Markado de ekzemploj

Por ekzemploj ni uzas la elementojn e kaj E, kiuj povas aldone enhavi la helpajn markojn g, x, mk kaj w. Iafoje oni ankaŭ povas uzi la elementon EG.

Unuopa ekzemplo

Unuopan ekzemplon oni marku per la elemento e = «ekzemplo»:

<e>ekzemploteksto</e>

Tio aperos kiel kursiva stilo en la prezento.

Por indiki la verkon aŭ aŭtoron, de kiu la ekzemplo estas prenita, oni uzu a-atributon:

<e a="Z">ekzemploteksto</e>

Tio aperos en la prezento pli-malpli jene: ekzemploteksto Z.

Se la ekzemplo aperas en la Tekstaro de Esperanto, oni indiku tion per t-atributo:

<e a="Z" t="ab12">ekzemploteksto</e>

Se la ekzemplo aperas en alia fonto, oni indiku tion per fon-atributo (eble kune kun lok-atributo) aŭ url-atributo:

<e a="B" fon="2">ekzemploteksto</e>
<e a="A" url="3">ekzemploteksto</e>

Pri tiuj diversaj manieroj indiki fonton de ekzemplo vidu la klarigojn pri fontindikoj.

Ekzemplobloko

Ekzemploj aperas precipe en difinoj (ordinare post dupunkto), plej ofte kiel listo de pluraj ekzemploj. En tiaj okazoj ni metu ĉiun ekzemplon ene de E-elemento (majuskla «E») por «ekzemplobloko». Ĉiu tia ekzemplobloko aperos en la prezento kiel aparta alineo kun antaŭa listomarkilo (◦). En la plej simplaj okazoj sufiĉas uzi E-elementon sen e:

<E>ekzemploteksto</E>

Sed oni ĉiam povas uzi enan e-elementon:

<E><e>ekzemploteksto</e></E>

Se oni ne uzas enan e-elementon, kaj volas aldoni a-atributon aŭ t-atributon, oni metu tiujn atributojn ĉe la E-elemento:

<E a="Z" t="ab12">ekzemploteksto</E>

Sed se oni ja uzas enan e-elementon, eventualaj a-atributo kaj t-atributo estu en la e-elemento:

<E><e a="Z" t="ab12">ekzemploteksto</e></E>

Ekzemploblokoj aperas jene en la prezento:

La buletoj aperas nur se oni uzas «apartigi». Se oni ne uzas «apartigi», la ekzemploblokoj aperas simple unu post la alia kun punktokomoj inter la ekzemploblokoj, kaj punkto post la lasta ekzemplobloko:

ekzemploteksto; dua ekzemplo; ankoraŭ unu ekzemplo.

Ordinare (preskaŭ ĉiam) estu nenia teksto inter E-elementoj. En la kodo oni povas tien meti spacosignojn, aŭ nenion.

Kompleksaj ekzemploblokoj

Se ekzemplobloko enhavas ne nur unu solan ekzemplon, sed pli ol unu ekzemplon aŭ aldonajn informojn ekster la ekzemplo, oni nepre devas uzi enajn e-elementojn, po unu por ĉiu ekzemplo.

Ofte aperas en tiaj ekzemplolistoj pluraj similaj (mallongaj) ekzemploj dividitaj per komo (ne per punktokomo). Tiajn ekzempletojn oni metu kune en unu solan E-elementon:

<E><e>ekzemplo</e> <e>dua ekzemplo</e> <e>tria ekzemplo</e></E>

Ĉiu tia ekzempleto povas havi siajn proprajn a-atributon kaj t-atributon:

<E><e>ekzemplo</e> <e a="M" t="cd34">dua ekzemplo</e> <e>tria ekzemplo</e></E>

Tio prezentiĝas jene (kun «apartigi»):

ekzemplo, dua ekzemplo, tria ekzemplo

Interpunkciado

Rimarku, ke oni ne skribu en la XML-kodo la dividajn punktokomojn, komojn kaj finan punkton. Ili aperas aŭtomate en la prezento laŭbezone (depende de tio, ĉu oni uzas «apartigi» aŭ ne).

Solaj ekzemploj

Kiam ekzemplo ne aperas post dupunkto en difino, kaj kiam ne konvenas montrado en la formo de listo (kun listobuletoj), oni uzu por ĉiu ekzemplo nur solan e-elementon, (sen E-elemento). Jen ekzemplo el rimarko en la artikolo pri «ajn»:

<rim n="2">La elemento <b><t/></b> estas fojfoje uzata prefikse:
<e a="MD"><t/>devena</e>, <e a="M"><t/>forma</e>,
<e a="M"><t/>koste</e>, <e a="OE"><t/>momente</e>,
<e a="M"><t/>vetere</e>.</rim>

En tiaj okazoj oni ja skribu mem dividajn komojn aŭ punktokomojn, kaj ankaŭ eventualan finan punkton.

