĉiam uzas regulesprimojn.
Se oni klavas Stir-Spaceto en la tria tekstokampo, aperas tie la ŝablono <X\b[^>]*>.*?</X>, el kiu oni povas mem fari kuntekston anstataŭigante X per la dezirata elementonomo.
Se oni ŝaltas la elektilon - anstataŭ la elektilo + (apud la butono Krei kuntekston), la kunteksto funkcias inverse: La serĉo donas nur trafojn, kiuj ne estas en la indikita kunteksto.
Se oni uzas serĉon per XPath, oni ne povas uzi kuntekstan serĉesprimon.
XML-komentoj
Serĉado okazas normale en versio de la XML-kodo, en kiu forestas eventualaj XML-komentoj, ĉar plej ofte oni ne interesiĝas pri la enhavo de tiaj komentoj. Se oni volas serĉi ankaŭ en XML-komentoj, oni aktivigu la elektilon Serĉi ankaŭ en komentoj. Se oni volas serĉi aparte en XML-komentoj, oni aktivigu tiun elektilon, kaj uzu la Kunteksto-kampon por specifi XML-komentojn (la helpilo Krei kuntekston povas helpi pri tio). Tiam la apuda plus-elektilo estu aktiva.
Trovoj
La larĝon de la montrado de trovoj oni povas ŝanĝi laŭvole. La malsupra dekstra angulo havas tirilon, per kiu oni povas tiri la dekstran randon al la dezirata pozicio. Tiu pozicio estas memorata.
Memori serĉagordojn
Se oni ofte ripetas la samajn aŭ similajn serĉojn per la Kodoserĉilo, oni povas ilin konservi por reuzado per la Memori serĉagordojn. Tiel konservitajn agordojn oni povas reaktivigi per Montri kodoserĉojn.
XML-elŝuto
En la kodoserĉilo estas ankaŭ butono XML, per kiu oni povas elŝuti la tutan artikolaron kiel unu XML-an dosieron.