Referencoj kaj referencopunktoj
En la artikolotekstoj estas multaj referencoj al aliaj vortoj (kapvortoj kaj derivaĵoj). Por tiaj referencoj ni uzos en la XML-kodo r-elementojn («r» por «referenco»). El ili aŭtomate kreiĝas ligiloj en la prezento.
Simplaj kaj precizaj referencoj
Tia referenco povas esti simpla aŭ preciza:
| simpla referenco | <r>vorto</r> aŭ iafoje <r r="vorto">vorton</r> |
|---|---|
| preciza referenco | <r rp="vort-a">vorto</r> aŭ iafoje <r rp="vort-a" vf="vorto">vorton</r> |
La esenca diferenco inter simplaj kaj precizaj referencoj estas la ĉeesto de rp-atributo en precizaj referencoj.
Simplaj referencoj
En kunteksto simpla referenco povas aperi ekz. jene:
<k>remork<s/>o</k> <TRAF/> <S n="1">Ŝipo, barko, barĝo, trenata de motorŝipo. <sago><r>trenŝipo</r></sago>.</S> [...]
En la prezento-panelo kaj en la ordinaraj serĉilo kaj foliumilo, tia referenco aperos kiel alklakebla ligilo al la koncerna vorto. La ligilo ĉiam malfermiĝas en la sekcio Foliumi. Se oni tenas la Alt-klavon, la ligilo malfermiĝas en aparta fenestro.
Se Alt-alklako ne funkcias, provu uzi Stir-Alt.
Kiam oni sekvas tian ligilon, la serĉagordoj aŭtomate ŝaltiĝas al la defaŭlta stato, ĉar ligilo ĉiam konduku al la indikita celo sendepende de tiaj agordoj. Kiam oni alklakas tian ligilon en la prezentopanelo de la redaktilo, la ligilo malfermiĝas en nova fenestro, en la sekcio Foliumi.
Oni povas tiamaniere referenci al kapvortoj kaj al derivaĵoj.
Simplaj referencoj funkcias ankaŭ por homonimaj vortoj. Tiam la r-elemento simple enhavu kaj la vorton, kaj ties homoniman numeron en la formo de h-elemento («h» por «homonimo»), ekz. jene: <r>bato <h n="2"/></r>. Tio kreas ligilon al la vorto «bato ②». Atentu, ke oni indiku homoniman numeron nur por la kapvorto de homonima artikolo. Por derivaĵoj en tia artikolo oni skribu simple la koncernan vorton. Se tia referenco estas ambigua, oni uzu precizan referencon. Ekz. ekzistas du derivaĵoj "latina", unu en la artikolo «latino" kun la homonima numero 1, kaj alia en la artikolo «Latino» kun homonima numero 2. Por referenci al unu el tiuj vortoj «latina» necesas uzi precizan referencon.
Simplaj referencoj kun modifita teksto
Normale la teksto de simpla referenco devas esti vorto, kiu efektive aperas en la vortaro kiel kapvorto aŭ derivaĵo. La serĉilo akceptas krom tiuj precizaj formoj ankaŭ diversajn variantojn. Interalie, se vorto havas ligan O-finaĵon, kiel ekz. en «radioamatoro», la serĉilo ĝin trovas ankaŭ se oni serĉas «radiamatoro» sen liga O. Sed simpla referenco al tiu vorto devas uzi la tekston «radioamatoro», ĉar nur tiu formo aperas en la vortaro.
Iafoje oni eble volas krei referencon al vorto, kiu en la teksto aperas kun finaĵo, aŭ kiu estas alimaniere modifita. La referenco tamen devas sendi al la vorto en ties baza formo. Por tiaj okazoj du rimedoj estas je dispono:
1. r-atributo
Oni povas indiki la bazan formon per r-atributo. Jen ekzemplo:
ŝipo, kiu transportas <r r="nafto">nafton</r>
Tio kreas ligilon al la vorto «nafto», kvankam la teksto de la ligilo estos «nafton» kun N-finaĵo.
