Klarigoj pri fontindikoj

Al aŭtentikaj ekzemploj ni iom post iom aldonu precizan fontindikon. (Vidu la klarigojn pri ekzemplomarkado.)

Estas du sistemoj de fonto-indikoj, la Tekstaro-sistemo kaj la Fonto-sistemo. Oni rajtas uzi nur unu sistemon ĉe ĉiu ekzemplo. Se oni miksas, «Testi» aŭ «Konservi» protestos. (En la prezento la Tekstaro-sistemo provizore aplikiĝas, se tamen estas mikso.)

Se estas eble, oni uzu la Tekstaro-sistemon, sed la Tekstaro ne enhavas ĉion ajn.

La Tekstaro-sistemo

En la Tekstaro-sistemo oni uzas a-atributon kaj t-atributon (kaj iafoje ori-atributon). La atributo t indikas alineon en teksto en la Tekstaro:

<e a="Z" t="cb285_lingvaj-respondoj-chapitro-3">por ekzemplo</e>

<E a="Z" t="cb285_lingvaj-respondoj-chapitro-3">por ekzemplo</E>

El tio rezultas, ke la ordinara aŭtorindiko en la prezento ricevas pli riĉan ŝpruchelpan tekston kun mencio de la titolo de la fonto, kaj kun informo, ke oni povas alklaki la aŭtorindikon por vidi la koncernan lokon en la Tekstaro de Esperanto, kie (se ĉio iras glate) la koncerna ekzemplo-teksto estas flave markita. Krome post la aŭtora mallongigo (ĉi-okaze Z) aperas sago, , kiu indikas la eblon de tia alklakado.

La ĝustan kodaĵon de la koncerna alineo de la koncerna teksto en la Tekstaro, oni povas eltrovi per alklakado de tiu alineo en la Tekstaro, uzante aldone la Alt-klavon. (Se Alt ne funkcias, provu uzi Stir-Alt.) Oni povas tiucele alklaki trafolinion en serĉorezulto, aŭ alineon kun trafoj (aperigeblan per alklako de trafo en tia trafolinio), aŭ rekte sur alineo en tuta teksto (aperigebla per butono «Pli da kunteksto», aŭ «Montri en aparta fenestro»). Post tia alklako la koncerna t-atributo kun la ĝusta kodaĵo estas aŭtomate kopiita, kaj estas poste engluebla en la XML-tekston. Ĝi krome estas montrata en fenestreto, kiu malfermiĝas post la alklako. Se tia fenestreto malfermiĝas, oni scias, ke la kopiado bonorde plenumiĝis.

Kodajoj de alineoj en tre longaj tekstoj ofte estas iom longaj kaj kompleksaj, kiel en la ĉi-antaŭa ekzemplo. Sed multaj kodaĵoj konsistas nur el unu aŭ du literoj plus kelketaj ciferoj.

Post aldono de tia fontindiko ĉiam estas inde testi la rezultan ligilon por kontroli, ke ĝi sendas al la ĝusta loko. Kompreneble ĉiam ankaŭ indas zorge kontroli, ke la ekzemplo estas ĝusta kaj aŭtentika.

La flava markado de ekzemploteksto en la Tekstaro plej ofte aŭtomate aperas, sed iafoje oni bezonas iom adapti la ekzemplon en la vortaro, por ke tio funkciu. Vidu apartajn klarigojn pri tio en la paĝo Flava markado de ekzemploj en la Tekstaro.

Fontoj sen difinita mallongigo

La fontoj Revuo Esperanto kaj Monato (en la Tekstaro) ne havas difinitan aŭtoran mallongigon. Oni povas indiki ĉiun ajn efektivan aŭtoron, se la koncerna aŭtoro estas klare indikita en la teksto, kaj se tiu aŭtoro havas mallongigon en la redakteja sistemo. Alie oni uzu la ĝeneralan mallongigon RE por «Revuo Esperanto» kaj Mo por «Monato». La sistemo neniam aŭtomate aldonas mallongigon por tiaj ekzemploj.

Por tia ekzemplo sen difinita aŭtoro oni ankaŭ povas skribi RE!Mo! (kun krisigno). Tio indikas, ke oni jam esploris, ĉu estas eble indiki efektivan aŭtoron, sed vane. Tio helpos postajn redaktantojn, kiuj scios, ke ne necesas provi precizigi tiun indikon. En la prezento la krisigno ne aperas. En prezento por redaktantoj (sen ŝaltita «ordinara») aperas verda bordero ĉirkaŭ tiaj Mo kaj RE, kiuj ne havas krisignon en la XML-kodo. Tio signalas, ke indas plu esplori pri la efektiva aŭtoro.

La Fonto-sistemo

En la Fonto-sistemo oni same povas uzi a-atributon, sed ankaŭ la tri atributojn fon, url kaj lok, sed ne nepre ĉiujn tri samtempe. Ne-Tekstaraj fontoj povas esti tre diversspecaj, jen en libro, jen en gazeto, jen en TTT-paĝo, jen en libro kaj en TTT-paĝo. Pro tio la Fonto-sistemo estas pli kompleksa ol la Tekstaro-sistemo, kaj tial ĝi havas tri diversajn atributojn, kiujn oni povas uzi en diversaj kombinoj laŭ la cirkonstancoj.

