Flava markado de ekzemploj en la Tekstaro
Kiam oni alklakas fontindikon de ekzemplo, kiu havas ligilon al la Tekstaro de Esperanto, la ekzemploteksto normale aŭtomate markiĝas flave en la koncerna Tekstaro-paĝo. Sed iafoje tio ne tuj funkcias: La ĝusta alineo ja aperas, sed la ekzemploteksto ne estas flava. Tiam necesas ion entrepreni por adapti la ekzemplon en la vortaro. Estas kelkaj ebloj:
-
La ekzemploteksto en la vortaro ne estas tute ĝusta: Eble mankas komo, eble vorto estas misliterumita, eble vorto estas preterlasita sen indiko per x-elemento, eble estas ia alia devio de la efektiva teksto. En tia okazo oni simple korektu la tekston, kaj rekontrolu, ĉu aperas la dezirata flava markado.
-
La ekzemploteksto en la Tekstaro ne estas ĝusta. (La Tekstaro tute ne estas perfekta.) En tia okazo oni laŭeble kontrolu la tekston en la efektiva fonto (presita libro aŭ simile), kaj poste raportu la eraron al Bertilo, kiu korektos la koncernan lokon en la Tekstaro.
-
La teksto de la ekzemplo estas intence simpligita en la vortaro: eble N-finaĵo estas forigita, eble verbo havas I-finaĵon anstataŭ alia finaĵo, k.s. Tiaj simpligoj estas tute permesataj en iaj difinitaj okazoj. Vidu la klarigojn en la vikio. En tia okazo oni aldonu al la malferma E-marko aŭ e-marko de la ekzemplo la atributon ori (= «origina teksto»), en kiu oni enmetu la efektivan tekston, kiu estas en la Tekstaro. Ekz. se en la Tekstaro aperas «li havas longajn krurojn», kaj la ekzemplo en la vortaro estas «longa kruro» aŭ «longaj kruroj», tiam oni skribu jene:
<E a="Z" t="xy123" ori="longajn krurojn">longa kruro</E>
Tiam la teksto «longajn krurojn» en la koncerna loko bonorde markiĝas flave.
Se la ekzemplo estas iom longa, kaj la diferenco inter la origina teksto kaj la simpligita teksto en la vortaro estas tre malgranda, oni povas en ori-atributo indiki nur la diferencon. Tion oni faras per uzo de "===" en la atributo, ekz. jene:
<E a="Z" t="xy123" ori="manĝi===ili manĝis">manĝi tre multe da freŝaj legomoj</E>
Tio signifas, ke la origina teksto estas «ili manĝis tre multe da freŝaj legomoj».
-
La ekzemplo havas x-elementon, kiu reprezentas ellasitan tekston, sed la Tekstaro-serĉilo misinterpretas, kiom da teksto estas reprezentata de tiu indiko, flavigante pli da teksto ol intencite. Tion oni povas solvi en du manieroj:
-
Oni aldonu al la x-elemento tek-atributon (= «teksto»), kiu montras la komencon de la ellasita teksto. Ekz. jene:
<E a="Z" t="xy123">la gazeto skribis <x tek="hieraŭ"/> ke estos malbona vetero</E>
Tio montras, ke en la Tekstaro aperas «hieraŭ» komence de la ellasita teksto. Oni povas skribi unu aŭ plurajn signojn, aŭ eĉ la tutan ellasitan tekston.
-
Oni aldonu al la x-elemento sig-atributon (= «signonombro»), kiu montras, kiom da signoj estas en la ellasita teksto. Ekz. jene:
<E a="Z" t="xy123">la gazeto skribis <x sig="10"/> ke estos malbona vetero</E>
Tio montras, ke en la Tekstaro estas ekzakte 10 signoj (inkluzive spacetojn k.s.) en la loko, kie en la vortara ekzemplo teksto estas ellasita.
Oni uzu nur unu el tiuj du rimedoj. Kredeble tek estas la plej facile uzebla solvo. Se oni uzas samtempe kaj tek, kaj sig, nur tek havas efikon, dum sig estas ignorata.
-
-
La efektiva teksto en la Tekstaro estas disigita en du alineojn (aŭ eĉ pli ol du alineojn), t.e. la ekzemplo komenciĝas en unu alineo, sed finiĝas komence de la sekva alineo (aŭ en pli posta alineo). La Tekstaro normale ne povas trovi serĉotekston trans alineo-limoj, kaj tial tiaj ekzemploj ne markiĝas flave. En tia okazo oni aldonu alineo-elementon en tiu loko, kie la unua alineo finiĝas, kaj la dua komenciĝas. Ekz. jene:
<E a="Z" t="xy123">--- Ĉu vi scias tion?<alineo/>--- Ne, bedaŭrinde mi ne scias.</E>
Per tiu helpilo, la Tekstaro sukcesas uzi la du partojn de la ekzemploteksto kiel apartajn serĉesprimojn, kaj uzas la duan parton por tiu alineo, kiu sekvas la unuan alineon (indikitan per la kodaĵo en la t-atributo).
