Serĉado per regulesprimoj
Kiam oni serĉas (per la kodoserĉilo aŭ per la ordinara serĉilo) oni povas uzi diversajn specialajn simbolojn, t.n. regulesprimojn. Ĉi-sube estas klarigoj pri la plej gravaj el tiuj signoj, sed principe oni povas uzi la tutan repertuaron de regulesprimaj signoj uzataj en programadaj lingvoj kiel Pitono, Perlo, Javaskripto k.a. Atentu tamen, ke ĝusta uzado de kompleksaj kunmetoj de tiaj signoj povas esti iom malfacila.
Oni povas krome uzi specialajn gramatikajn kaj literajn serĉosimbolojn, kiuj ne ekzistas en ordinaraj regulesprimoj. Ili estas prenitaj el la Tekstaro de Esperanto, sed ne ĉiuj el la literaj serĉosimboloj uzeblaj en la Tekstaro funkcias ĉi tie.
- .
- = iu ajn signo (aŭ spaceto). Ekz.: serĉo per la serĉesprimo s.no trovas «sano», «seno», «sino», «sono» kaj «suno» (kaj ankaŭ ekz. «s no»). Por serĉi efektivan punkton, oni skribu \. (kun aldona malsuprenstreko).
- +
- = unu aŭ pli de la antaŭa signo (aŭ interkrampaĵo). Ekz. vat+o respondas al «vato» kaj «vatto», kaj ankaŭ (principe) al «vattto», «vatttto» k.t.p. Por serĉi efektivan pluso-signon, oni skribu \+.
- *
- = nul aŭ pli de la antaŭa signo (aŭ interkrampaĵo). Ekz. e*norma respondas al «norma» kaj «enorma», kaj ankaŭ (principe) al «eenorma», «eeenorma» k.t.p. Por serĉi efektivan steleton, oni skribu \*.
- {}
- = kiomo de la antaŭa signo (aŭ interkrampaĵo). Ekz. i{2,4} signifas 2 ĝis 4 sinsekvajn «i»-ojn (minimume 2, maksimume 4). [aeiou]{3} signifas 3 sinsekvajn vokalojn. \.{,3} signifas 0 ĝis 3 sinsekvajn punktojn. (la){2,} signifas 2 aŭ pli da sinsekvaj okazoj de la literduopo «la». Por serĉi efektivajn kunigajn krampojn, oni skribu \{ kaj \}.
- ?
- = nul aŭ unu de la antaŭa signo (aŭ interkrampaĵo). Ekz. t?iaj respondas al «tiaj» kaj «iaj» (la «t» estas libervola). lingvo-?lernado trafas kaj «lingvo-lernado» kaj «lingvolernado» (la dividostreko estas libervola). Por serĉi efektivan demandosignon, oni skribu \?.
- +?, *?
- Post + aŭ * aldona ? havas alian signifon. Tie ĝi kaŭzas, ke + aŭ * kondutas minimumeme (normale ili kondutas maksimumeme). Ekz. se en teksto aperas la vorto «demokratioj», kaj oni serĉas per la esprimo d.+o, oni trovas «demokratio» (de «d» ĝis «o», inter kiuj estas unu aŭ pli da signoj, el kiuj unu hazarde estas «o»). Sed se oni anstataŭe serĉas d.+?o, oni trovas nur «demo». En la unua okazo + estas maksimumena, kaj prenas tiom da signoj, kiom ĝi entute povas trovi. En la dua okazo +? estas minimumema, kaj kontentiĝas tuj antaŭ la unua «o».
- []
- = signoklaso. Ekz. tr[eio] respondas al «tre», «tri» kaj «tro». [ĉĝĥĵŝ]ar trovas «ĉar», «ĝar», «ĥar», «ĵar» kaj «ŝar». \b[Ĉĉ]u\b trovas «Ĉu» kaj «ĉu». \b\w+[aeiou]\b trovas ĉiujn vortojn, kiuj finiĝas per vokalo. [aeiou][aeiou]+ trovas du aŭ pli da sinsekvaj vokaloj («aa«, «eui», «iii» k.s.). Se oni skribas ^ komence de tia signoklaso, oni inversigas la signifon: [^aeiou] simbolas ĉiun ajn signon krom ĝuste «a», «e», «i», «o» kaj «u». [^ĥ] estas ĉiu ajn signo krom ĝuste «ĥ». Atentu, ke ^ komence de serĉesprimo havas alian signifon. Atentu, ke oni ĉiam devas uzi tiajn krampojn en paroj. Se oni skribas ekz. [l (mankas la finkrampo), oni trovos nenion ajn. Por serĉi efektivajn rektajn kramposignojn, oni skribu \[ kaj \].