Oni povas uzi (krom a) la jenajn kombinojn:

  1. fon + lok - ekz.:
    <e a="Z" fon="2" lok="paĝo 123">ekzemplo</e>
  2. fon + lok + url - ekz.:
    <e a="Z" fon="2" lok="paĝo 123" url="3">ekzemplo</e>
  3. url - ekz.:
    <e a="M" url="4">ekzemplo</e>
  4. fon + url - ekz.:
    <e a="B" fon="3" url="5">ekzemplo</e>
  5. fon - ekz.:
    <e a="B" fon="6">ekzemplo</e>
  6. lok + url - ekz.:
    <e a="M" lok="p. 10" url="4">ekzemplo</e>

La variantoj 1 kaj 2 estas preferindaj. Ankaŭ la varianto 3 estas en ordo. La variantoj 4 kaj 5 estas malpli bonaj, ĉar fon normale bezonas lok-precizigon, sed fon sen lok povas esti en ordo, se la fontoteksto estas tre mallonga. Se estas ankaŭ url, kaj se tiu retadreso gvidas pli-malpli al la ekzakta loko de la ekzemplo, fon + url (sen lok) estas tute en ordo. Varianto 6 estas malofte bezonata, sed se temas ekz. pri PDF-teksto kun numeritaj paĝoj, povas esti inde aldoni lok-atributon por indiki la paĝonumeron. Atentu, ke lok normale rilatas al fon indikante paĝonumeron, ĉapitron aŭ simile en presita teksto. Nur kiam lok aperas kune kun url sen fon, la indiko en lok koncernas la tekston troveblan ĉe la retadreso de url.

La fontoj uzataj en fon kaj url devas esti registritaj en aparta paĝo por fontoregistrado, antaŭ ol oni povas uzi ilin. Ĉiu tia registraĵo ricevas numeron, kiun oni uzu kiel valoron en fon-atributo aŭ url-atributo.

Kiam oni tiel registras fonton, oni povas indiki ankaŭ aŭtoron aŭ verkon (per mallongigo). En tia okazo tiu aŭtoro estos aŭtomate enmetita en a-atributon ĉiufoje, kiam oni uzas la koncernan numeron en fonurl. Alie oni devas permane indiki la aŭtoron per mallongigo en a-atributo. Estas plej bone ĉiam registri aŭtoron/verkon kune kun fonto aŭ retadreso, sed se unu sola fonto/TTT-ejo enhavas tekstojn de pluraj aŭtoroj, oni devas ĉiufoje aparte indiki la koncernan aŭtoron per a-atributo. Por tiaj miksitaj fontoj oni ne indiku aŭtoron, kiam oni registras la fonton.

Se oni uzas samtempe fon kaj url, kaj se por ambaŭ fontoj estas registrita aŭtora mallongigo, kaj se tiuj du indikoj pri aŭtoro ne kongruas, la indiko de fon venkas, sed tia malkongruo estas eraro, kiun necesas korekti.

Precizigo de url-fontoj

Kiam oni uzas url-atributon por indiki retadreson registritan en la fontoregistrejo, oni povas ĝin kompletigi per precizigo, kiu sendas la leganton al specifa loko en la koncerna paĝo. Tia precizigo povas est #-signo sekvata de ia kodaĵo, kiu indikas lokon en HTML-paĝo aŭ paĝonumeron en PDF-dokumento: Ĝi ankaŭ povas esti &-signo sekvata de ia parametro, kiu same rezultigas pli precizan lokon en la koncerna teksto. Ĝi ankaŭ povas esti /-signo kun plia teksto, kiu indikas precizan paĝon. Iafoje ? plus ia parametro povas simile funkcii. Ĉio dependas de la speco kaj aranĝo de la koncerna reta teksto.

Plej ofte tia precizigo povas funkcii por adresoj de PDF-dokumentoj. Oni tiam povas indiki paĝonumeron jene: #page=123. Tiel oni povas ligi al specifa paĝo de la registrita urlo numero 228 jene:

<E url="228#page=32">oni ne devas esti tro sagaca</E>

Tio kreas ligilon kun la jena adreso: https://dlibra.kul.pl/Content/44382/51831.pdf#page=32. La komenca parto, https://dlibra.kul.pl/Content/44382/51831.pdf estas tiu adreso, kiu estas registrita kiel urlo numero 228 en nia fontoregistrejo. Tia indikado de paĝonumero funkcias por ĉiuj PDF-oj. Simila uzo de #-precizigoj en HTML-paĝoj funkcias nur se en la paĝo jam estas taŭga indiko en la HTML-kodo.

Sub-url-oj

Iafoje retejo kun verkoj de unu fonto konsistas el pluraj retpaĝoj. Tiam povas esti konvene registri en la fontregistrejo unu ĉefan urlon kun la ĝeneralaj bibliografiaj informoj, kaj krei plurajn diversajn sub-url-ojn kun ligiloj al la diversaj retpaĝoj. Ĉe ordinaraj urloj (ĉefurloj) estas butono Nova suburlo, kaj ankaŭ butono Dependigi por transformi ordinaran urlon en suburlon de jam ekzistanta urlo. Ĉe jam kreitaj suburloj estas butono Memstarigi, kiu estas uzebla, se oni konstatas, ke jam kreita suburlo tamen estu memstara. Suburloj aperas en la fontoregistrejo tuj post sia ĉefurlo.

Ĉiu suburlo povas havi siajn proprajn informojn pri retadreso, teksto kaj bibliografio. Sed oni ankaŭ povas enskribi tiujn informojn kiel kompletigojn de la respondaj informoj de la ĉefurlo. Por fari tion, oni uzu +-signon komence aŭ fine de la koncerna informo. Se oni ĉe «Teksto» skribas ekz. «+ Ĉapitro 3», tiam la efektiva Teksto de tiu suburlo estos la Teksto de la ĉefurlo sekvata de « Ĉapitro 3» (kun la komenca spaceto). Se oni skribas ekz. «Ĉapitro 3 de +» la teksto de la ĉefurlo sekvos post «Ĉapitro 3 de ». Indikoj pri aŭtoro estas ĉiam sendependa por ĉiu ĉefurlo kaj suburlo.