Ne konfuzu tiujn alineo-elementojn kun la lr-elementoj, kiuj indikas linirompon (en poezio k.s.).
Iafoje - kredeble tre malofte - la dua parto tamen ne apartenas al la tuj sekvanta alineo. Tiel okazas precipe en teatraĵo-tekstoj kiel Hamleto aŭ La Rabistoj, kie antaŭ ĉiu diraĵo aperas la nomo de la parolanto. Tiu parolanto-indiko estas traktata kiel aparta alineo en la Tekstaro. Sed en niaj PIV-ekzemploj ni ordinare ellasas tiujn indikojn. Tiam, por ke la ĝusta dua alineo estu trovita, necesas aldoni al la alineo-elemento t-atributon kun la ĝusta identigilo de la dua alineo. Tio funkcias tute same kiel la ordinara t-atributo de E-elemento aŭ e-elemento:
<E a="Z" t="xy123">--- Ĉu vi scias tion?<alineo t="xy124"/>--- Ne, bedaŭrinde mi ne scias</E>
La bezonatan kodaĵon oni povas preni el la Tekstaro en la ordinara maniero, per Alt-alklako de la koncerna alineo.
Iafoje la intervena alineo ne estas indiko de parolanto, sed scena instrukcio: «(Reinhold foriras. Eniras Ofelio.)» aŭ simile
En iaj okazoj la teksto de tia ekzemplo fariĝas malklara, ĉar malaperas ĉia indiko, ke la dua parto estas diraĵo de alia persono. Se tiu parto komenciĝas per haltostreko en la origina teksto, ĉio estas en ordo. Sed se la dua parto tuj sekvas la unuan en la vortaro sen ia ajn indiko pri ŝanĝo de parolanto, estas pli bone aldoni en la vortaro haltostrekon. Sed tia haltostreko, kiu mankas en la origina teksto, devas esti indikita en speciala maniero. Ordinare ni skribas haltostrekon per ---- (kvar streketoj) en la kodo. Sed tiajn ĉi ne-originajn haltostrekojn ni indiku en la alineo-elemento, kiu disigas la du partojn. Tion oni faras per la atributo prezento kun la valoro «streko»: <alineo t="xy124" prezento="streko"/> (en tiaj okazoj ordinare necesas ankaŭ t-atributo). La prezento tiam fariĝas haltostreko kun antaŭa kaj posta spacetoj. Ekzemplo de tio estas en la artikolo «ambaŭ» ĉe la ekzemplo ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas? — Jes, ambaŭ vivas, Sekvu tie la ligilon al la Tekstaro por vidi, kia estas la origina teksto.
En tiaj ĉi okazoj preskaŭ ĉiam temas nur pri du alineoj, sed tute eblas uzi pli ol unu alineo-elementon (kun aŭ sen t-atributo), se ekzemplo ampleksas pli ol du alineojn. Normale oni tiam metas por ĉiu el la alineoj (krom la unua) alineo-elementon, sed ankaŭ eblas transsalti alineojn indikante nur kelkajn el la alineoj. Tiam necesas t-atributo por helpi trovi la ĝustan alineon. Se el iu el la mezaj alineoj tute ne aperas teksto en la ekzemplo, oni povas tion indiki per <x/> aŭ ne, laŭ la cirkonstancoj. En la prezento tamen neniam aperas pli ol unu sinsekva [...]. Tamen necesas, ke ĉiuj koncernataj alineoj estu en la sama teksto (aŭ en la sama sekcio de teksto, kiam en la Tekstaro unu teksto estas dividita en plurajn sekciojn aŭ ĉapitrojn en la prezentado).
Tia adaptado de ekzemplo iafoje estas malfacila. Se oni ne sukcesas aperigi la flavan markadon, oni povas lasi la ekzemplon neŝanĝita, sed aldoni komenton, kiu indikas, ke la ekzemplo bezonas prilaboradon. Por tio oni uzu la kradvorton #FLAV, ekz. jene:
<E a="Z" t="xy123"><!--#FLAV-->ekzemploteksto...</E>.
Tiel ni povos poste trovi ĉiujn tiajn lokojn.
Tute povas esti, ke aperos okazoj, en kiuj neniu el la ĉi-antaŭaj elturniĝoj sukcesas solvi la problemon pri mankanta flava markado. Tiam necesos kompletigi la redaktosistemon per ia plia helpilo. Ne hezitu raporti tiajn problemojn.
Aŭtomata kontrolado de Tekstaraj ekzemploj
Per la T-butono de la redaktilo (supre inter la F-butono kaj la N-butono) oni povas aŭtomate kontroligi ĉiujn Tekstarajn ekzemplojn en artikolo. Se por iu el ili la flava markado ne aperas en la koncerna teksto en la Tekstaro, oni ricevas raporton pri tio, kaj la koncernaj ekzemploj markiĝas ruĝe en la prezento-panelo.