Aldonaj informoj

Ĉe ekzemplo povas aperi ankaŭ aldonaj informoj kiel faka vinjeto, indiko pri transitiveco (klas-elemento), arĥaikeco (o-elemento) aŭ simile. Tiaj informoj ordinare aperu antaŭ la e-elementoj. Se la ekzemplo aŭ ekzemploj estas en E-elemento, oni tiam nepre devas uzi kaj E, kaj e:

<E><BELE/> <e a="Z" t="ab12">ekzemploteksto</e></E>

<E><klas><m>tr.</m></klas> <e>ekzemplo</e> <e>alia ekzemplo</e></E>

<E>
  (<o>figurasence</o>)
  <e>ekzemplo</e>
  <e>dua ekzemplo</e>
  <e>tria ekzemplo</e>
</E>

Tiaj aldonaj informoj normale kaj prefere estu komence de la E-bloko (antaŭ la e-ekzemploj). Tiuj informoj validas egale por ĉiu el la postaj ekzemploj. Sed iafoje (tre malofte) informo en g-elemento (por «gloso») pli oportune aperu post la e-elementoj:

<E><KEMI/> <e>ekzemplo</e> <e>alia ekzemplo</e> <g>komento pri ambaŭ ekzemploj</o></E>

g-elementoj tamen povas aperi ankaŭ ene de ekzemplo por glosi unuopan vorton (post la koncerna vorto).

Oni ne povas meti tiajn informojn inter la e-elementoj ene de E-elemento.

Helpelementoj

Ene de ekzemploj oni povas uzi la elementojn g, fak, x, mk kaj w.

g = «gloso»

Iafoje en ekzemplo aperas klariga gloso aŭ simile post unuopa vorto por klarigi ties sencon, ordinare kiam la vorto ial estas malfacile komprenebla. Por tio oni uzu la elementon g = «gloso»:

<e>li ekbruligis fakelon <g>torĉon</g> por povi bone vidi</e>

Tio aperas en la prezento jene: li ekbruligis fakelon (torĉon) por povi bone vidi

Tia gloso aperas nekursive, kaj ĝi aŭtomate ricevas krampojn. En la XML-kodo oni do ne skribu la krampojn.

g-elemento povas aperi ankaŭ ekster e-elemento, sed ene de E-elemento, ekz. kiam la informoj en la g-elemento validas por ĉiuj e-elementoj en tiu E-elemento:

<E>
  <klas><m>tr.</m></klas>
  <g>informo pri la sekvaj ekzemploj</g>
  <e>ekzemplo</e> <e>dua ekzemplo</e>
</E>

fak = «fakaj informoj»

Iafoje la enhavo de gloso estas fakaj informoj markendaj per la elemento fak, ekz. latinscienca nomo, ĥemia formulo aŭ simile. Plej ofte tia informo aperas fine de ekzemplo. Tiam oni simple uzu la elementon fak rekte, sen g-elemento. Se oni uzas fak ene de g, aperas krampoj ĉirkaŭ la glosa enhavo. Se oni uzas simplan fak sen g, krampoj ne aperas, sed ankaŭ ne estas bezonataj, ĉar la fakaj informoj tamen aperas en aparta stilo, kaj ne estas konfuzeblaj kun la efektiva ekzemploteksto.

x = «ellaso»

Kiam reala ekzemplo estas mallongigita (parto de ĝi estas ellasita), oni uzu la elementon x = «ellaso» por indiki la foreston de teksto:

<e a="Z">ĉirkaŭita de rabistoj <x/> mi staras kiel krieganta <t/>o!</e>

Tio aperas en la prezento jene: ĉirkaŭita de rabistoj [...] mi staras kiel krieganta Abadono Z

x-elemento povas havi la atributon tek aŭ la atributon sig por specialaj okazoj. Legu pri tio en la klarigoj pri Flava markado de ekzemploj en la Tekstaroj.

