Skribado de formuloj per TeX
Formuloj matematikaj, ĥemiaj k.a, aperu en form-elemento aŭ s-elemento. Ordinare oni povas skribi la formulon per la ordinaraj simplaj rimedoj de la redaktilo, t.e. per ordinara teksto kaj kelkaj helpaj elementoj kiel sup kaj sub. Sed en iaj okazoj tiuj rimedoj ne estas sufiĉaj, ĉar la formulo bezonas pli kompleksan tipografian aranĝon. En tiaj okazoj oni povas skribi la formulon per la tipografia lingvo TeX, kiu estas ofte uzata de matematikistoj.
Por indiki, ke formulo estas skribita per TeX, oni aldonu al la form-elemento aŭ la s-elemento la atributon tip kun la valoro «tex»: <form tip="tex">...</form> aŭ <s tip="tex">...</s>
La rimedojn de TeX ni uzu nur kiam ili vere estas necesaj. Supozeble tio ne okazos tre ofte. Se oni ne scias, kiel uzi TeX-on, oni lasu tiajn okazojn al redaktantoj kun la bezonataj scioj.
Ekzemploj de formuloj skribitaj per TeX
| kodo | prezento |
|---|---|
| <form tip="tex">\sqrt{4} = 2</form> | $\sqrt{4} = 2$ |
| <form tip="tex">3x_2 \ \times \ 2x_3</form> | $3x_2 \ \times \ 2x_3$ |
| <form tip="tex">\left( {{x}_{0}}+\frac{1}{p\left( {{x}_{0}} \right)}\ ,\ \frac{q\left( {{x}_{0}} \right)}{p\left( {{x}_{0}} \right)} \right)</form> | $\left( {{x}_{0}}+\frac{1}{p\left( {{x}_{0}} \right)}\ ,\ \frac{q\left( {{x}_{0}} \right)}{p\left( {{x}_{0}} \right)} \right)$ |
Por ĥemiaj formuloj oni povas uzi la specialan TeX-komandon \ce{...} (de la TeX-paketo mhchem):
| kodo | prezento |
|---|---|
| <form tip="tex">\ce{Sb2O3}</form> | $\ce{Sb2O3}$ |
| <form tip="tex">\ce{CO2 + C -> 2 CO}</form> | $\ce{CO2 + C -> 2 CO}$ |
| <form tip="tex">\ce{A ->[H2O] B}</form> | $\ce{A ->[H2O] B}$ |
Rimarku, ke la signojn <, > kaj & oni devas skribi kiel <, > kaj & respektive.
Rimarku, ke ni ne povas uzi ĉiujn eblojn de TeX, sed nur tiujn, kiujn komprenas la sistemo MathJax (kiu kreas la prezenton de TeX-formuloj). Temas esence pri tiuj partoj de TeX, kiuj koncernas formulojn, kaj ne tiuj, kiuj koncernas ĝeneralan tipografion. Detalojn oni povas trovi en la angla-lingva paĝo TEX Commands available in MathJax.