- |
- = aŭ. Ekz. (en|el)iri respondas al «eniri» kaj «eliri». (A|a)ntaŭ trovas kaj «Antaŭ» kaj «antaŭ». Por serĉi efektivan vertikal-signon, oni skribu \|.
- ()
- = kunigo. Ekz. (mal)?granda respondas al «malgranda» kaj «granda». La posta ? koncernas la tutan interkrampaĵon, kaj indikas, ke tiu estas libervola. (mal)+graŭ respondas al «malgraŭ» kaj «malmalgraŭ» (kaj ankaŭ al «malmalmalgraŭ» k.t.p.). Atentu, ke oni ĉiam devas uzi tiajn krampojn en paroj. Se oni skribas ekz. (la - mankas la finkrampo -, oni trovos nenion ajn. Por serĉi efektivajn kramposignojn, oni skribu \( kaj \).
- \1, \2...
- = retroreferenco al antaŭa kunigo (per rondaj krampoj). Ekz. \b(sur|sub) \1\b respondas al «sur sur» kaj «sub sub». \1 referencas la unuan kunigon, \2 la duan kunigon, k.t.p. Se oni uzas tiajn esprimojn, la respondaj interkrampaj kunigoj devas ekzisti. Alie la serĉo rezultigas eraron. Ne eblas ekz. \b(sur|sub) \1 \2\b, ĉar tie estas nur unu kunigo. Sed ja eblas ([a-z]+)([a-z]+) kaj \2\1, kio trafas ekz. «lignofajro kaj fajroligno» aŭ «petoskribo kaj skribopeto».
- \w
- = unu vortsigno. Tio estas ĉiuj literoj (ne nur la Esperantaj), ĉiuj ciferoj (ne nur la Hind-Arabaj) kaj «_» (sublinia signo). Se oni volas serĉi nur Esperantajn literojn uzu prefere \EL aŭ \EO.
- \W
- = unu ne-vorta signo. Tio estas la malo de \w.
- \S
- = ajna signo krom spaceto. Rimarku, ke la solaj spacosignoj, kiuj aperas en la tekstoj - kiam tiuj estas priserĉataj - estas ordinaraj intervortaj spacetoj, kaj ke nenie aperas duoblaj aŭ plioblaj spacetoj. \S do egalas al . minus spaceto. Rimarku ankaŭ, ke estu majuskla «S» en \S. (Minuskla \s signifas «ajna spacosigno», sed tio ĉi tie praktike egalas al simpla spaceto, kaj tial \s ne estas bezonata ĉi tie.)
- \b
- = vortlimo. Ekz. \bsen donas trafojn nur kiam «sen» aperas ĉe la komenco de vorto. \bsen\b trafas nur la vorton «sen» (ne vortojn kiel «esence», «senila» k.s.).
- \B
- = ne ĉe vortlimo (la malo de \b). Ekz. \Bsen trafas ĉiujn okazojn de «sen«, krom kiam «sen» aperas ĉe la komenco de vorto. \Bsen\B trafas ekz. la vorton «esenca», sed ne la vorton «sen».
- \d
- = cifero. Ekz. \d\d\d trafas ĉiujn okazojn de tri sinsekvaj ciferoj («123», «999», «847» k.s.).
- \D
- = necifero (ĉia ajn signo krom cifero). Ekz. \D1 trafas «a1», «ĉ1», «-1» k.s.
- ^
- = komenco de tekstolinio. Ekz. ^Ĉu\b trafas la vorton «Ĉu», kiam ĝi aperas tuj ĉe la komenco de tekstolinio. Sed kiam oni uzas regulesprimojn en la kodoserĉilo, ĉiu artikolo estas unu longa linio. Tio signifas, ke ^ tie indikas la komencon de la tuta artikolo. Kiam oni uzas regulesprimojn en la ordinara serĉilo, ĉiu vorto estas kvazaŭ aparta tekstolinio. ^ tie do indikas komencon de vorto. Atentu, ke ene de rektaj krampoj ^ havas alian signifon.
- $
- = fino de tekstolinio. Ekz. \.\.\.$ trafas tripunkton ĉe la fino de tekstolinio. Sed kiam oni uzas regulesprimojn en la kodoserĉilo, ĉiu artikolo estas unu longa linio. Tio signifas, ke $ tie indikas la finon de la tuta artikolo. Kiam oni uzas regulesprimojn en la ordinara serĉilo, ĉiu vorto estas kvazaŭ aparta tekstolinio. $ tie do indikas finon de vorto.