Se la teksto enhavas homoniman numeron, oni skribu jene:
kolekto de <r r="atlaso 1">atlasoj <h n="1"/></r>
En la r-atributo oni simple skribu la homoniman ciferon rekte. En la teksto de la
2. malsuprenstreko
Oni povas uzi malsuprenstrekon, \, antaŭ ignorendaj signoj (ĉio ajn krom spaceto) fine de vorto. Jen ekzemplo:
ŝipo, kiu transportas <r>nafto\n</r>
Tio kreas ligilon al la vorto «nafto», kvankam la teksto de la ligilo estos «nafton» kun N-finaĵo. La malsuprenstreko indikas, ke la postaj signoj estu ignorataj.
Tio funkcias ankaŭ se sekvas homonima numero:
kolekto de <r>atlaso\j <h n="1"/></r>
Oni ankaŭ povas tiel uzi malsuprenstrekon ĉe pli ol unu vorto en la sama r-elemento, kiam oni ligas al plurvorta termino:
<r>blanka\jn abio\jn</r>
Tio kreas ligilon al la termino «blanka abio», kvankam la teksto de la ligilo estos «blankajn abiojn».
Tiaj malsuprenstrekoj ne aperas en la prezento.
Tia uzo de malsuprenstrekoj funkcias nur en r-elementoj, kaj nur en simplaj referencoj.
Precizaj referencoj
Plej ofte oni povas uzi simplajn referencojn (kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj). Sed se oni volas krei referencon al specifa senco de vorto aŭ al alia specifa loko ene de artikolo, oni devas uzi precizan referencon, aldonante rp-atributon kun referencokodo, kiu indikas la precizan celon de la referenco.
Por povi uzi precizan referencon oni do devas unue krei referencopunkton, al kiu oni poste povas referenci. Tiajn referencopunktojn oni povas krei ekz. en S-elemento («S» por senco). Tion oni faras per aldono de rp-atributo al la S-elemento, ekz. jene: <S n="2" rp="map-a">. Tie, krom la ordinara deviga n-atributo, kiu indikas la numeron de la senco, estas nun ankaŭ rp-atributo kun referencokodo. En kunteksto tio aperas jene:
<k ofi="8">map<s/>o</k> <S n="1">Folio, sur kiu estas konvencie figurita pli-malpli granda parto de la tergloba surfaco aŭ porcio de la astra ĉielo: <i>geografia, geologia, astronomia <t/>o, land<t/>o, stel<t/>o</i>.</S> <S n="2" rp="map-a"><MATE/> (<m>pp</m> sternaĵo) Loka koordinatsistemo (bildiganta parton de la sternaĵo en eŭklidan spacon).</S> [...]
Nun oni povas krei precizajn referencojn al tiu senco de la vorto «mapo». En la artikolo «atlaso» estas mencio de tiu senco. La referenco estu jene skribita:
<k ofi="8">atlas<s/>o</k> [...] <S n="2"><MATE/> (<m>pp</m> sternaĵo) Kolekto de mapoj, kiuj kovras la tutan sternaĵon. <sago><r rp="map-a">mapo 2</r></sago>.</S> [...]
Tie la referenco al «mapo 2» (la dua senco de la vorto «mapo») estas preciza referenco. Ĝi havas rp-atributon kun la valoro map-a, ĝuste tiu kodo, kiun ni enmetis en la referencopunkton en la artikolo «mapo».
En la redaktilo ekzistas RP-butono, per kiu oni povas tre facile krei referencopunkton. Oni metu la tajpomontrilon en la deziratan lokon, t.e. en la komencan markon de la koncerna S-elemento (aŭ alia elemento, kiu povas akcepti referencopunkton), kaj poste alklaku la RP-butonon. Tiam aŭtomate enmetiĝas rp-atributo kun preta referencokodo.
