Uzado de v-elementoj

La elemento v (= «variablovorto») estas uzata en difinoj por marki ion, kio grave rilatas al la difinata vorto. v-elementoj estas uzeblaj en difino de verbo, adjektivo, adverbo, prepozicioafikso. Ĉe alispecaj vortoj oni ne uzu v-elementojn.

v-elemento aperas en la prezento inter kunigaj krampoj: «{...}».

La senco de v-elemento dependas de vorto, al kiu ĝi rilatas:

Verbo

v-elemento estas plej ofte uzata en difino de verbo. Ĝi tiam ordinare markas tion, kio estas subjekto aŭ objekto de la koncerna verbo.

Jen la difino de la verbo «abandoni», en kiu la v-elemento indikas tion, kio aperu laŭsence kiel rekta objekto de tiu verbo:

<klas><m>tr</m></klas> cedi <v>ion asekuritan</v> al asekuristo [...]

Ofte la enhavo de v-elemento, kiu rilatas al verbo, estas «iu», «io», «io/iu» aŭ simile, kio esprimas, ĉu en la koncerna frazrolo aperas homo («iu») aŭ objekto. Ekzemple unu el la difinoj de la verbo «elaĉeti» estas la jeno:

pagi por liberigi <v>iun</v> el kaptiteco

Jen la difino de senco 4 de «distingi»:

<v>io</v> esti marko aŭ karakterizaĵo, per kiu oni povas ne intermiksi aferojn

Tie la v-elemento esprimas, ke la subjekto de «distingi» (kun tiu senco) estas (tipe aŭ ĉiam) objekto (ne persono). Rimarku, ke en ordinara uzo infinitivo ne povas havi propran gramatikan subjekton. La v-elemento aperas por montri, kio povas esti subjekto, kiam la verbo estas uzata kun alia finaĵo.

Ofte tio, kio estu rekta objekto kun N-finaĵo, aperas en la difino anstataŭe kiel komplemento kun prepozicio. Tiam oni uzu s-atributon kun la valoro «obj» por indiki, ke la koncerna afero estu rekta objekto de la verbo. Jen ekzemplo ĉe la verbo «abdik

formale demeti ĉiujn rajtojn <v s="obj">pri reĝeco, imperiestreco <m>k.s.</m></v>

Tio signifas, ke oni diru ekz. «li abdikis sian reĝecon».

En tiaj okazoj aperas en la prezento la indiko «obj» supreskribite post la teksto de la v-elemento. Aperas ankaŭ ŝpruchelpa teksto «rekta objekto», kiam oni musumas sur la teksto.

Krome eblas uzi v-elementon ĉe verbo por marki gravan frazrolon, kiu bezonas prepozicion, ekz. <v>al iu/io</v> kaj simile.

La sistemo permesas, ke oni simile indiku, ke temas pri subjekto (per <v s="sub">...</v>), se en la difino la koncerna frazparto aperas en ne-subjekta formo, sed ŝajnas, ke praktike ne estos okazoj por uzi tiun eblon. Kredeble difino verkita en tia maniero fariĝas tro malfacile komprenebla.

Adjektivo

En difino de adjektivo v-elemento indikas tion, kio estas tipe priskribata de la adjektivo. Jen ekzemple la difino de «akromata»:

<v>optika lenso aŭ sistemo</v> korektita pri la <r>aberacio</r>, kiun kaŭzas kolora disperso

Se oni anstataŭigas la vorton «akromata» per tiu difino, oni uzas nur la parton «korektita pri la aberacio...», kaj ne la tekston de la v-elemento. Sed la v-elemento tamen aldonas la tre gravan informon, ke ĉiam temas pri optika lenso aŭ optika sistemo.

Jen la difino de «afabla»:

<v>iu</v> kondutanta plaĉivole kun agrablaj vortoj kaj komplezo

Tio esprimas, ke la adjektivo «afabla» estas uzata pri homo.

Adverbo

En difino de adverbo v-elemento indikas tion, kio estas tipe priskribata de la adverbo. Jen ekzemple la difino de «garantiaĵe» en la artikolo «garantii»:

<v>doni aŭ preni</v> kiel <t/>aĵon

Se oni anstataŭigas la vorton «garantiaĵe» per tiu difino, oni uzas nur la parton «kiel garantiaĵon», kaj ne la tekston de la v-elemento. Sed la v-elemento tamen aldonas la tre gravan informon, ke «garantiaĵe» ĉiam rilatas al ago kiel «doni» aŭ «preni».

Prepozicio

En difino de prepozicio v-elemento indikas tion, kion la prepozicio regas. Jen la unua difino de «antaŭ»:

en loko pli proksima al la rigardanto <v>ol io/iu</v>;
en loko, al kiu frontas la ĉefa flanko <v>de io/iu</v>

Tio esprimas, ke la prepozico «antaŭ» estu uzata en esprimoj kiel «antaŭ la domo» = «en loko pli proksima al la rigardanto ol la domo» aŭ «en loko, al kiu frontas la ĉefa flanko de la domo».

Afikso

En difino de afikso v-elemento indikas tion, al kio oni almetu la afikson. Jen unu el la difinoj de la sufikso «-aĵ-»:

manĝaĵo farita <v>el besto aŭ materialo</v>

Tio signifas, ke oni povas uzi vortojn kiel «ovaĵo» kaj «porkaĵo«, en kiuj la sufikso estas almentita al vorto de besto aŭ materialo, el kiu la koncerna aĵo estas farita.

La efektiva uzo de v-elementoj en artikoloj de afiksoj ankoraŭ bezonas multe da plibonigado kaj adaptado.