Se oni iam volas serĉi la signon «\», oni skribu \\.
Se oni iam volas serĉi efektivan literon «x», kiu ne estu interpretata kiel surogato por supersigno, oni skribu \x aŭ \X.
Gramatikaj serĉosimboloj
- \FI
- = iu ajn el la eblaj kombinoj de gramatikaj finaĵoj en Esperanto, t.e. «o», «oj», «on», «ojn», «a», «aj», «an», «ajn», «e», «en», «i», «as», «is», «os», «us», «u». Ekz. \binteres\FI trafas «intereso», «intereson», «interesojn», «interesa», «interesaj», «interese», «interesi», «interesas» k.t.p. Tio signifas, ke ĝi trafas ĉiujn eblajn formojn de la radiko INTERES/. (Kunmetaĵojn kiel «seninteresa», «interesiĝi» k.s., ĝi tamen ne trafas.)
- \VF
- = iuj ajn el la verbaj finaĵoj en Esperanto. Ekz. \binteres\VF trafas «interesi», «interesas», «interesis», «interesos», «interesus» kaj «interesu».
- \OF
- = iuj ajn el la variantoj de O-finaĵo en Esperanto. Ekz. \binteres\OF trafas «intereso», «intereson», «interesoj» kaj «interesojn».
- \AF
- = iuj ajn el la variantoj de A-finaĵo en Esperanto. Ekz. \binteres\AF trafas «interesa», «interesan», «interesaj» kaj «interesajn».
- \EF
- = iuj ajn el la variantoj de E-finaĵo en Esperanto. Ekz. \bdekstr\EF trafas «dekstre» kaj «dekstren».
- \PA
- = participa sufikso. Ekz. \bnask\PAa\b trafas «naskanta», «naskinta», «naskonta», «naskata», «naskita» kaj «naskota». Se oni skribas anstataŭe \bnask\PA\FI la serĉo trovas ankaŭ «naskantaj», «naskintan», «naskontajn», «naskitas», «naskate» k.t.p.
- \AP
- = aktiva participa sufikso. Ekz. \bnask\APa\b trafas «naskanta», «naskinta» kaj «naskonta».
- \PP
- = pasiva participa sufikso. Ekz. \bnask\PPa\b trafas «naskata», «naskita» kaj «naskota».
Literaj serĉosimboloj
La ĉi-postaj specialkodoj servas por trovi vicon de literoj kaj similaj signoj.
- \EL
- = unu Esperanta litero, t.e. unu el «abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz» kaj «ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ». Ekz. \b\ELia\b trafas «cia», «dia», «fia», «ĝia», «lia», «mia», «nia», «pia», «sia», «ŝia», «tia» kaj «via» kaj eble ankoraŭ aliajn vortojn. \b\EL+m\b trovas ĉiujn vortojn, kiuj finiĝas per «m», kaj kiuj cetere enhavas nur Esperantajn literojn.
- \ED
- = unu Esperanta litero aŭ dividostreko (-), t.e. la samo kiel \EL plus dividostreko. Ekz. \b\EDia\b trafas «cia», «dia», «fia», «ĝia», «lia», «mia», «nia», «pia», «sia», «ŝia», «tia», «via» kaj ankaŭ «-ia» (kaj eble ankoraŭ aliajn vortojn). \b\ED+m\b trovas ĉiujn vortojn, kiuj finiĝas per «m», kaj kiuj cetere enhavas nur Esperantajn literojn aŭ dividostrekojn.
- \LI
- = La samo kiel \EL sed inkluzivas ankaŭ la ne-Esperantajn literojn «qwxyQWXY».
- \LD
- = La samo kiel \ED sed inkluzivas ankaŭ la ne-Esperantajn literojn «qwxyQWXY».
Ĉiuj specialaj simboloj devas esti skribataj ekzakte tiel, kiel ili aperas ĉi-antaŭe. Atentu pri la uskleco: Estu \FI, \OF k.t.p, (ne \fi, \of aŭ simile).
Post ĉiu el la finaĵaj specialsimboloj, \FI, \VF, \OF, \AF, \EF, vortlimo estas subkomprenata. Ne necesas aldoni la vortliman simbolon \b.
La specialaj gramatikaj simboloj ne kapablas distingi inter veraj finaĵoj/sufiksoj kaj ŝajnaj. Tial ekz. \btr\FI trafas vortojn kiel «tro», «tre» kaj «tri», kvankam en ili «o», «e» kaj «i» ne estas gramatikaj finaĵoj. Kaj \bkont\AP\AF\b trafas ankaŭ la vorton «kontanta», kvankam tiu vorto ne estas participo.