Kiam oni konservas ŝanĝojn de homonimo-numeroj, adaptiĝas aŭtomate ĉiuj referencoj al la koncernaj artikoloj (precizaj referencoj, simplaj referencoj kaj referencoj en d-partoj).
La kolumnojn ĈH (Ĉefhomonimo) kaj HI (Homonimo-identigilo) oni ordinare ignoru. Ili rilatas al la statistiko de ofto, kiu estas prenata el la Tekstaro de Esperanto, kaj estas traktataj nur de tiuj, kiuj laboras ankaŭ pri la Tekstaro.