Atentu, ke oni tiel ĉiam forlasu tutajn vortojn, ne partojn de vortoj.

mk = «malkursivo»

Iafoje en realaj ekzemploj (prenitaj de iu fonto) en la origina teksto estis kursiva teksto. Kiam ni kursivigas la tutan ekzemplon, tiaj origine kursivaj vortoj ne estu kursivaj. Ili estu «malkursivaj». Manko de kursivo ene de ekzemplo do indikas, ke origine tiu teksto ja estis kursiva. Por tiaj maloftaj okazoj oni uzu la elementon mk = «malkursivo»:

<e>vorto vorto <mk>vorto</mk> vorto</e>

Tio aperas en la prezento jene: vorto vorto vorto vorto

w = «ripetvorto»

Ofte en listo de ekzempletoj (dividitaj per komoj en la prezento), ĉiu el la ekzemploj havas komunan vorton aŭ komunan vortgrupon, kiu en PIV ofte aperas nur ĉe unu el ili, sed estas subkomprenata ĉe la aliaj. Ekz. kiam oni legas en PIV (ĉe «gravita») gravita maso, kampo, ondo, oni tion komprenu kiel gravita maso, gravita kampo, gravita ondo.

Tiajn okazojn ni indiku per la elemento w = «ripetvorto» ene de e-elementoj:

<E><e><w><t/>a</w> ondo</e> <e><w/> maso</e> <e><w/> ondo</e></E>

En tia grupo de e-elementoj kun w, la e-elementoj havu po unu w-elementon. Unu el la w-elementoj havu tekston, dum la aliaj estu malplenaj. Krome ĉiu el la e-elementoj devas havi ion plian krom la w-elemento. Ne eblas <e><w/></e>, nek <e><w>...</w></e>

Nun en la redaktejo tio montriĝas jene en la prezento: gravita maso, gravita kampo, gravita ondo Tio ebligas vidi, kie tiaj w-elementoj estas uzataj, kaj ni pli facile rimarkos lokojn, en kiuj w-elementoj estu aldonitaj. Eble estonte en la ordinara prezento malplenaj w-elementoj ne ricevu tekston. Aŭ eble ili aperu (kiel tute ordinara teksto) depende de tio, ĉu oni uzas «apartigi» aŭ ne, aŭ eble depende de aparta ŝaltilo. Tio restas decidota.

Plej ofte oni uzas w ĉe sola vorto, sed tute bone eblas marki plurajn sinsekvajn vortojn kiel unu w-elementon.

lr = «origina linirompo»

Kiam ekzemplo venas el poezio (aŭ simila teksto), en kiu la teksto estas dividita laŭ linioj (ne nur alineoj), ni uzu la elementon lr por indiki originajn linifinojn. Tio aperas en la prezento kiel suprenstreko «/». Jen ekzemplo el la artikolo «skermi»:

<E>li vin forte laŭdis<lr/>Pro via majstra arto en <t/>ado,<lr/>Precipe per rapiroj</E>

t-elementoj

Ordinare ĉiu ekzemplo devas enhavi almenaŭ unu t-elementon, kiu reprezentas la radikon de la kapvorto. (En la klarigoj ĉi-antaŭe tamen ofte mankas t-elemento por simpligi la klarigojn.)

Ekzemplo en (minuskla) e-elemento tamen povas anstataŭe enhavi malplenan w-elementon, kiu resendas al alia w-elemento, kiu ja enhavas t-elementon.

Se en ekzemplo tute mankas t-elemento, tio estas eraro, kaj ne estas eble konservi la artikolon. Aperas eraromesaĝo. Ofte okazas, ke oni preteratente tajpas la efektivan radikon anstataŭ uzi t-elementon, kaj tion oni devas korekti.

Sed en iaj maloftaj specialaj okazoj povas aperi ekzemplo, kiu intence tute ne enhavas vorton kun tiu radiko. Tiaj ekzemploj aperas nun en la artikolo apozicio. La tieaj ekzemploj ilustras la fenomenon apozicio, sed ne enhavas la radikon «apozici/». Por povi konservi artikolon kun tiaj esceptaj ekzemploj, oni devas ilin aparte marki per la atributo tildo="ne". Vidu la XML-kodon de koncernaj ekzemploj en la artikoloj «apozicio». Uzu tiun eblon nur kiam la ekzemplo efektive ne enhavu t-elementon, do nur en tre apartaj okazoj. .

Ekzemplogrupo EG

Iafoje pluraj ekzemploblokoj havas komunan informon, ekz. <o>figurasence</o> aŭ komunan vinjeton aŭ g-elementon aŭ alian informon, kiu validas por ĉiu el la ekzemploj. Se oni ne volas ripeti tiujn informojn en ĉiu el la ekzemploblokoj, oni povas krei ekzemplogrupon per EG-elemento, kaj meti tiun informon komence de la grupo, jene:

<EG>
	(<o>figurasence</o>)
	<E>ekzemplo</E>
	<E>dua ekzemplo</E>
	<E>tria ekzemplo</E>
</EG>

Tio signifas, ke ĉiu el la tri ekzemploj estas figura.