Ordinare la RP-butono kreas ĝustan referencokodon, kiun oni apenaŭ bezonas ŝanĝi. Se oni volas ĝin ŝanĝi mem, oni sekvu la jenajn regulojn: Referencokodo konsistu el bazo, kiu estas la radiko de la kapvorto en tutminuskla formo, ĉi-okaze map. Iafoje la bazo devas finiĝi per numero post dividostreko, ekz. bit-2. la RP-butono montras, kia estu la bazo. Ĝin oni ne povas mem elekti. Poste sekvas dividostreko kaj fine mallonga «referenconomo», t.e. unu litero aŭ kelketaj literoj, ĉi-okaze a. Tiun parton oni ja povas mem elekti. Plej ofte unu sola litero tute sufiĉas. Se estas pli ol unu referencopunkto en la sama artikolo, devas esti diversaj referenconomoj en ĉiu referencopunkto de la artikolo. La tuta referencokodo tiel fariĝas unika en la tuta vortaro. La RP-butono ĝin aŭtomate aldonas post la bazo. La referenconomo estas pure kondiĉa (unika identigilo), kaj ne esprimu ian kroman sencon.
Referencopunktojn oni povas krei en la jenaj elementoj: S (senco), D (derivajo-sekcio), d (derivaĵo) kaj rim (rimarko).
D-elementoj malofte bezonas referencopunkton, ĉar preskaŭ ĉiam simpla referenco sufiĉas. Se kapvorto kaj derivaĵo havas la saman formon, simpla referenco ĉiam ligas al la kapvorto aŭtomate, kaj se oni celas la kapvorton, simpla referenco funkcias. Se oni tamen celas la derivaĵon, oni devas uzi precizan referencon. Se ekzistas du samformaj derivaĵoj, simpla referenco al tiu vorto kreas ligilon, kiu iom hazarde ligas al unu aŭ la alia el la du derivaĵoj, kaj oni ne povas fidi, ke ĝi ĉiam ligas al la sama loko. En tiaj okazoj oni do devas uzi precizan referencon kun referencopunkto ĉe la celita D-elemento.
d-elementoj eĉ malpli ofte bezonas referencopunkton. Sed iafoje, se en unu D-elemento estas pli ol unu derivaĵo (pli ol unu varianto de la sama termino), tiam se oni metas la referencopunkton en la D-elementon, la rezulta ligiloteksto kaj ligilo celas ĉiam la unuan el tiuj vortoj. Se oni aparte volas celi unu el la aliaj variantoj, oni metu la rp-atributon en tiun d-elementon. Vidu ekzemple en la artikolo «adapti» la derivaĵon «adapto, adaptado», kie estas du d-elementoj kun po unu varianto de tiu termino.
La ena teksto de preciza referenco (ĉi-antaŭe «mapo 2») estas nur provizoraĵo. Oni fakte povas skribi tie ion ajn, aŭ nenion. Tie aperas poste aŭtomate la ĝusta teksto laŭ la loko, al kiu la preciza referenco celas. Por la funkciado de preciza referenco estas grava nur la referencokodo. Tial en la kodo-panelo tia teksto estas grize markita. Kiam oni redaktas, povas tamen esti inde skribi tie sencohavan tekston. Sed oni ankaŭ povas uzi la butonon «Beligi», kiu aŭtomate enmetas la ĝustan tekston.
En simplaj referencoj la ena teksto tamen estas grava. Ĝi indikas la celitan kapvorton aŭ derivaĵon.
Preciza referenco kun vf-atributo
Oni povas influi la formon de la vorto en la teksto de preciza referenco. Ordinare aperas tie aŭtomate la baza formo de la referencata vorto, sed se oni volas havi iom alian formon, ekz. formon kun N-finaĵo aŭ J-finaĵo, oni povas tion indiki per vf-atributo («vf» = «vortoformo»), ekz. jene:
<S n="2"><MATE/> (<m>pp</m> sternaĵo) Kolekto de <r rp="map-a" vf="mapoj">mapoj 2</r>, kiuj kovras la tutan sternaĵon.</S>
Se tie ne estus la atributo vf="mapoj", la ena teksto fariĝus «mapo 2».
