Fantomaj artikoloj
Per la elektilo Fant. (supre en la redaktilo) oni povas marki artikolon kiel «fantoman». Tio estas bezonata nur treege malofte, en specialaj okazoj.
Fantomaj artikoloj principe ne estas en la vortaro. Ili tute ne aperas en la sekcio «Foliumi». En la sekcio «Serĉi» oni tamen povas ilin trovi, sed nur se oni rekte serĉas ilin per la preciza formo de la kapvorto. Se oni uzas la ĵokersignojn * kaj ? en la serĉesprimo, fantomaj artikoloj neniam aperas.
Kiel fantomajn ni marku tiajn artikolojn, kies kapvorto antaŭe estis en PIV, sed kiujn ni decidis forigi, kaj kies foresto en la nova versio de PIV povas aparte mirigi la uzantojn. En tiaj okazoj povas do esti inde provizi klarigon pri la forigo de la artikolo. Tiun elturniĝon ni tamen uzu nur en aparte gravaj okazoj.
Fantomaj artikoloj principe konsistu el la koncernata kapvorto (kiu aperas ruĝkolore), la indiko «evitinde» kun referenco al la preferinda vorto, kaj el rimarko (rim-elemento), kiu klarigas, kial la vorto ne plu aperas en PIV.