Spegula artikolo estas artikolo, kies kapvorto estas sinonimo de la kapvorto de alia artikolo, kaj kies ĉiuj derivaĵoj estas sinonimo de la responda derivaĵo en la alia artikolo. Temas precipe pri K-formoj de artikoloj, kies radiko enhavas la literon Ĥ.
Se ambaŭ radikoj estas tute bonaj kaj rekomendindaj, oni povas marki unu el la artikoloj kiel spegulon de la dua. Ĉiuj difinoj tiam povas esti en la spegulata artikolo, kaj en la spegulo estu ĉe ĉiu kapvorto kaj derivaĵoj nura referenco al la responda vorto en la ĉefa artikolo.
Kiam oni konservas spegulan artikolon, okazas aŭtomata kontrolado, ĉu ĝi enhavas respondaĵon al ĉiu derivaĵo en la ĉefa artikolo. Tiun kontroladon oni povas malŝalti per la elektilo Speg.kontr. (= Spegulkontrolado). Per la problemserĉilo oni povas trovi ĉiujn spegulojn, kiuj ne estas bonorde aranĝitaj.
Por marki artikolon kiel spegulon, oni uzu la S-butonon dekstre de la kapvorto plej supre en la redaktilo. Tiam aperas dialogujo, en kiu oni enskribu la kapvorton de la ĉefa artikolo (aŭ ties id-numeron). Se temas pri homonima artikolo, oni skribu post la kapvorto ankaŭ ties homoniman numeron, ekz. «bito 2». Se ĉio iras ĝuste, kreiĝas aŭtomate XML-kodo kun ĉiuj vortoj kaj kun referencoj al la respondaj vortoj en la ĉefa artikolo. Tiujn ŝanĝojn oni konservu en la ordinara maniero.
Se bezonate oni povas kompletigi la spegulon per ekzemploj, XML-komentoj, noto-elementoj k.s.
Se unu el la du radikoj estas iel malrekomendata, ordinare sufiĉas kapvorto kun referenco al la kapvorto de la rekomendata vorto. Ne necesas marki la artikolon kiel spegulon.
Se la du radikoj ne estas tute sinonimaj, kaj se necesas iom apartaj difinoj de iuj el la vortoj, oni simple verku ambaŭ artikolojn sendepende. Oni ne uzu speguladon.
En la prezento de artikolo, en Serĉi kaj Folumi, spegulaj artikoloj ricevas dikan dekstran borderon. Ĝin vidas nur redaktantoj. Se oni ŝaltas al «ordinara» prezentado, la border ne aperas.