La teksto en vf-atributo ne povas esti io ajn. Ĝi devas esti la efektiva vorto, al kiu oni referencas. Sed oni povas uzi diversajn finaĵojn, ekz. J kaj N ĉe adjektivoj kaj substantivoj, diversajn verbajn finaĵojn, se la efektiva vorto estas verbo. Ĉe verbo eblas ankaŭ participaj formoj, iu el la sufiksoj IG, IĜ, EBL, IND kaj END. Ĉe verbo ankaŭ eblas AD-formo kun O-finaĵo aŭ A-finaĵo. Ĉe verbo eblas ankaŭ «ita»-participo aŭ «ata»-participo kun prefikseca «ne» (ekz. la verbo «kombi» povas havi la «vf»-atributon «nekombita» aŭ «nekombata»). Ĉe substantivoj ankaŭ IN-sufikso aŭ AN-sufikso estas akceptataj. Por adjektivo ankaŭ adverba formo kun E-finaĵo estas akceptata. Ĉe adverbo kun E-finaĵo estas akceptata aldono de direkta N-finaĵo. Se oni devias de tiuj reguloj, aperas eraromesaĝo, kiam oni konservas aŭ uzas la butonon Testi.
En iaj tre maloftaj okazoj, oni devas uzi vf-atributon por speciala bezono, kiu aperas, kiam la teksto de preciza referenco enhavas la radikon de la aktuala artikolo (la artikolo, en kiu troviĝas la koncerna r-elemento). Tiu parto de la teksto tiam devas en ĝuste tiu artikolo esti prezentata per tildo (~), se oni uzas tildo-prezenton, kaj verdkolore se oni ne uzas tildo-prezenton. Por solvi tion, oni uzi vf-atributon kun la dezirata teksto, sed kun la radiko de la aktuala artikolo inter kurbaj krampoj. Jen ekzemplo en la artikolo pri la prefikso mikro-, kie estas referenco al la vorto mikro‧metr‧o en la artikolo metr‧o:
<r rp="metr-1-a" vf="{mikro}metro">mikrometro</r>
Rimarku, ke tiu problemo aperas nur por precizaj referencoj, kaj nur tre malofte. En la okazo de la referenco al mikro‧metr‧o simpla referenco ne funkcius, ĉar ekzistas ankaŭ simpla vorto mikrometr‧o. Simpla referenco sendus al tiu vorto anstataŭe.
Precizaj referencoj al loko en la sama artikolo
Plej ofte precizaj referencoj sendas al loko en alia artikolo. Sed oni povas tiel referenci ankaŭ lokon en la sama artikolo. Se oni kreas referencopunkton en artikolo, oni povas ĝin tuj uzi en alia loko en la sama artikolo, eĉ antaŭ ol oni konservas la novan referencopunkton.
Precizaj referencoj sen ligo
Iafoje, kiam oni kreas precizan referencon al alia loko en la sama artikolo, povas esti, ke tiu loko estas tute apude, kaj ke estas senutile fari efektivan ligilon el tiu referenco. Sufiĉas, ke la teksto de la referenco aŭtomate adaptiĝu laŭ la celita loko. Tiam oni povas aldoni al la r-elemento la atributon ligi kun la valoro ne, ekz. <r ligi="ne" rp="map-a">...</r>. La atributo ligi povas havi nur la valoron ne. Estas sensence uzi la atributon ligi ĉe simplaj referencoj.
Precizaj referencoj kun simpligita teksto (sen senconumeroj)
Kiam vorto en kuranta teksto (ekz. difino) estas markita kiel referenco (r-elemento), oni eble ne volas, ke la referencoteksto montru senconumerojn kaj similajn detalojn, sed nur la vorton mem. Tiam oni povas aldoni la atributon n (por «numeroj») kun la valoro «ne», ekz. <r n="ne">vorto</r>, aŭ <r n="ne" rp="vorto-a">vorto</r>. La ligilo tamen funkcias uzante eventualajn numerojn de senco k.s. Krome, se oni musumas sur la ligilo, la plena formo kun ĉiuj numeroj aperas kiel ŝpruchelpilo.