Atentu, ke tia grupo enhavu unue ian informon, kaj poste du aŭ pli da E-elementoj. Krom tio povas esti nur rim-elementoj, noto-elementoj kaj XML-komentoj. Krome atentu, ke post EG-elemento ne sekvu tuj plia E-elemento. Eventualajn ekzemplogrupojn oni ĉiam metu laste en listo de ekzemploj. Tio gravas en prezentado sen «apartigi» (sen dividado en alineojn), ĉar en tia prezento la ekzemplogrupoj ne estas klare distingeblaj, kaj tiam ne estas facile vidi, por kiuj ekzemploj validas ĉiu tia enkonduka teksto.

La e-butono

Per la e-butono oni povas prilabori iajn ekzemplojn, kiuj jam estas en ekzemplobloko (en E-elementoj), sed kiuj bezonas esti dividataj en apartajn ekzemplojn (e-elementojn) kun ripetvortoj (w-elementoj). Tia listeto povas aspekti jene:

La intencita senco estas: tablo granda, tablo malgranda, tablo mezgranda.

Se oni elektas tian ekzemploblokon (ekz. per la muso), kaj alklakas la e-butonon, okazas provo konverti tion en la jenan kodon:

<E><e><w><t/>o</w> granda</e> <e><w/> malgranda</e> <e><w/> mezgranda</e></E>

Se ekzemplobloko estas en unu sola linio en la kodo-panelo, sufiĉas meti la tajpomontrilon en tiun linion, kaj poste aklaki la e-butonon.

Tiaj listetoj povas aspekti ankaŭ jene:

Ankaŭ la jena speco de listeto povas esti tiel konvertata:

Tie mankas de antaŭ kato kaj antaŭ vulpo. La konvertilo aldonas tiun mankantan vorteton. Tio tamen funkcias ankoraŭ nur pri la prepozicio de.

Se la konvertilo ne rekonas la specon de listeto, la konvertado ne okazas, aŭ fuŝiĝas. Oni ĉiam kontrolu la rezulton, kaj eble postprilaboru ĝin. Iafoje oni devas mem fari la konvertadon.

Fulmoklavo

Se la tajpomontrilo estas en la kodo-panelo (la kodo-panelo estas aktiva), oni povas uzi la fulmo-klavon Stir-Alt-e anstataŭ la butono e.

Iafoje, se oni unue elektas tekston (ekz. per la muso), kaj poste alklakas iun la e-butonon, la konvertado ne sukcesas uzi la elektitan tekston. Tio okazas, se oni ŝanĝas ion en la kodo, tuj elektas parton de ĝi, kaj poste alklakas unu el la butonoj. Tiam aperas dialogujo, kiu atentigas pri la problemo, kaj tiam oni simple refaru la elekton kaj reprovu.

Se oni eliras el la kodo-panelo post la ŝanĝo de la kodo, kaj nur tiam elektas la konvertotan kodon, tiu fuŝo ne okazas. (Oni povas eliri el la kodo-panelo ekz. per la tabo-klavo.)

Se oni uzas la fulmoklavon Stir-Alt-e, tiu problemo neniam aperas.

Ekzemplokontrolado

Ekzemploj, kiuj aperas en E-elementoj aŭ e-elementoj estas aŭtomate kontrolataj laŭ diversaj principoj. Interalie estas kontrolate, ĉu la koncerna kapvorto aŭ derivaĵo aperas en la ekzemploj, kiuj aperas ĉe la vorto. En la gvidlinioj en la vikio estas klarigite, kiaj variantoj estas permesataj.

Tiu kontrolado okazas, kiam oni malfermas artikolon en la redaktilo, kaj kiam oni konservas artikolon, kaj ankaŭ kiam oni uzas la butonon Testi. Se iu ekzemplo malobeas tiujn regulojn, oni devas korekti ĝin por povi konservi la artikolon. Tamen la kontrolado eble iafoje ne funkcias ĝuste (kaj do devas esti reprogramita). Por tiaj okazoj oni povas malŝalti tiun parton de la kontrolado, aŭ per malŝaltilo supre de la redaktilo (tia malŝalto estas memorata por postaj malfermoj de la redaktilo). Sed oni ankaŭ povas je bezono okaze malŝalti tiun kontroladon en la dialogujo de konservado, ekz. se en ia okazo oni ne havas tempon fari tian korektadon de ekzemploj, sed tamen bezonas konservi alian ŝanĝon de artikolo.