Precizaj referencoj sen vorto - nur senconumeroj
Kiam oni referencas per precizaj referencoj al pluraj sencoj k.s. de unu sama vorto, kaj tiuj referencoj aperas unu post la alia, povas esti pli klare, se nur la unua referenco montras la efektivan vorton, kaj la sekvaj montras nur la koncernan numeron. Ekz. vorto 1, 5, 6 (tri referencoj al tri malsamaj sencoj de unu sola vorto). Tion oni povas atingi, se oni uzas n-atributon kun la valoro «nur» (por «nur numeroj»). ekz. jene: <r rp="vorto-a">vorto 1</r>, <r n="nur" rp="vorto-b">vorto 5</r>,
<r n="nur" rp="vorto-b">vorto 6</r>. En la kodo-panelo tiam montriĝas la plena teksto de ĉiu referenco, dum en la prezento aperas nur vorto 1, 5, 6 (aŭ simile) kiel tri apartaj ligiloj. Se oni musumas sur tia nur-numera ligilo, la plena formo aperas kiel ŝpruchelpilo.
Referencolistoj post ➞ kaj Sin.
En multaj lokoj referencoj aperas post sago-simbolo, ➞. Tion ni esprimas jene en la XML-kodo:
<sago><r>referencovorto</r>, <r>alia referencovorto</r></sago>.
Atentu, ke estu komoj inter la r-elementoj de tia sago-listo. Oni ankaŭ povas uzi punktokomon kiel dividilon, se oni volas aranĝi la referencojn en grupojn kun analogaj rilatoj al loko, kie aperas la listo. Post punktokomo komenciĝas nova grupo.
Referencoj al sinonimoj aperas post la mallongigo Sin. Tion ni esprimas jene en la XML-kodo:
<sino><r>sinonimo</r>, <r>alia sinonimo</r></sino>
Atentu, ke estu komoj inter la r-elementoj de tia sino-listo. Oni ne povas uzi punktokomon kiel dividilon en sino-listo.
Atentu, ke estu estu punkto post la fina sago-marko aŭ sino-marko.
Iafoje, tre malofte, necesas aldoni klarigon post referenco en sago-listo. Por tia klarigo oni uzu g-elementon (kiu ordinare estas uzata en ekzemploj):
<sago><r>vorto</r> <g>klarigo</g>, <r>alia vorto</r></sago>
Tia uzo de g-elementoj aperas en la artikolo pri la sufikso -iliard-. Ordinare klarigoj pri referencata vorto tamen troviĝas en la koncerna artikolo, al kiu la referenco sendas.
En sino-listoj ne rajtas aperi g-elementoj.
La vinjeto ➞ kaj la Sin.-mallongigo aperas aŭtomate en la prezento.
Ĉe konservado okazas aŭtomata kontrolado de la strukturo de sago-listoj kaj sino-listoj. La enhavo devas esti ekzakte laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj. Alia enhavo ne rajtas aperi.
Aŭtomata kontrolado de referencoj
Kiam oni konservas artikolon, okazas aŭtomata kontrolado de la referencoj kaj referencopunktoj. Ne eblas konservi artikolon, se estas ia eraro en la referencoj aŭ referencokodoj. Ne eblas konservi artikolon, kiu enhavas pli ol unu referencopunkton kun la sama referencokodo (la referencokodo ne estas unika), aŭ kiu enhavas referencopunkton kun malĝuste formita referencokodo, aŭ kiu uzas referencon al referencopunkto, kiu ne ekzistas. Kaj ne eblas konservi artikolon, se en ĝi oni forigis antaŭe konservitan referencopunkton, kiu estas uzata en en alia artikolo por referenci (ĉar tiam tiu referenco rompiĝas).
Forviŝi referencopunktojn
Se oni volas forigi referencopunkton, oni devas forviŝi ĉiujn uzojn de ties referencokodo. Se estas tiaj referencoj en aliaj artikoloj, oni devas unue redakti tiujn artikolojn, forigante la koncernajn referencojn, kaj konservi la redakton. Poste oni povas forigi la referencopunkton mem kaj ĉiujn eventualajn uzojn de ĝi ene de la sama artikolo, kaj fine konservi la artikolon. Se estas restantaj uzoj de tia referencokodo, oni ricevas eraromesaĝon. Per la kodoserĉilo oni povas eltrovi, en kiuj artikoloj la referencokodo estas uzata.
Testi referencojn
Ĉiufoje, kiam oni kreas referencon en artikolo, indas kontroli, ke la rezulta ligilo vere gvidas al la intencita loko. En la prezentopanelo tiuj ligiloj aperas eĉ antaŭ ol oni konservas la artikolon. Oni povas ilin tie testi per alklako. Tiam malfermiĝas nova fenestro, en kiu la celita loko devas aperi en la Foliuma sekcio.
Kiam la datumbazo de artikoloj estis unue importita, estis en ĝi jam miloj da aŭtomate enmetitaj simplaj referencoj. Kredeble la vasta plimulto el ili estas tute ĝustaj, kaj la rezultaj ligiloj gvidas al la ĝusta loko. Sed indas ankaŭ ilin testi, kaj laŭbezone korekti. En iaj okazoj verŝajne necesas ŝanĝi simplan referencon en precizan per kreo de referencopunkto kaj aldono de rp-atributo al la refererenco. Krome la aŭtomata kreado de referencoj tute certe ne kaptis ĉiujn lokojn, en kiuj logike devus esti referenco. Multaj kompletigoj estos necesaj.
Kiajn lokojn marki kiel referencojn?
Principe oni povas marki preskaŭ ĉiun ajn vorton en la artikolotekstoj kiel referencon por fari el ĝi ligilon al alia loko. Sed kredeble estas inde limigi la uzon de referencoj al la jenaj okazoj:
- vortoj, kiuj aperu en listo post ➞
- sinonimo aŭ (sininomoj) post la mallongigo Sin.
- vorto en difinoteksto post = (prefere)
- vorto en difinoteksto post (evitinde) =
- gravaj vortoj en la difinoteksto, kiuj devus aperi post ➞, se ili ne estus jam en la difinoteksto
- vortoj en la difinoteksto, kiujn multaj legantoj eble ne scias, kaj kiuj estas esencaj por kompreni la difinon
Referencopunktoj en la prezento
En la publika versio de la vortaro referencopunktoj neniel estu montrataj en la prezento. Ili nur ebligas la funkciadon de la referencaj ligiloj de precizaj referencoj. Nun en la redaktejo ili tamen estas videblaj, nome per flavaj RP-butonoj, kiuj aperas, se oni uzas prezenton kun «Apartigi». Ili sidas tiam maldekstre de la koncerna alineo. Se oni musumas sur tia butono, aperas ŝprucohelpilo, en kiu la koncerna referencokodo estas legebla. Samtempe la koncerna loko, al kiu oni povas referenci per tiu kodo, markiĝas per aparta bordero. Se oni alklakas tian RP-butonon, atributoteksto kun tiu referencokodo estas kopiata (ekz. rp="vort-2"). Ĝin oni povas poste englui en XML-tekston ene de komenca r-marko, ekz. <r rp="vort-2">.
Ŝanĝado de la kapvorto
Se oni ŝanĝas la formon de la radiko de la kapvorto de artikolo, kaj se tiu artikolo jam enhavas referencopunktojn, oni bedaŭrinde devas refari ĉiujn tiujn referencopunktojn, ĉar la referencokodoj tiam malvalidiĝas. Tio povas esti pena laboro, sed tiaj ŝanĝoj ne okazas ofte, kaj eĉ pli malofte, se temas pri artikolo kun referencopunktoj, ĉar tiam la formo de la kapvorto ordinare estas stabila kaj apenaŭ ŝanĝota. Tian ŝanĝon oni ĉiuokaze faru nur kiam tio estas vere necesa, kaj nur post zorga pripensado.
Oni faru jene:
- noti la lokojn de la jam ekzistantaj referencopunktoj
- noti la uzojn de tiuj referencopunktoj
- forigi ĉiujn uzojn de tiuj referencokodoj en aliaj artikoloj
- forigi la uzojn de tiuj referencokodoj en la sama artikolo, kaj ankaŭ la referencopunktojn mem
- ŝanĝi la formon de la kapvorto, kaj konservi la artikolon
- rekrei la antaŭajn referencopunktojn, kies referencokodoj nun havas alian formon
- konservi la artikolon
- rekrei la antaŭajn uzojn de tiuj referencopunktoj